Génave
Génave | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23392 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 561 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38.4299516-2.7330299Koordinatoj: 38° 26′ N, 2° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 823 m [+] | ||
Areo | 63,57 km² (6 357 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Génave [+] | |||
Génave [ĤEnabe] estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.
La areo de la municipo estas 63,58 km2 kie loĝas 611 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 9,66 loĝ./km2.
Geografio
Génave situas sur la nordo de la komarko Sierra de Segura inter tiu kaj Sierra Morena, sur la deklivaroj de la Sierra de Alcaraz, en la nordoriento de la provinco. Estas sur 823 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°25′48″N 2°43′59″O.
Parto de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj. Limas kun la teritorioj de Orcera, Villarrodrigo, Torres de Albanchez kaj La Puerta de Segura. Génave situas je 147 km disde Ĥaeno, provinca ĉefurbo, je 89 km de Úbeda, plej proksima grava urbo, kaj je 37 km de Segura de la Sierra, tradicia ĉefurbo de la komarko.[1]
Nordokcidente: Orcera | Norde: Villarrodrigo | Nordoriente: Villarrodrigo |
Okcidente: Orcera | Oriente: Torres de Albanchez | |
Sudokcidente La Puerta de Segura | Sude: La Puerta de Segura | Sudoriente: Torres de Albanchez |
Historio
Jam de la komenco de la historio tiu estis loko de vojoj kaj tiel la romianoj konstruis ŝoseon, kies restoj konserviĝas ankoraŭ. La islamanoj konstruis fortikaĵojn, ĉefe kiam alproksimiĝis kristanoj, el kiuj restas restaĵoj, kiel la Turo Tercias kaj la Castillo de la Laguna (Kastelo de la Lageto) aŭ kastelo de Zarracotín, ambaŭ jam de la epoko de kristanoj. La preĝejo de la "Inmaculada Concepción" estis ekkonstruita en la 13a jarcento kun karakteroj de gotika arkitekturo kaj en postaj jarcentoj de la Renesanco, kaj fino de la verko en la 18a jarcento en stilo baroko.
En la 1940-aj jaroj oni atingis pinton de pli ol 2000 loĝantoj, poste okazis elmigrado ĝis falo ĝis la nunaj 600. La urbestro estas socialisto.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Retejo de la municipo Génave
- Kultura heredo de Génave en la Guía Digital del Patrimonio Cultural de Andalucía. Instituto Andaluz del Patrimonio Histórico
Notoj
- ↑ Vía Michelin. viamichelin.es, ed. «Itinerarios». Arkivita el originalo en la 25a de decembro 2012. Konsultita la 23an de februaro 2020.
|