Basco (Filipinoj)
Basco | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3900 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 9 517 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 192 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 27′ N, 121° 58′ O (mapo)20.45121.96666666667Koordinatoj: 20° 27′ N, 121° 58′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 23,4 m [+] | ||
Areo | 49,46 km² (4 946 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Basco, Batanes [+] | |||
Basco [basko] - tagaloge Bayan ng Basco - estas urbeto (en rango municipo) kaj diocezo en Filipinoj, en pli malgranda insulo en regiono Kagajana Valo, kie estas ĉefurbo de la provinco Batanoj. La urbeto havas 6 distriktojn.
Geografio
Basco kuŝas en norda parto de la lando sur malgranda insulo jam en proksimeco de Tajvano [1]. Regiona ĉefurbo Tuguegarao troviĝas 316, Tajnano (en Tajvano) 338, Kezonurbo 648, ĉefurbo Manilo 661, Cebuurbo 1146, Dabao 1540, General Santos 1631 kilometrojn (aere) [2].
Historio
Basco estis nomumita pri en:José Basco y Vargas, kiu konkeris la insulojn kaj helpis kun reformoj la agrikulturon kaj komercon. Li estis ĉefo (guberniestro) de la insuloj ekde 1778. La loĝantoj korpe kaj kulture pli proksimas al la indiĝenaj popoloj de Tajvano ol al la filipinaj popoloj.
Ekonomio
La loĝantoj okupiĝas pri agrikulturo kaj fiŝkaptado. Estas kampanjo por listigi kelkajn erojn al Monda Heredaĵo de UNESCO.
Trafiko
Basco voje estas alirebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. Flughaveno funkcias loke kun flugoj al Manilo kaj Baguio.
Eduko
En Basco nur baz- kaj mezlernejoj funkcias.
Religio
En Basco vivas plej ofte katolikoj, ankaŭ katedralo funkcias loke.
Klimato
La klimato de Basco estas klasifikita kiel tropika klimato kun musono. Jare pluvas averaĝe po 2346 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen iomete pli malofte en marto kaj aprilo. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C kaj varias inter 22-28 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans