.ky
Ĉi tiu artikolo temas pri domajno de plej alta nivelo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Ky.
.ky | |
---|---|
Fondita en | 1995 |
Speco | Nacia domajno de plej alta nivelo |
Statuso | Aktiva |
Administranto | Information and Communications Technology Authority |
Oficiala destino | Aĵoj rilataj al Kajmana Insularo |
Reala uzado | Estas iom uzata en Kajmana Insularo |
Limigoj | Oni devas rezidi aŭ esti registrita kompanio en Kajmana Insularo, kaj havi lokan adreson |
Strukturo | Okazas dianivele, ankaŭ trianivele en subdomajnoj |
Reguloj pri disputoj | UDRP |
Retpaĝaro | Retpaĝaro pri registrado en .ky (angle) |
.ky estas interreta nacia domajno de plej alta nivelo por Kajmana Insularo.
Ĝis 15 de septembro 2015 registrado estas limigita al rezidantoj kaj lokaj kompanioj de Kajmaninsuloj, kaj registranto devas havi lokan adreson. Ekde 15 de septembro 2015 la domajna sufikso .ky estos disponebla por iu ajn en la mondo.
Subdomajnoj
Registradoj okazas duanivele, kaj ankaŭ trianivele en jenaj subdomajnoj:
- com.ky,
- edu.ky (limigita al edukaj institucioj),
- gov.ky (limigita al registaraj instancoj),
- net.ky,
- org.ky.
Eksteraj ligiloj
- Delegation Record for .KY (angle) (informo de servo whois de IANA pri la domajno)