28-a de julio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 28-a de julio estas la 209-a tago de la jaro (la 210-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 156 tagoj restas.
Je la 28-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 754: Papo Stefano la 2-a reĝigis la reganton de frankoj - Pipino la pli juna, unua reganto el la dinastio Karolidoj
- 1243: Pollando: diocezo de Chełmno establiĝis - en 1992 per buleo de papo Johano Paŭlo la 2-a transformita al diocezo de Pelplin
- 1402: Timur venkis Otomanan Imperion en batalo de Ankaro malfortigante turkojn por ĉirkaŭ duonjarcento
- 1420: Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) kroniĝis reĝo de Ĉeĥio
- 1480: Turkoj konkeris italan urbon Otranto murdante 800 loĝantojn, kiuj ne volis konvertiĝi al islamo
- 1540: Thomas Cromwell estis senkapigita pro ŝtatperfido laŭ ordono de la angla reĝo Henriko la 8-a, kiu samtage la 5-an fojon edziĝas
- 1586: Thomas Harriot kunportis al Britaj insuloj unuajn tuberojn de la terpomo
- 1609: Unuaj anglaj setliĝintoj (ŝiprompiĝintoj) albordiĝis al Bermudo
- 1648: Ribelo de Ĥmelnickij: venko de pola armeo super la kozaka en batalo de Konstantynów (nun en Ĥmelnicka provinco)
- 1656: Sveda diluvo
- La plej granda tritaga batalo en la historio de polaj-svedaj militoj komenciĝis apud Varsovio (reĝo Johano la 2-a Kazimiro redonis la urbon por savi la armeon)
- Svedio-Brandenburgio venkis, pola-litova militistaro kaj tataroj retiriĝis, sen grandaj perdoj, trans Vistulo
- 1696: Dum la dua rusa-turka milito turkoj kapitulacis en fortikaĵo Azov
- 1697: Ekspedicio de siberia kozako Vladimir Atlasov atingis enfluejon de la Kamĉatka rivero
- 1755: Etna purigo: en Kanado komenciĝis unua deportado de franclingvaj Akadianoj, direktitaj el la nuna parto de Nov-Skotio al aliaj britaj kolonioj
- 1794: Franca revolucio: gvidantoj de jakobenoj, la ĉefaj arkitektoj de la franca teroro Louis Antoine de Saint-Just, Georges Couthon kaj Maximilien de Robespierre estis ekzekutitaj
- 1800: Unua grimpo al la plej alta monto de Aŭstrio - Großglockner
- 1821: Peruo fariĝis sendependa - argentina generalo José de San Martín liberigis ĝin de la Hispana koloniado de Ameriko
- 1830: Dua tago el la Tri Gloraj - la franca insurekcio baptita de Honoré de Balzac en 1847 - la pentraĵo Libereco gvidanta la popolon de Eugene Delacroix memorfestas ĉi tiun tagon
- 1851: La unua fotita tuta plena suna eklipso videbla super Kanado, Gronlando, Islando, Skandinavio, Pollando, Belorusio kaj okcidenta Rusio
- 1866: Unua transatlantika telegrafo inter Irlando kaj Novlando
- 1867: Aŭstra-hungara interkonsento: oficiala formiĝo de Aŭstrio-Hungario, kiam la leĝoj kaj regularoj de la kompromiso inter la Habsburga monarkio kaj Hungara reĝlando sanktiĝas per la subskribo de Francisko Jozefo la 1-a, imperiestro de Aŭstrio kaj reĝo de Hungario
- 1875: Svislando: post konstruo de Gotard-tunelo okazis en Göschenen striko de laboristoj - 4 viktimoj, pluraj vunditoj
- 1883: En tertremo sur itala insulo Ischia 2300 personoj pereis
- 1896: Florido: Miamo urbiĝis
- 1898: Hispana-usona milito: usonaj taĉmentoj albordiĝis al Porto-Riko
- Unua Mondmilito
- 1916: Vegetarismo: urbodomo en Plzeň anoncis senviandajn tagojn - laŭ nova dispono buĉistoj ne rajtis vendi viandon eĉ du tagojn semajne - merkrede kaj vendrede, kaj restoracioj rajtis oferti senviandajn pladojn nur dum tiuj tagoj
- 1919: Epitácio Pessoa iĝis prezidento de Brazilo
- 1920: Soveta-Pola Milito: la Ruĝa Armeo konkeris Bjalistokon
- 1920: Konsilio de Ambasadoroj en Parizo dividigis la urbon Teŝinio inter Pollando kaj Ĉeĥoslovakio
- 1922: Usono agnoskis sendependecon de Latvio
- 1926: Prago: radiodisaŭdigo de la tombejoj Olšany okaze de la 70-jariĝo post la morto de Karel Havlíček Borovský
- 1928: La 9-a Somera Olimpiko komenciĝis en Amsterdamo
- 1932: Usona prezidento Herbert Hoover ordonis al Usona Armeo dispeli "Bonus Army" de veteranoj de la unua mondmilito kolektiĝintaj en Vaŝingtono
- 1935: Testoflugo de la usona bombaviadilo Boeing B–17
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: en Varsovio estis arestita Kazimierz Pieracki, vicministro pri religio kaj publika klerigo - murdita en koncentrejo Aŭŝvico; Munkeno: malfermo de ekspozicio de nuntempa germana pentrado, kies 70% da bildoj temas pri militaj scenoj el Pollando
- 1941: speciala kuracista komisiono kadre de Aranĝo T4 en koncentrejo Aŭŝvico selektis 575 malsanulojn kaj direktis ilin al kuracejo Sonnenstein en Saksio, kie ili estis murditaj; Gestapo pafekzekutis en Radom 56 personojn pro partopreno en la Pola Rezistomovado; germanaj regopovoj malliberigis en la kastelo de Lublin 2490 personojn; dum deportado de loĝantaro en Arbaro de Białowieża germanoj forigis ĉi-tage 945 personojn; japanaj armeoj eniris Vjetnamion, Kamboĝon kaj Laoson surbaze de interkonsento kun la franca reĝimo de Vichy; Britio rompis diplomatiajn rilatojn kun Finnlando
- 1942: en Varsovia geto fondiĝis Juda Batal-Organizo; Orienta Fronto: Josef Stalin ordonis Nek unu paŝon malantaŭen - malpermesante retiriĝon al soldatoj de la Ruĝa Armeo; kreiĝis la Nord-Kaŭkazia Fronto (anstataŭ la Suda kaj Nord-Kaŭkazia) al kiu estis subigita la Nigramara Floto kaj Azova Militara Floto; japanaj militistoj decidis komenci atakon al Nov-Gvineo
- 1943: Operaco Reinhardt: diversaj germanaj policoj pafmortigis en Chełm 300 personojn (antaŭ ĉio judojn), en Vilno 30, en Wola Justowska (nun en Krakovo) 21, en Dębica 20, en Varsovio dekkelkajn (judojn), ktp.; San-Marino: Nacifaŝisma Partio estis malfondita; Bombardado de Hamburgo: britaj aviadiloj faris ambaŭnokte amasan bombatakon mortigante 42 000 civilulojn; Norda Pacifiko: dum 55 minutoj japana garnizono (5181 soldatoj) el la insulo Kiski eniris al 3 krozŝipoj, 9 destrojeroj kaj cisternoŝipo; Orienta Fronto: trupoj de ties maldekstra alo de Okcidenta Fronto konkeris Bolĥovon
- 1944: Trupoj de la 2-a Belorusa Fronto ekatakis direkte al Madon, trupoj de 3-a BF ekatakis direkte al Kovno; trupoj de 1-a BF finis likvidon de germana grupiĝo ĉirkaŭigita apud Bresto; kompanio de EA post batalo kun stabo de sapeista regimento akiris planon de germanaj fortikaĵoj apud Nida (alfluanto de Vistulo) - transdonita al la Ruĝa Armeo; partizana taĉmento eniris al Biała Podlaska kaj taĉmento de EA okupis Proszowice; la lasta numero de "Głos Warszawy" (Voĉo de Varsovio) aperis; el Miedniki, apud Vilno, kie post la soveta invado en Pollandon oni kolektis 5 mil soldatojn, estis sendita transporto de militkaptitoj al Kaluga; nokte de la 27-a/28-a de julio brita defendarmeo detruis 87 V-1, elpafitaj al Anglio, kies parton la aviadiloj per propraj flugiloj faligis maren; oni transportis de Pollando al Italio (poste al Britio) partojn de raketo V-2, pere de kiuj estis pripafata Britio; pro postulo de la komandanto de 1-a Ukraina Fronto oni malfondis ĉiujn taĉmentojn de Pola Enlanda Armeo en areo Lvovo
- 1945: En Berlino unuafoje oficiale kunsidis Alianca Konsilio pri Kontrolo de Germanio; Usona Senato ratifis Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj; usona bombaviadilo B-25 koliziis kun unu el la plej altaj konstruaĵoj de Novjorko, Empire State Building, mortigante 14 homojn kaj vundante 26
- 1951: En Ĝenevo estis akceptita konvencio pri rifuĝintoj kun la Principo non-refoulement
- 1955: Interlingvistiko: en Tours, Francio, fondiĝis Union Mundial pro Interlingua promocianta artefaritan lingvon interlingvao
- 1957: Situaciista Internacio fondiĝis - maldekstrula socia-artisma grupiĝo
- 1973: La dua homskipa misio al la usona kosmostacio Skylab komenciĝis
- 1974: Grupo Alfa, kontraŭterorisma rusia unuo de specialcelaj fortoj estis fondita ene de KGB
- 1976: Hebejo: tertremo en Tangŝano kun ĉirkaŭ 800 mil viktimoj (oficiale kelkfoje malpli)
- 1978: Francio: unuaj du grandrapidaj trajnoj TGV forlasis fabrikon en Belfort
- 1980: En Moskvo (Sovetunio) okazis entombigo de la sovetia bardo Vladimir Visockij
- 1983: Leningrado (Sovetunio): Vladimir Putin edziĝis al Ludmila Ŝkrebneva
- 1983: Sejmo de Pola Popola Respubliko plifortigis punan juron kaj cenzuron - antaŭnelonga nuligo de la milita stato en Pollando montriĝis propaganda gesto
- 1984: La 23-a Somera Olimpiko komenciĝis en Los-Anĝeleso — bojkotita de Sovetunio kaj Orienta Bloko, krom Rumanio
- 1992: En Afganio oni malpermesis al virinoj aperi en televido
- 1993: Pollando subskribis konkordaton kun Vatikano - ratifita januare 1998 kun subskribo de apostola nuncio Józef Kowalczyk
- 1993: Andoro aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1995: Barata urbo Bombajo alinomiĝis al Mumbajo
- 1995: Vjetnamio aliĝis al Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj
- 1996: Prahistorio: apud rivero Kolumbio oni ektrovis skeleton de la Homo de Kennewick, apud Kennewick (Vaŝingtonio)
- 2000: Solena malfermo de la Pola Milita Tombejo en Katin, kie en 1940 NKVD murdis 4421 militkaptitojn
- 2005: Irlando: Provizora irlanda respublika armeo deklaris, ke ĝi rezignis armitan kampanjon celanta unuigi Nord-Irlandon
- 2006: Alan García iĝis prezidento de Peruo
- 2010: En Katalunio oni malpermesis organizi taŭrludadon
- 2011: Ollanta Humala iĝis prezidento de Peruo
- 2013: Prezidenta baloto en Malio komenciĝis dum enlanda milito
- 2013: 39 personoj pereis kaj 19 vundiĝis en katastrofo de aŭtomobilo kun Napolaj pilgrimantoj en itala regiono Kampanio
- 2016: Pedro Pablo Kuczynski iĝis prezidento de Peruo
- 2020: Triangulo de Lublin subskribita apud la monumento al Lublina unio - deklaro de ministroj pri eksteraj aferoj favore al plifortigo de Orienta Partnereco ligita kun vizito de komuna pola-litova-ukraina brigado kuntekste de la komuna historio en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj apogo de la ideo pri Intermaro
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 155-a tago de rusa agreso: Dum la unuafoje festata Tago de ukraina ŝtataneco frumatene ne malpli ol 25 raketoj el la teritorio de Belorusio falis al 5 provincoj, Kievo 4-foje pripafita (en la provinco 5 personoj estis vunditaj), ankaŭ pripafita Mikolajiv kaj Ĉuhujivo; laŭ ukraina stabo de la komenco de julio Ukrainion trafis pli ol 90 raketaj kaj aviadilaj atakoj — oni tute detruis 28 objektojn, en tio 4 lernejojn kaj 9 domojn, parte detruis 137 objektojn, en tio 7 objektojn de transporta infrastrukturo, 11 edukejoj kaj 29 domoj; rusaj raketoj trafis hangarojn de aviada entrepreno en Kropivnickijo, mortigante 5 personojn kaj vundante ne malpli ol 25 aliajn; pasinttage ukraina armeo sude detruis senpilotan skoltadan aviadilon, 3 tankojn, 3 minstarigilojn, 3 haŭbizojn , 2 magazenojn de municio, krome rusoj perdis pli ol 66 soldatojn
- Mondreago: Turka firmao decidis "senkoste" transdoni al Ukrainio senpilotan aviadilon Bayraktar — 22,5 mln da zlotoj kolektitaj lastatempe de poloj estos destinitaj al humanitara helpo (la samo ĉi-monate okazis en Litovio); la duan fojon medicina trajno kun 30 grave vunditaj ukrainaj soldatoj alvenis al Pollando, ĉi-foje al Krakovo kaj Katovice; preskaŭ ĉiu 5-a polo helpis al rifuĝintoj kiel volontulo (i.a. per transdono de loĝejo); Britio: Ukrainio damaĝis ne malpli ol 3 pontojn sur Dnepro; koncerto de Ukraina Liberec-Orkestro en Varsovio inaŭguris internacian itineron tra Eŭropo kaj Usono sub la slogano Ne alkutimiĝu al nia doloro; ambasado de Ukrainio en Bejruto asertas, ke ŝipo transportanta 5 mil tunojn da hordeo kaj 5 mil tunojn de faruno, ŝtelitaj de rusoj el Ukrainio alnavigis al Tripolo; Moldavio plilongigis krizostaton je laŭvicaj 60 tagoj — pro kreskantaj prezoj de energio;
- 2023: Pasinttage Rusio perdis 560 siajn soldatojn en Ukrainio; en geptra urbo de Leonid Breĵnev Kamjansko oni malmuntis lian buston; 13-a kolumno de Grupo Wagner kun 80 veturiloj enveturis en Belorusion (de Babrujsk al Asipoviĉi) — proksime al landlimoj kun Ukrainio kaj Pollando amasiĝis jam 10 mil rusaj solduloj; 1 700 ukrainaj senpilotaj aviadiloj, sturmaj kaj skoltadaj, estis senditaj al frontlinio — 10 mil ukrainoj finis instruon, kromaj 10 mil instruiĝas; prezidanto de Ukrainio vetois enkondukatan leĝon por aldoni preskaŭ 16 mln da dolaroj por fini konstruon de la Muzeo de Holodomoro; rusa raketo en Dnipro trafis kolektivan loĝejon — 9 personoj estis vunditaj; en okupata Donecko estis pripafita t.n. "ministerio pri internaj aferoj"; unua datreveno de terorisma atako al punkolonio en Olenivka (Donecka Popola Respubliko) — oni nur scias pri 57 mortigitoj, 52 personoj estis identigitaj
- Mondreago: Usono transdonos al Ukrainio 9 senpilotajn aviadilojn por dokumentado de militkrimoj; Rusio dependiĝas de aŭtoj el Ĉinio — motora merkato kreskis de 10% ekde la agreso al Ukrainio ĝis 70%; Japanio akrigas sankciojn kontraŭ Rusio pri eksporto de luksaj aŭtomobiloj, kaj Konsilio de la Eŭropa Unio sankiigis 7 personojn kaj 5 subjektojn respondecajn pri kampanjo "manipuli per ciferecaj informoj" kaj disvastigo de propagando, pere de 270 falsaj retaj portaloj, favore al agresa milito de Rusio kontraŭ Ukrainio; Moskvo nuligas ŝuldojn por afrikaj landoj kun suma kvoto de 23 mld da dolaroj kaj transdonos por evoluo ĉ. 90 mln; Kataro transdonos al Ukrainio 100 mln da dolaroj por humanitara helpo; en rusa Taganrog pro raketa atako 12 personoj estis vunitaj (Moskvo anoncis venĝon), alia eksplodo okazis en nafta rafinejo en Samaro;
- 2012: La 97-a Universala Kongreso de Esperanto komenciĝis en Hanojo, organizita de Vjetnama Esperanto-Asocio
- 2018: La 103-a Universala Kongreso de Esperanto pri Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun? komenciĝis en Lisbono, organizata de Esperanto-movado en Portugalio
- 2019: La 75-a Internacia Junulara Kongreso komenciĝis en Liptovský Hrádok, organizita de Slovakia Esperanta Junularo
- 2023: 9-a Nitobe-simpozio en Torino, Italio
Naskiĝoj
- 1165: Ibn Arabi, islama sciencisto, poeto, filozofo, teologo kaj sufia mistikulo el Andaluzio, popularigata de orientalistoj Henry Corbin kaj Joanna Wronecka (m. 1240)
- 1516: Vilhelmo, germana duko de Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg (m. 1592)
- 1609: (baptotago) Judith Leyster, nederlanda pentristino de baroko, disĉiplo de Frans Hals, gilda majstrino (m. 1660)
- 1635: Robert Hooke, angla naturfilozofo, arkitekto, matematikisto kaj eksperimentisto (m. 1703)
- 1645: Pál Széchenyi, hungara ĉefepiskopo, preposto, kanoniko, abato, monaĥo (m. 1710)
- 1716: Beda Seeauer, aŭstra benediktana abato kaj universitata profesoro (m. 1785)
- 1731: Théodore Vernier, franca politikisto dum la franca revolucio de 1789 (m. 1818)
- 1750: Fabre D'Eglantine, franca poeto, dramisto kaj politikisto, gilotinita (m. 1794)
- 1796: Jean-Baptiste Camille Corot, franca pentristo (m. 1875)
- 1804: Ludwig Feuerbach, germana filozofo materiisma, influinta la movadon de la Antaŭmarto en Germanio (m. 1872)
- 1812: Józef Ignacy Kraszewski, pola verkisto, publicisto, eldonisto, tradukisto, historiisto kaj nacia edukisto, aŭtoro de pli ol 600 romanoj, filmigataj kaj tradukataj al slavaj lingvoj, kaj de "Kabano malantaŭ la vilaĝo" pri diskriminacio de ciganoj (m. 1887)
- 1816: István Dunyov, bulgara militisto partoprenanta hungaran revolucion kaj italan unuigon (m. 1889)
- 1838: Jan Matejko, pola pentristo de historiaj eventoj kaj bataloj, historiozofo, konata de la pentraĵo Batalo de Racławice kaj Batalo de Grunwald (m. 1893)
- 1844: Gerard Manley Hopkins, brita jezuito kaj poeto, esperantigata (m. 1889)
- 1859: Henriette von Meerheimb, germana verkistino (m. 1920)
- 1866: Beatrix Potter, brita verkistino kaj natursciencistino, aŭtorino de fabeloj por infanoj (m. 1943)
- 1867: Charles Dillon Perrine, argentina astronomo, malkovrinto de du naturaj satelitoj de Jupitero (m. 1951)
- 1876: Viktor Hawlik, aŭstrogermana esperantisto el Prago, vicprezidanto de Internacia Esperanto-Muzeo (m. 1931)
- 1876: Michael Gundringer, aŭstra verkisto kaj regionhistoriisto (m. 1957)
- 1885: Erzsi Sándor, hungara operkantistino (soprano) (m. 1962)
- 1887: Georges Ramboux, franca pastro, ĵurnalisto kaj esperantisto (m. 1964)
- 1887: Marcel Duchamp, franca pentristo kaj ŝakisto (m. 1968)
- 1896: Natano Futerfas, sovetia esperantisto kaj anarĥiisto, aktiva en la laborista movado kaj en Sennacieca Asocio Tutmonda, kunkreinto de internacia literatur-socia revuo "La Nova Epoko", ekzekutita (m. 1937)
- 1897: Sári Megyery, hungara poetino, aktorino, ĵurnalistino (m. 1983)
- 1889: Zsigmond Ferenczi, rumania hungara advokato, politikisto (m. 1959)
- 1889: József Nyirő, rumana-hungara verkisto (m. 1953)
- 1899: Miklós Asztalos, hungara historiisto, verkisto (m. 1986)
- 1902: Karl Popper, aŭstra-brita filozofo (m. 1994)
- 1904: Pavel Ĉerenkov, sovetia Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de Ĉerenkov-radiado (m. 1990)
- 1905: Vladimír Leraus, ĉeĥa aktoro kaj esperantisto rolanta en Verda Stacio (m. 1991)
- 1909: Aenne Burda, germana eldonistino de revuoj (m. 2005)
- 1914: Péter Ruffy, hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1993)
- 1915: Charles Hard Townes, usona Nobelpremiita fizikisto, membro de Papa Akademio de la Sciencoj (m. 2015)
- 1919: György Bálint, hungara ĝardenisto juddevena, redaktoro, politikisto (m. 2020)
- 1922: Jacques Piccard, svisa oceanografo, esploristo de Mariana Fosego (m. 2008)
- 1925: László Bagó, hungara aktoro, reĝisoro (m. 2009)
- 1925: György Klein, hungara-sveda kuracisto, imunologo, onkologo, honora membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Sveda Reĝa Scienca Akademio (m. 2016)
- 1927: Dalibor Brozović, kroata esperantisto, lingvisto kaj slavisto, prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo, membro de Academia Europaea (m. 2009)
- 1929: Jacqueline Kennedy Onassis, usona ĵurnalistino kaj unua damo (m. 1994)
- 1930: Alajos Ács, rumania hungara aktoro kaj teatrestro (m. 2002)
- 1930: Pál Bodor, hungara poeto kaj verkisto (m. 2017)
- 1938: Alberto Fujimori, prezidento de Peruo 1990-2000 (m. 2024)
- 1938: György Koczka, rumania hungara dramaturgiisto, redaktoro, tradukisto (m. 2015)
- 1941: Júlia Németh, rumania hungara ĵurnalistino, arthistoriistino
- 1943: Zoltán Nagy P., rumania hungara fotoraportisto, fotoartisto (m. 2010)
- 1943: Richard Wright, angla klavaristo de brita rokgrupo Pink Floyd (m. 2008)
- 1951: Santiago Calatrava, hispana arkitekto kaj inĝeniero
- 1952: Maha Vajiralongkorn, reĝo de Tajlando
- 1954: Hugo Chávez, prezidento de Venezuelo (m. 2013)
- 1954: Gabriela Moser, aŭstra politikistino kaj pedagogino (m. 2019)
- 1958: Terry Fox, kanada maratonisto de Espero favore al esploroj pri kancero kaj la nacia heroo (m. 1981)
- 1961: Scott Parazynski, usona kosmonaŭto, kosma medicinisto, montgrimpanto
- 1963: Harald Lönnecker, germana historiisto kaj juristo
- 1969: Alexander Schallenberg, aüstra juristo, politikisto kaj diplomato
- 1973: Noémi László, rumania hungara poetino kaj tradukistino
- 1974: Aleksis Tsipras, greka politikisto, ĉefgvidanto de la Koalicio de la Radikala Maldekstro, membro de Grekia parlamento, ĉefministro
- 1976: Károly Eduárd Novák, rumania hungara glitkuristo, biciklisto, ormedalisto en paralimpiko de Londono en 2012
- 1987: Pedro Rodríguez Ledesma, hispana futbalisto
Mortoj
- 450: Teodozio la 2-a, orientromia imperiestro konata pro Teodozia kodo, kaj pro konstruo de remparoj de Konstantinopolo (n. 401)
- 1041: Dietmar la 2-a, ĉefepiskopo de Salcburgo
- 1057: Viktoro la 2-a, germana papo kontraŭstaranta simonion kaj konkubinecon (n. ĉirkaŭ 1018)
- 1285: Keran, reĝino de Armena reĝlando en Kilikio
- 1368: Bolko la 2-a Mały, silezia princo (n. inter la 1309-1312)
- 1458: Johano la 2-a, reĝo de Kipro (n. 1418)
- 1473: Niccolò Tron, doĝo de Venecio (n. 1399)
- 1527: Rodrigo de Bastidas, hispana konkistadoro kaj esploristo (n. 1468)
- 1540: Thomas Cromwell, angla politikisto, ĉefministro de Henriko la 8-a (n. ĉirkaŭ 1485)
- 1614: Felix Platter, svisa arkiatro kaj verkisto, patologo, oftalmologo, anatomo kaj botanikisto (n. 1536)
- 1655: Cyrano de Bergerac, franca verkisto kaj filozofo, esperantigata (n. 1619)
- 1679: Elias Birnstiel, germana teologo kaj scienculo (n. ĉirkaŭ 1600)
- 1696: Charles Colbert de Croissy, franca diplomato dum la regado de Ludoviko la 14-a (n. 1625)
- 1719: Arp Schnitger, germana orgenkonstruisto (n. 1648)
- 1741: Antonio Vivaldi, itala komponisto de baroko, violonisto kaj sacerdoto, konata de la porviolonaj konĉertoj La kvar sezonoj (n. 1678)
- 1746: John Peter Zenger, germana-usona printisto, eldonisto, redaktoro kaj ĵurnalisto (n. 1697)
- 1750: Johann Sebastian Bach, germana komponisto, orgena kaj piana virtuozo de la baroka epoko, kreinto de la baroka muziko, oratorioj, kanatoj, pasionoj, mesoj, (n. 1685)
- 1794: Francaj gvidaj revoluciuloj ekzekutitaj per gilotino:
- Georges Couthon, franca politikisto kaj jakobeno (n. 1755)
- Maximilien de Robespierre, franca advokato, kungvidanto de la franca revolucio de 1789 (n. 1758)
- Augustin Robespierre, franca jakobeno (n. 1763)
- Louis Antoine de Saint-Just, franca militisto kaj kungvidanto de la franca revolucio (n. 1767)
- 1811: Heinrich Joseph von Collin, aŭstra poeto, verkisto kaj juristo (n. 1771)
- 1818: Gaspard Monge, franca matematikisto kunstariginta metran sistemon (n. 1746)
- 1832: Joseph Schreyvogel, aŭstra intendanto teatra kaj verkisto (n. 1768)
- 1836: Nathan Mayer Rothschild, angla financisto el juda Rothschild-familio (n. 1777)
- 1838: Bernhard Henrik Crusell, finna klarnetisto kaj komponisto vivanta en Stokholmo (n. 1775)
- 1842: Clemens Brentano, germana poeto (n. 1778)
- 1844: Joseph Bonaparte, frato de Napoleono (n. 1768)
- 1847: Ludwig Friedrich von Froriep, germana kuracisto kaj eldonisto (n. 1779)
- 1849: Karlo Alberto de Savojo, reĝo de Sardio (n. 1798)
- 1855: Salomon Mayer Rothschild, germana bankisto, fondinto de la Viena filio de la banko de familio Rothschild kaj de Minejo Šalomoun en la statuta urbo Ostrava (n. 1774)
- 1869: Jan Evangelista Purkyně, ĉeĥa natursciencisto, kuracisto kaj fiziologo (n. 1787)
- 1897: Janka Luĉina, belorusa poeto kaj tradukisto el lingvoj belorusa, rusa, pola, germana kaj antikva greka (n. 1851)
- 1906: Ferdinand von Zieglauer, aŭstra historiisto kaj juristo (n. 1829)
- 1922: Jules Guesde, franca ĵurnalisto kaj socialista aktivulo (n. 1845)
- 1938: Jukums Vācietis, soveta militisto, viktimo de la granda purigo ene de la Ruĝa Armeo (n. 1873)
- 1938: Jakov Davidov, soveta diplomato kaj ambasadoro, funkciulo de Ĉeka, ekzekutita (n. 1888)
- 1938: Lampião, brazila estro de privatmilitistoj (n. 1898)
- 1945: Ferenc Hoffmann, hungara komponisto, kapelestro de Rumania-Hungara Ĥorasocio (n. 1873)
- 1951: István Balogh, hungara advokato kaj verkisto (n. 1880)
- 1956: Zoltán Földes, hungara verkisto, poeto kaj lernolibroverkisto (n. 1884)
- 1957: Géza Szüllő, hungara bienulo, politikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1873)
- 1960: Ethel Lilian Voynich, angla verkistino kaj muzikistino (n. 1864)
- 1965: Edogawa Ranpo, japana verkisto, kreinto de la japana krimromano (n. 1894)
- 1968: Otto Hahn, germana Nobelpremiita kemiisto kunmalkovrinta fusion (n. 1879)
- 1969: Endre Wild, hungara, rumania hungara redaktoro, romkatolika eklezia verkisto (n. 1882)
- 1969: Ramón Grau San Martín, kuba kuracisto, profesoro de fiziologio en Universitato de Havano, prezidento de Kubo (n. 1887)
- 1970: Julius Kober, germana regionhistoriisto kaj verkisto (n. 1894)
- 1972: Sándor Gaál, rumania hungara militinĝeniero kaj fizikisto (n. 1885)
- 1994: Erwin Ringel, aŭstra psikiatro kaj kuracisto, profesoro de la Universitato de Vieno (n. 1921)
- 1996: Roger Tory Peterson, usona ornitologo, artisto kaj edukisto (n. 1908)
- 1998: Zbigniew Herbert, pola "princo de poetoj" de la 20-a jarcento, verkisto, dramisto, filozofo kaj eseisto, aŭtoro de la pola idea poezia manifesto, esperantigata (n. 1924)
- 1999: Ĥristo Gorov, bulgara komunisto, membro de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj, publikiganta en "Sennaciulo", konata de la poemaro Poemo de l'Plugisto, prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, komitatano de UEA, estrarano de Mondpaca Esperantista Movado, kunorganizanto de UK 1963 kaj UK 1978, eldonisto kaj tradukisto de la bulgara literaturo (n. 1908)
- 1999: Trygve Haavelmo, norvega Nobelpremiita ekonomikisto kaj ekonometriisto, pioniro de prognozo (n. 1911)
- 2002: Anatol Fejgin, pola kolonelo juddevena, ŝtata funkciulo pri sekureco, torturinta "anatemitajn soldatojn", kondamnita post fuĝo eksterlanden de sia anstataŭanto Józef Światło (n. 1909)
- 2002: Kazimiera Andrusiewicz, pola sekretariino de negoclernejo kaj de diversaj Esperanto-organizaĵoj, premiitino de Belartaj Konkursoj, verkanta por "Pola Esperantisto, "Norda Prismo" kaj aliaj revuoj, enestanta en Esperanta antologio (n. 1932)
- 2004: Francis Crick, angla Nobelpremiita genetikisto kaj molekula biologo, kunmalkovrinto de la molekula strukturo de DNA (n. 1916)
- 2004: Tiziano Terzani, itala orientalisto, raportisto, ĵurnalisto kaj verkisto, gazetara korespondanto en Azio (n. 1938)
- 2016: Zofia Celińska, pola ekonomikistino, membrino de Pola Enlanda Armeo kolportanta "Biuletyn Informacyjny", justulino inter la popoloj (n. 1919)
- 2017: Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ, sovetia astronomino laborinta en la Krimea astrofizika observatorio (n. 1935)
- 2020: Gisèle Halimi, franca advokatino, politika kaj feminisma aktivulino (n. 1927)
- 2023: Martin Walser, germana verkisto (n. 1927)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Viktoro la 1-a, la unua papo parolanta latine (gepatra lingvo)
- Alfonsa de Senmakula koncipiĝo, unua kanonizita hinduino, membrino de Siria-malankara katolika eklezio
- Elpelo de la Akadianoj, memorigo de etna purigado el la nunaj Kanadaj Marprovincoj, 1755
- Nacia tago en Peruo, tago de la sendependiĝo (1821), dutaga
- San-Marino: Datreveno de la falo de faŝismo
- Internacia tago kontraŭ hepatito, 2004
- Ukrainio: Baptotago de Kieva Rus — tago de ukraina ŝtataneco, ekde 2022
Tagoj de semajno
La 28-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.