19-a de februaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | |||||
aranĝo de 2023 tagoj |
La 19-a de februaro estas la 50-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 315 tagoj restas (316 en superjaroj).
Eventoj
- Romia Imperio:
- 197: Romia imperiestro Septimo Severo venkis uzurpanton en batalo de Lugdunum
- 356: Imperiestro Konstancio la 2-a dekretis pri fermo de ĉiuj paganaj temploj en la imperio
- 607: Bonifaco la 3-a iĝis papo
- 982: Adalberto el Prago iĝis episkopo, elektita en Levý Hradec (Mezbohemia regiono)
- 1457: Pollando: Skierniewice ricevis urborajton
- 1594: Laŭ ordono de caro Fjodor la 1-a Ivanoviĉ estis fondita la urbo Surguto
- 1594: Pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa kroniĝis en katedralo de Upsalo kiel reĝo de Svedio - komenco de la 66-jara konflikto inter ambaŭ landoj
- 1600: La plej granda en Sudameriko eksplodo de perua vulkano Huaynaputina — pro la vulkana vintro kaj sekvinta ĝin malbona rikolto kaj malsatego en Cara Imperio mortis ĉiu tria homo (dum la Granda Malordo)
- 1654: Pollando: en Oleśnica okazis ekzekuto de seria murdisto de 251 personoj - Melchior Hedloff
- 1674: Karolo la 2-a subskribis Pacon de Westminster finante la 3-an anglan-nederlandan militon kaj konfirmante anglan kaj nederlandan suverenecon super Nova Nederlando kaj Surinamo respektive
- 1712: Nupto de Petro la Granda kun Katerina la 1-a
- 1726: Supera Sekreta Konsilio estis fondita en la Rusia imperio
- 1771: Konstelacio Hidro: malfermita stelamaso M48 estis malkovrita de Charles Messier
- 1803: Napoleono malfondis Helvetan Respublikon
- 1807: Sur foirejo de la Malnova Urbo en Bydgoszcz oni solene legis la dekreton de Napoleono Bonaparte pri kreo de Varsovia Duklando
- 1811: Milito de Hispana Sendependiĝo: venko de franca armeo super la hispana en batalo de Gevora (proksime al Badaĥozo)
- 1819: Antarkta duoninsulo: direkte al Horna Kabo angla ŝipestro William Smith malkovris insulon Livingstono, duan laŭ grandeco el la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusa Imperio: venka por poloj batalo de Nowa Wieś (proksime al Kozienice), kaj senrezulta batalo de Wawer
- 1846: Usono oficiale transprenis regopovon super Respubliko Teksaso
- 1855: Franca meteologo Urbain Le Verrier proponis fondon de internacia vetera servo
- 1861: Rusa imperiestro Aleksandro la 2-a aperigis manifeston anoncantan abolicion de servuteco kaj proprietigo de kamparanoj
- 1861: Prohibicio en Usono: Kansaso establis unuan malpermeson vendi alkoholaĵojn
- 1878: Thomas Alva Edison patentigis fonografon
- 1903: Raymond Smith Dugan malkovris asteroidon Laodico
- 1905: Rusa-japana milito: batalo de Mukden komenciĝis
- 1910: Pollando: en Grodno ekestis unua belorusa politika partio
- Unua mondmilito:
- 1915: Brita kaj franca ŝiparo provis sensukcese tranavigi Dardanelojn
- 1918: Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko per dekreto nuligis privatan posedon de tero, akvo kaj aliaj krudmaterialoj; Estona Sav-Komitato fondiĝis
- 1919: Forlasita de germanoj Bjalistoko estis okupita de Pola Militistaro kaj ligita al la Dua Pola Respubliko
- 1920: Plebiscito en Supra Silezio: en Bytom fondiĝis Pola Plebiscita Komitato kun Wojciech Korfanty
- 1921: Pollando: kreo de Polesia vojevodio kun ĉefurbo Pinsk (post aŭgusta incendio translokita al Bresto) kaj la Volinia kun ĉefurbo Lucko
- 1921: En Parizo oni subskribis polan-francan politikan pakton kaj strikte sekretan armean konvencion, kiu devigis ambaŭ landojn al kunlaboro kaze de atako flanke de Germanio
- 1931: Abĥaza ASSR kiel aŭtonomeca respubliko estis alligita al la Kartvela Soveta Socialisma Respubliko
- 1934: Unu el gvidantoj de laboristoj Kálmán Wallisch, nelonge post la 5-taga aŭstra enlanda milito, kontraŭ aŭstrofaŝisma reĝimo estis ekzekutita
- 1937: Flago de Nederlando oficialiĝis - en la plej mallonga reĝa dekreto iam ajn, reĝino Vilhelmina anoncis, ke koloroj de la nederlanda flago estas ruĝa, blanka kaj blua
- 1937: Estro de Itala Orienta Afriko Rodolfo Graziani estis vundita dum atenco - venĝe italoj okazigis serion de masakroj en Adis-Abebo, dum kiuj oni murdis 30 mil etiopanojn kun bruligo de iliaj domoj
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: pro Intelektulkampanjo en Krakovo mortis profesoro Jan Włodek, arestita kaj liberigita de Sachsenhausen, kaj alia arestito ambasadoro Alfred Chłapowski mortis en malsanulejo en Kościan (el pli ol 100 trompe arestitaj profesoroj); ekzistanta en Bukareŝto pola subtera radiofoniejo ligis unuan kontakton kun pola registaro en Parizo
- 1941: Germanaj regopovoj de la areo Provinco Dancigo-Okcidenta Prusio malpermesis vendi al la pola loĝantaro tritikan farunon kaj tritikan bakaĵon; germanoj murdis en Koźmin 14 personojn; en Aŭŝvico pereis d-ro pri kemio Tadeusz Surzycki, arestita en septembro 1940; Usono: enkonduko de rezervo al Apudborda Gvardio; Atlantiko: komencita 3-taga batalo pri konvojo OB-287 - germanaj aviadiloj sinkigis 3 ŝipojn
- 1942: Heinrich Himmler ordonis forveturigi taŭgajn por germanigo polajn infanojn de orfejoj en Provinco Vartlando, enloĝata de 5 mln de poloj, al edukejoj en Tria Regno - de okupata Pollando oni elveturigis 50-200 mil infanojn, ankaŭ forprenitajn de la gepatroj, kiel de Zamość-regiono; germanaj regopovoj decidis pri setlado de pli granda nombro de germanoj en Lublinio; Bombado de Darvino: japanoj bombis aŭstralian urbon Darvino - pereis 250 personoj - Japana 1-a Aera Floto startis de la ferdekoj de la Rapida Grupiĝo de Aviadilŝipoj; en Riom komenciĝis proceso kontraŭ respondeculoj pri la malvenko de 1940; Kanado: en Vinipego okazis libro-bruligado kaj aresto de politikistoj, kiel parto de simulata invado de Nazia Germanio - If Day; Franklin D. Roosevelt ordonis internigi usonanojn naskitajn en Japanio
- 1943: Gestapo arestis en Varsovio profesoron Jan Piekałkiewicz, delegiton de la pola ekzila registaro (murdita post torturoj) - nova Registar-Delegito por la Lando (t.e. estro de civila administrado de la Pola Subtera Ŝtato) iĝis Jan Stanisław Jankowski; en malliberejo en Katowice germanoj ekzekutis 21 personojn; Pola Rezistomovado: taĉmento de Popola Gvardio atakis Głogów Małopolski kaj post batalo kun ĝendarmaro detruis dokumentojn pri forveturigo de poloj la trudlaboro, ekipaĵon de poŝtoficejo, akiris armilojn kun municio; Kunlaborismo: Gvidantaro de Civila Rezistado kondamnis al puno de fifamo kaj admono polajn aktorojn, partoprenantaj germanan-nazian propagandan filmon Hejmkehr (Reveno al patrio); Ĉeĥoslovakio: deklaro de prezidento Edvard Beneš pri germanaj krimoj; de la 19-a/20-a de februaro RAF atakis Wilhelmshaven
- 1944: Volinia masakro: bandita taĉmento de Ukraina Ribela Armeo masakris ĉirkaŭ 60 loĝantojn de pola vilaĝo Podkamień (fondita en 1445) (nun en Ivano-Frankivska provinco); taĉmento de Pola Enlanda Armeo elreligis germanan trajnon en la linio Lodzo-Koluszki; germana polico pafmortigis en distrikto Dębica polan familion Psiady kun servistino Kałuża pro kaŝado de judoj; Orienta Fronto: trupoj de la 2-a Balta Fronto rompis defendon en Staraja Russa-regiono; de la 19-a/20-a de februaro la usona 8-a Aviada Armeo atakis Berlinon (pli ol 2000 atakaviadiloj), Braunschweig kun Leipzig (ankaŭ nokte aviadajn fabrikojn per 1000 bombaviadilo), Tutow, Poznań, kaj 1-a Aviada Divizio - Hamburgon; Norvegio: germana ŝipo "Hydro" transportanta en specialaj cisternoj pezan akvon estis sinkigita de britoj sur la lago Tinnsjå; usona 15-a Aviada Armeo atakis aviadajn fabrikojn en Regensburg-regiono
- 1945: Dum evakua transporto de oficira militprizono en Hammerstein pereis pro alianca aviadila bombo pola profesoro pri ĉinologio Jan Jaworski; Orienta Prusio: germanoj akiris landan interligitecon inter Piława kaj Königsberg; dua soveta okupado de Pollando: sovetaj regopovoj deportis de Lvovo en Sovetunion ĉirkaŭ 40 membrojn de Pola Enlanda Armeo; en liberigita Krakovo okazis teatra premiero; la 2-a Belorusa Fronto konkeris Nowe; la soveta 6-a Armeo konkeris du kvartalojn de Vroclavo; Pacifiko: aliancanoj atakis japanan insularon - batalo de Iwo Jima komenciĝis; Orienta Fronto: usona 3-a Armeo komencis purigi kunfluejon de Mozelo kaj Saro; grafo Folke Bernadotte renkontiĝis kun Heinrich Himmler
- 1947: Pola Popola Respubliko: ekzekutita rezulte de komunista justica murdo estis kapitano Stanisław Sojczyński "Warszyc" kun liaj 5 subuloj; "Warszyc" estis linia komandanto de Unua Konspiro de Pola Enlanda Armeo, kiam Sovetunio komencis en 1944 okupadon de Pollando li kreis la Konspiran Polan Soldataron
- 1948: En Nurenbergo finiĝis proceso kontraŭ 10 altrangaj oficiroj de Wehrmacht, kiuj militkrimis dum la milito en Albanio, Grekio, Norvegio kaj Jugoslavio
- 1954: Laŭ decido de Nikita Ĥruŝĉov, gvidanto de Sovetunio, okaze de 300-jariĝo de unuiĝo de Ukrainio kaj Rusio la Krimea provinco estis transdonita al Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
- 1955: Regula fervoja trafiko inter Moskvo kaj Berlin ekfunkciis
- 1955: En Bankoko establiĝis Sudorientazia Traktatorganizo
- 1959: Negocadoj inter Britio, Grekio kaj Turkio en Zuriko kaj Londono alkondukas al sendependeco de Kipro aŭguste de la sekva jaro
- 1964: Premiero de la muzika filmo La pluvombreloj de Ĉerburgo kun la muziko de Michel Legrand kaj Catherine Deneuve kiel ĉefaktorino
- 1964: Faligita la 17-an de februaro en militista puĉo prezidento de Gabono Léon M'ba revenis al sia posteno post armea interveno de Francio
- 1976: Islando rompis diplomatiajn rilatojn kun Britio post malkonsento pri limigo de la fiŝkaptado de moruo
- 1977: Sur Galapagos oni malkovris organismon, kiu kapablis travivi en temperaturo de 380 °C
- 1982: Dua apostola vizito de Johano Paŭlo la 2-a al Centra Afriko kaj Okcidentafriko finiĝis
- 1985: Apud Bilbao en Eŭska Aŭtonoma Komunumo Boeing 727 de la hispana flugkompanio Iberia akcidentis kun televida turo - 148 personoj pereis
- 1986: Kosmodromo Bajkonur: enorbitigo de baza modulo de la soveta kosmostacio Mir
- 1992: Flago de Turkmenio oficialiĝis
- 1992: Verĥovna Rada oficialigis Blazonon de Ukrainio
- 1993: Pola Armeo akceptis la devizon Dio, Honoro, Patrio (en la Dua Pola Respubliko estis Honoro kaj Patrio)
- 1999: Unua sukcesa transplanto de fragmento de hepato de viva parenca donanto
- 1999: Prezidanto de Usono Bill Clinton publikigis postmortan forpardonon al Henry Ossian Flipper, unua afrikusona diplomito de West Point, kiu estis akuzita pri publika malversacio en 1881
- 2000: Sur Granda Ĉina Muro 3200 homoj konstruis la plej grandan ĉinan drakon (3048 m)
- 2003: 302 personoj pereis en montaro apud Kermano en Irano dum akcidento de armea aviadilo Il-76
- 2008: Fidel Castro retiriĝis de politiko
- 2008: Serĵ Sargsjan gajnis prezidentan baloton en Armenio
- 2010: Kemia elemento kun atomnumero 112 estis - omaĝe al Nikolao Koperniko - oficiale nomita kopernicio
- 2010: Maroko: en konstrukatastrofo de minareto en Meknes 41 personoj pereis kaj pli ol 80 vundiĝis
- 2011: Nokte de la 18-a/19-a de februaro islamaj teroristoj eksplodigis foston de telfero sur Elbruso - rezulte de tio falis 30 el 45 vagonetoj
- 2011: Objektoj de la Belitung-vrako, la plej granda kolekto de la dinastio Tang trovita en unu loko, unuafoje estis ekspoziciitaj en Singapuro
- 2012: Meksiko: 44 malliberuloj mortis dum tumulto en malliberejo de Apodaca
- 2015: En Usono sekvis lasta epizodo de situacia komedio Du kaj duono da homoj
- 2015: Kolinda Grabar-Kitarović ekpostenis kiel prezidentino de Kroatio
- 2020: Zoran Milanović iĝis prezidento de Kroatio
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- pasinttage apud Baĥmut ukraina limgardistaro rebatis 7 atakojn de malamiko, pereis ĉ. 40 rusiaj soldatoj kaj 37 estis vunditaj; Rusia armeo provas rompi defendlinion apud Kreminna; matene dum kaosa terorisma amasa pripafo de vilaĝo Burhunka en Ĥersona provinco pereis patro, patrino kaj avo pro la pafaĵo falinta sur korton, du infanoj saviĝis, knabo kun vundoj, same alia trafita aliloke; laŭ ukraina stabo ĉi-tage rusoj perdis sturman aviadilon Su-25 kaj 3 senpilotajn aviadilojn
- "Wall Street Journal": Rusio uzas ĉinajn senpilotajn aviadilojn en Ukrainio; Britio: Rusio komencis uzi balonojn por spionaj celoj en Ukrainio (ilia paffaligado montras sistemojn de aerdefendo kaj elĉerpigas ukrainajn provizojn); Josep Borrell: tre mallongempa celo de EU ests armea apogo de Ukrainio, celo mezlonga estas plifortigo de la defendo en Eŭropo
Naskiĝoj
- 1473: Koperniko, pola astronomo, astrologo, matematikisto, ekonomikisto, kuracisto, militista stratego, kanoniko, aŭtoro de heliocentrisma teorio (m. 1543)
- 1526: Charles de l'Écluse, franca botanikisto priskribinta terpomon (m. 1609)
- 1594: Henry Frederick Stuart, filo de angla reĝo kaj dana princino (m. 1612)
- 1627: Ŝivaĝi, fondinto de Maratha Imperio en Barato (m. 1680)
- 1649: Daniel Erich, germana orgenisto kaj komponisto (m. 1712)
- 1695: Konstancja Czartoryska, pola nobelulino, patrino de reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski kaj Izabella Poniatowska (m. 1759)
- 1717: David Garrick, angla aktoro kaj dramisto, rolinta en Rikardo Tria de Ŝekspiro (m. 1779)
- 1731: Catharina Elisabeth Goethe, patrino de Johann Wolfgang von Goethe (m. 1808)
- 1733: Daniel Solander, sveda naturalisto, disĉiplo de Karolo Lineo (m. 1782)
- 1743: Luigi Boccherini, itala komponisto kaj violonĉelisto (m. 1805)
- 1757: Christoph von Keller, germana politikisto kaj juristo (m. 1827)
- 1785: Pál Szemere, hungara verkisto, poeto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1861)
- 1792: Ludwig Friedrich Heyd, germana historiisto (m. 1842)
- 1793: Sidney Rigdon, usona gvidanto de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (m. 1876)
- 1799: Ferdinand Reich, germana fizikisto kaj kemiisto, malkovrinto de kemia elemento indio (m. 1882)
- 1804: Carl von Rokitansky, germana patologo, fondinto de moderna anatomio, filozofo kaj politikisto (m. 1878)
- 1812: Zygmunt Krasiński, pola verkisto, filozofo, poeto-profeto pri la Oktobra revolucio kaj ties sekvoj, cenzurita de komunistoj (m. 1859)
- 1821: August Schleicher, germana lingvisto, rekreinto de hindeŭropa pralingvo (m. 1868)
- 1854: Emil Sigerus, transilvania etnografo kaj regionhistoriisto (m. 1947)
- 1859: August Svante Arrhenius, sveda Nobelpremiita kemiisto, kunkreinto de fizika kemio, esploristo de acidoj (m. 1927)
- 1860: Antal Lukács, hungara romkatolika pastro, eklezijuristo (m. 1910)
- 1863: Émile Grosjean-Maupin, franca instruisto, esperantologo kaj Esperanto-vortaristo, kunlaboranto de "La Revuo", "Esperanto Triumfonta", "Literatura Mondo" kaj Enciklopedio de Esperanto, membro de la Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto (m. 1933)
- 1865: Sven Hedin, sveda geografo, verkisto, fotisto kaj esploristo, aŭtoro de la unuaj mapoj de Pamiro, Taklamakano, Tibeta Altebenaĵo kaj Himalajo (m. 1952)
- 1869: Hovhannes Tumanjan, armena poeto kaj verkisto, konata kiel la nacia poeto (m. 1923)
- 1876: Constantin Brâncuși, rumana skulptisto, reprezentanto de abstraktismo (m. 1957)
- 1877: Gabriele Münter, germana pentristino, ligita kun grupo de artistoj La blua rajdanto en Munkeno (m. 1962)
- 1880: Álvaro Obregón, prezidento de Meksiko, murdita (m. 1928)
- 1884: Maciej Rataj, pola politikisto, popola aktivulo, publicisto, marŝalo de Pola Sejmo, prezidento, kunkreinto de Pola Subtera Ŝtato, ekzekutita en Palmiry dum la germana Eksterordinara Ekstermiga Agado (m. 1940)
- 1888: José Eustasio Rivera, kolombia verkisto, klasikulo de la hispanamerika literaturo (m. 1928)
- 1891: Ernő Ligeti, hungara, rumania hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1945)
- 1896: André Breton, franca poeto, gvidanto de superrealisma movado, komunisto (m. 1966)
- 1897: Norbert Barthelmess, germana ĵurnalisto, membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, redaktanto de "Sennaciulo", tradukisto de Faŭsto, parto 1, aŭtoro de la legolibro Unua Legolibro (m. 1987)
- 1899: Lucio Fontana, ital-argentina pentristo, ceramikisto kaj skulptisto (m. 1968)
- 1907: Paul Neergaard, dana profesoro pri agronomio, partoprenanto de UK 1925, kunorganizanto de la 19-a SAT-Kongreso 1939, ĉefredaktoro de "Esperantologio" kaj de "Sciencaj Studoj", senatano de AIS, vicprezidanto de Eŭropa Klubo, esperantologo, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, iniciatinto kaj prezidanto de Internacia Scienca Akademio Comenius, aŭtoro de La Vivo de la Plantoj kaj Fremdvortoj en Esperanto (m. 1987)
- 1917: Georg Scherg, rumanlanda verkisto germanlingva (m. 2002)
- 1920: Jaan Kross, estona verkisto, tradukisto, membro de la parlamento de Estonio (m. 2007)
- 1922: Czesław Łuczak, pola historiisto pri ekonomio, profesoro kaj rektoro de la Universitato Adam Mickiewicz, prilaborinta kronikon de la dua mondmilito en okupata Pollando - elekte prezentitan en la Vikipedia kalendaro de eventoj, tago post tage (m. 2002)
- 1922: Władysław Bartoszewski, pola politikisto, diplomato, senatano, ĵurnalisto kaj verkisto, membro de la Konsilantaro por Helpo al Judoj, justulo inter la popoloj (m. 2015)
- 1924: David Bronŝtejn, soveta kaj rusia grandmajstro de ŝako, aŭtoro de pluraj libroj (m. 2006)
- 1925: Klára Lingvay, rumania hungara lernolibroverkistino, redaktorino (m. 2017)
- 1925: Zoltán Tibor Sinka, rumania hungara lingvisto (m. 2000)
- 1926: György Kurtág, hungara komponisto de klasika muziko
- 1930: László Földes, hungara aktoro, edzo de Ida Bathó, F. (m. 2012)
- 1930: Jenő Hadai, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto, redaktoro, edzo de Klára Hadai G.
- 1933: Helmar Frank, germana matematikisto kaj pedagogo okupiĝanta pri propedeŭtika valoro de Esperanto, profesoro pri kibernetiko, kunfondinto kaj rektoro de Akademio Internacia de la Sciencoj, Esperantisto de la Jaro 2004, honorigita de la esearo Littera Scripta Manet, serta in honorem Helmar Frank (m. 2013)
- 1940: Saparmyrat Nyýazow, unua prezidento de Turkmenio, konata pro sia kulto al personeco (m. 2006)
- 1941: David Gross, usona Nobelpremiita fizikisto esplorinta fortajn nukleajn fortojn inter elementaj partikloj
- 1948: Mária Tamás, rumania hungara pentristino
- 1950: Juice Leskinen, finna verkisto, poeto, komponisto kaj kantisto (m. 2006)
- 1952: Danilo Türk, slovena juristo, diplomato, politikisto
- 1953: Cristina Fernández de Kirchner, prezidentino de Argentino
- 1953: István Havadi Nagy, rumania hungara filozofo, universitata instruisto
- 1956: Roderick MacKinnon, usona biologo Nobelpremiita pri kemio, esplorinta jonojn kune kun ĉelmembranoj
- 1957: Falco, aŭstra kantisto kaj muzikisto (m. 1998)
- 1957: Sławomir Bubicz, pola jogano, pioniro de moderna Hatha Jogo en Pollando, eldonisto, tradukisto, vegetarano (m. 2021)
- 1962: Hana Mandlíková, ĉeĥoslovaka tenisistino, civitanino de Aŭstralio
- 1963: Seal, brita kantisto
- 1964: Jennifer Doudna, usona Nobelpremiita biokemiistino
- 1977: Gianluca Zambrotta, itala futbalisto
- 1979: Vitas, ukraina kaj rusia kantisto kantanta ruse, aktoro, komponisto kaj dezajnisto
- 1981: Beth Ditto, usona kantistino ludanta sendependan rokon
Mortoj
- 1405: Timur, fondinto de la dinastio Timuridoj, konkerinto de Centra Azio, Irano, Irako kaj Suda Kaŭkazio (n. 1336)
- 1431 - Henriko de Gorkum, germana filozofo, doktoro pri teologio, karmelano kaj universitata profesoro (n. 1378)
- 1671: Tokugawa Yorinobu, japana daimio de la frua Edo-epoko (n. 1602)
- 1689: Johann Christfried Sagittarius, germana teologo kaj superintendanto (n. 1617)
- 1827: Armand Augustin Louis de Caulaincourt, franca nobelo, generalo, diplomato (n. 1773)
- 1837: Georg Büchner, germana verkisto, koninda pro la Premio Georg Büchner, esperantigata de Reinhard Haupenthal (n. 1813)
- 1867: Stefano Francisko Viktoro de Habsburgo-Loreno, aŭstra arkiduko (n. 1817)
- 1880: Constantino Brumidi, ital-usona historia pentristo (n. 1805)
- 1887: Multatuli (Eduard Douwes Dekker) nederlanda verkisto loĝanta en Nederlanda Hindio, aŭtoro de la libro Max Havelaar (n. 1820)
- 1895: Auguste Vacquerie, franca ĵurnalisto kaj intelektulo (n. 1819)
- 1897: Karl Weierstrass, germana matematikisto, adepto de aritmetikigo de analitiko (n. 1815)
- 1897: Jozefo Wasniewski, pola ĵurnalisto kaj vojaĝisto, pioniro de Esperanto, unua turisto, publikiginta en "La Esperantisto" kaj enestanta en Fundamenta Krestomatio (n. 1859)
- 1907: Henrik Wlislocki, saksa etnografo en Transsilvanio (n. 1856)
- 1923: Ivan Tavčar, slovena politikisto kaj verkisto (n. 1851)
- 1927: Károly Kétly, hungara kuracisto, profesoro, rektoro (n. 1839)
- 1927: Georg Brandes, dana verkisto, monografiisto pri Goeto, Heinrich Heine, Homero, Henrik Ibsen, Michelangelo kaj Voltaire (n. 1842)
- 1931: Milan Šufflay, kroata politikisto, historiisto, albanologo, poligloto, murdita (n. 1879)
- 1934: Afonso Arinos, brazila verkisto, rakontisto, ĵurnalisto (n. 1868)
- 1934: Kálmán Wallisch, hungara socialista politikisto, ekzekutita (n. 1889)
- 1936: Max Schreck, germana aktoro rolinta en la filmo Nosferatu, simfonio de hororo (n. 1879)
- 1938: Adomas Jakštas (Aleksandras Dambrauskas), litova pastro, socia aganto, filozofo, literatura esploristo, prelato kaj la unua litova esperantisto, eldoninto de Lingvo internacia de D-ro Esperanto. Eldono litova, kunfondinto kaj prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, redaktoro de "Litova Stelo", direktoro de Internacio Katolika por Litovio (n. 1860)
- 1945: Jan Jaworski, pola historiisto, profesoro pri ĉinologio kaj japonologio (n. 1903)
- 1951: André Gide, franca Nobelpremiita verkisto kaj tradukisto, reprezentanto de ekstrema individuismo (n. 1869)
- 1952: Knut Hamsun, norvega Nobelpremiita verkisto, esperantigata (n. 1859)
- 1963: Benny Moré, kuba komponisto kaj kantisto interpretinta son-montunon, mambon kaj boleron (n. 1919)
- 1970: József Révay, hungara profesoro, literaturisto, verkisto, tradukisto (n. 1881)
- 1972: Franz Karl Franchy, aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1896)
- 1975: Stanislav Neumann, ĉeĥa teatra kaj filma aktoro rolinta en Nacia teatro en Prago (n. 1902)
- 1992: Pál Péter Domokos, hungara muziketnografo (n. 1901)
- 1993: Zoltán Krizsán, rumania hungara artkritikisto, filmestetikisto (n. 1940)
- 1997: Deng Xiaoping, ĉina reformisma politikisto, gvidanto de la Komunista Partio de Ĉinio (n. 1904)
- 1998: Mancur Olson, usona ekonomikisto kontribuinta al sociologio kaj politika scienco (n. 1932)
- 2000: Friedensreich Hundertwasser, aŭstra arkitekto, artisto, pentristo (n. 1928)
- 2000: Dénes Molnár, rumania hungara grafikisto kaj karikaturisto (n. 1947)
- 2000: Bella Sipos, rumania hungara ĵurnalistino kaj verkistino (n. 1918)
- 2001: Charles Trenet, franca kantisto, komponisto kaj kantaŭtoro de ĉirkaŭ duonmilo da kantoj, enkondukinta svingon (n. 1913)
- 2015: György Jánosházy, rumania hungara poeto, tradukisto (n. 1922)
- 2016: Samuel Willenberg, israela skulptisto kaj pentristo, partoprenanto de la ribelo en koncentrejo Treblinka kaj la ribelo de Varsovio (n. 1923)
- 2016: Harper Lee, usona verkistino kaj publicistino, laŭreatino de premio Pulitzer kaj ricevantino de la prezidenta medalo de libereco (n. 1926)
- 2016: Umberto Eco, itala verkisto, lingvisto, semiotikisto, bibliofilo, mezepokisto, aŭtoro de la romano La nomo de la rozo kaj esperantigita verko La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo (n. 1932)
- 2016: Tamerlan Aguzarov, prezidento de Nord-Osetio (n. 1963)
- 2017: Igor Ŝafareviĉ, rusa matematikisto, profesoro, kontraŭkomunisto kaj kontraŭjudisto (n. 1923)
- 2017: Kathrin Schirmer, germana kantistino kaj radimoderigistino (n. 1960)
- 2019: Karl Lagerfeld, germana mododesegnisto (n. 1933)
- 2020: Jean Daniel, franca ĵurnalisto, direktoro de la ĵurnalo "Le Nouvel Observateur" (n. 1920)
- 2021: Arturo Di Modica, itala artisto (n. 1941)
- 2022: Dan Graham, usona artisto (n. 1942)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nepalo: Festo de Demokratio
- Turkmenio: Festo de la Flago
- Tago de Pola Scienco, ekde 2020
Tagoj de semajno
La 19-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Lundo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095.