Apalit
Apalit | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2016 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 117 160 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 906 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 57′ N, 120° 46′ O (mapo)14.949561111111120.75869166667Koordinatoj: 14° 57′ N, 120° 46′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 7 m [+] | ||
Areo | 61,47 km² (6 147 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Apalit [+] | |||
Apalit - tagaloge Lungsod ng Apalit - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Pampango.
Bazaj informoj
- loĝantaro: 107 965 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 2016
- telefonkodo: +63 (0)45
- Supermara alteco: m
- Areo: 61,47 km²
Geografio
Apalit kuŝas sur ebenaĵo laŭ rivero, la mara golfo estas proksime [1]. Meksikurbo (Filipinoj) troviĝas 13, Guagua 15, Lubao kaj la provinca sidejo San Fernando (Filipinoj) po 18, Angeles 29, Kezonurbo 44, ĉefurbo Manilo 47 kilometrojn (aere) [2].
Historio
Apalit unue estis establita kiel unu el la misiaj kapeloj supozeble en 1597. Post longa hispana dominado Apalit travivis usonan, poste japanan dominadon. Ĉirkaŭ 2010 Apalit atingis la internacian klasifikadon urbego (pli, ol cent mil).
Religio kaj eduko
En Apalit vivas kristanoj plejparte kun plimulto de katolikoj. Ankaŭ metodismaj preĝejoj funkcias.
Krom la elementa kaj mezlerneja edukado Apalit havas instituton kaj kolegion.
Trafiko
Apalit iam havis fervojan kontakton kun Manilo, sed la reloj estas malkonstruitaj. La urbego havas trairan vojon el San Fernando kaj malgravajn flankovojojn. Ene de Apalit oni uzas triciklojn, busetojn kaj aŭtobusojn.
Klimato
La klimato de Apalit estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas 792 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, inter majo-oktobro ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
-
Merkato
-
Vedejego
-
Vojo
-
Adventista preĝejo
-
Katolika preĝejo