Prosperidad
Prosperidad | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8500 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 88 321 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 175 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 8° 36′ N, 125° 55′ O (mapo)8.6057125.9153Koordinatoj: 8° 36′ N, 125° 55′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 277 m [+] | ||
Areo | 505,15 km² (50 515 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Prosperidad - tagaloge Bayan ng Prosperidad - estas kvinaklasa urbo (municipo) en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Caraga, kie ĝi estas administra centro de la provinco Suda Agusano. Prosperidad konsistas el 32 distriktoj.

Geografio
Prosperidad situas en la nordorienta parto de la insulo Mindanao laŭ rivero sen marbordo [1]. Bayugan troviĝas 22, regiona ĉefurbo Butuano 57, Malaybalay 100, Cagayan de Oro 144, Dabao 176, General Santos 289, Cebuurbo 290, ĉefurbo Manilo 855, Kezonurbo 857, Laoag 1214 kilometrojn (aere) [2].
Historio
En tiu areo indiĝenoj havis loĝlokon Culilay. Alvenis hispanoj, kiuj kristanigis la loĝantojn. La loknomo laŭ la hispanoj estis San-Juan. La usonanoj kreis la nunan nomon dum dominado de Usono. La japanoj regis inter 1942-1945.


Trafiko
Prosperidad estas alirebla laŭ ĉefvojo el Bayugan aŭ Dabao.
Klimato
Prosperidad situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas averaĝe po 1184 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen iomete pli ofte inter novembro-februaro. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Eduko
En Prosperidad satelita kampuso funkcias ekde 1968.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
-
Municipa obelisko
-
Hospitalo