.tm
Ĉi tiu artikolo temas pri domajno de plej alta nivelo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Tm.
.tm | |
---|---|
Fondita en | 1997 |
Speco | Nacia domajno de plej alta nivelo |
Statuso | Aktiva |
Administranto | NIC.TM (de Interreta Komputila Buroo) (en 2005) |
Iniciatinto | TM Domajna Registro (NetNomos) |
Oficiala destino | Aĵoj rilataj al Turkmenio |
Strukturo | Registri eblas rekte en la dua nivelo aŭ en la tria nivelo en subdomajnoj |
Dokumentoj | Kondiĉoj; Reguloj |
Reguloj pri disputoj | Reguloj pri disputoj |
Retpaĝaro | NIC.TM |
WHOIS-servilo | whois.nic.tm |
DNSSEC | jes |
.tm estas interreta nacia domajno de plej alta nivelo por Turkmenio.
Ĉar la domajno .tm koincidas kun la angla mallongigo trade mark (registrita marko), pluraj el domajnoj sub ĉi tiu zono ne havas rilaton al Turkmenio. Pro tio en la domajno .tm neokupitaj simplaj nomoj ne ĉiam estas facile troveblaj.