.uk
Ĉi tiu artikolo temas pri domajno de plej alta nivelo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Uk.
.uk | |
---|---|
Fondita en | 1985 |
Speco | Nacia domajno de plej alta nivelo |
Statuso | Aktiva |
Administranto | Nominet UK (en 2005) |
Iniciatinto | Nominet UK |
Oficiala destino | Aĵoj rilataj al Britio |
Strukturo | Registri eblas en la tria aŭ kvara (en .sch.uk ) niveloj en subdomajnoj |
Reguloj pri disputoj | Reguloj |
Retpaĝaro | nic.uk |
DNSSEC | jes |
.uk estas interreta nacia domajno de plej alta nivelo por Britio.
Subdomajnoj de la dua nivelo
- .ac.uk - akademiaj (altlernejoj kaj esploraj) kaj lernaj socioj.
- .co.uk - komercaj kaj ĝeneralaj
- .gov.uk - registaro (centra kaj loka)
- .ltd.uk - "ltd"-aj firmaoj
- .me.uk - personoj
- .mil.uk - ministrejo de defendo
- .mod.uk - ministrejo de defendo, publikaj nodoj
- .net.uk - interretaj servdisponigantoj kaj retaj firmaoj
- .nic.uk - nur por reta uzado
- .nhs.uk - organizaĵoj de Nacia Sana Servo
- .org.uk - nekomercaj organizaĵoj
- .plc.uk - publikaj limigitaj firmaoj
- .police.uk - polico
- .sch.uk - komenclernejoj kaj mezlernejoj
Malaprobitaj subdomajnoj de la dua nivelo
- .soc.uk - por sociala kaj socia uzado
- .me.uk
- .scot.uk - por Skotlando, kvankam ĝi ne estas subtenata de interreta socio de Skotlando, multaj de interreta socio de Skotlando preferus tute apartan domajnon .sco.
Neaktivaj subdomajnoj de la dua nivelo
- .govt.uk - registaro, nun forigita kaj anstataŭigita de .gov.uk
- .lea.uk - lokaj lernaj estraroj, ne estas uzata
- .orgn.uk - nekomercaj organizaĵoj, nun forigita kaj anstataŭigita de .org.uk
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- [1] - Informo de servo whois de IANA pri la domajno
- .uk Registra retpaĝaro
- [2]