Albanchez de Mágina
Albanchez de Mágina | |||
---|---|---|---|
Albanchez de Mágina (Jaén, Andaluzio)
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Jaén | ||
Municipo | Albanchez de Mágina | ||
Poŝtkodo | 23538 | ||
Retpaĝaro | albanchezdemagina.es | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Ayuntamiento de Albanchez de Mágina | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 272 [1] | ||
Loĝdenso | 33,5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 37°47′N 3°28′U / 37.783°N, 3.467°U (mapo) Koordinatoj: 37°47′N 3°28′U / 37.783°N, 3.467°U (mapo) | ||
Alto | 862 m | ||
Areo | 38 km2 | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Albanchez de Mágina [+] | |||
Albanchez de Mágina estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.
Geografio
La areo de la municipo estas 38 km2 kie loĝas 1272 geloĝantoj, do loĝdenso estas 33.5 loĝ./km2. Albanchez de Mágina situas je 40 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno, disde Úbeda kaj Baeza je 35 km, kaj de Cazorla je 55 km, en la montaro Sierra Mágina. La montopinto Mágina situas en ĝia teritorio (alteco de 2.167 metroj). La plej parto de la municipa teritorio, same kiel la urba kerno, estas ene de la Natura Parko de Sierra Mágina.
La aliro al la loko fareblas per la ŝoseo A-320 je Jimena, aŭ el Torres tra la Montopasejo de Aznaitín. La ekonomio de Albanchez de Mágina estas bazata, fundamente sur la kultivo de olivarboj, sed gravas iome ankaŭ la brutobredado de ŝafoj.
Historio
En 1231 la trupoj de Fernando la 3-a de Kastilio konkeri tiun lokon, kiu apartenis al la Senjorlando de Jódar ĝis 1238, kiam ĝi estis vendita al Úbeda. En 1309, Fernando la 4-a de Kastilio donis Albanchez al la Ordeno de Santiago, kaj restis kiel domaro de Bedmar, kaj formis poste kun Bedmar la "Encomienda de Bedmar y Albanchez".
Demografio
Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 1272 geloĝantoj de la municipo Albanchez de Mágina estas 614 inoj kaj 658 viroj. En la 38-kvadratkilometra teritorio estas la vilaĝo, kie loĝas 1240 geloĝantoj, kaj aliaj 32 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 3, 1 inoj kaj 2 viroj, kaj mortis 16, 12 inoj kaj 4 viroj. Tiel la natura kresko estis -13 (-1.0%). La laborkapabla loĝantaro estis 717 homoj (56.4%).
Vidu ankaŭ
- Kastelo
- Preĝejo
- Turo de la Horloĝo
- Placo de la Konstitucio
Eksteraj ligiloj
- Albanchez de Mágina - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.
Referencoj
|