Apeksa konsonanto
Lokoj de artikulacio | |
Labialo | |
Bilabialo | |
Labial-velaro | |
Labial-alveolaro | |
Labial-dentalo | |
Koronalo | |
Lango-labialo | |
Interdentalo | |
Dentalo | |
Alveolaro | |
Apeksa konsonanto | |
Laminalo | |
Postalveolaro | |
Alveolo-palatalo | |
Retroflekso | |
Dorsalo | |
Palatalo | |
Labial-palatalo | |
Velsono | |
Uvularo | |
Uvular-epiglotalo | |
Radikalo | |
Faringalo | |
Epigloto-faringalo | |
Epiglotalo | |
Glotalo | |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj. | |
[Helpon!] | |
Apeksa konsonanto, aŭ pli klare langopinta konsonanto, aŭ fakĵargone apikalo estas parolsono farita per ŝtopado (obstrukco) de la aerpasejo per la pinto (apekso) de la lango. Tio kontrastas kun la laminalaj konsonantoj, produktataj per ŝtopado per la klingo de la lango (kio estas tuj super kaj malantaŭ la apekso).
En diversaj lingvoj
Ĉi tio ne estas tre ofta distingo, kaj ĝi tipe koncernas nur frotsonojn kaj afrikatojn. Do
- multaj specoj de la angla (eng)[1] havas aŭ apeksajn aŭ laminalajn parojn de [t]/[d]. Tamen,
- iuj specoj de la araba (ara), inkluzive de la Hadrama araba, realigas la parolsonon [t] kiel laminalon, sed [d] kiel apikalon.
- La eŭska (eus) uzas tiun distingon por alveolaraj frotsonoj, simila al la serbokroata (hbs).
- La normĉina (mandarina ĉina) (cmn) uzas ĝin por postalveolaraj frotsonoj (la "alveolo-palata" kaj "retrofleksa" serioj).
- La st'at'imcetsa (lil) uzas ĝin kiel dua trajto por kontrastigi veligitajn kaj ne-veligitajn afrikatojn.
Piednotoj
- ↑ ISO 639-3