Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Cinamila alkoholo estas organika kombinaĵo, senkolora aŭ blanka solido trovata sub la estera formo en la Liquidambar styraciflua, perua balzamo kaj foliaro de la cinamo. Kiam nepura ĝi trovatas kiel flava oleo kaj estas sintezebla per hidrolizo de la rezina stirakso.
Cinamata alkoholo posedas distingan odoron priskribitan kiel dolĉecan, balzaman, hiacintan, pikantan, verdecan kaj uzatas en parfumfabrikado kiel odorigagento. Cinamila alkoholo okazas nature nur en etaj kvantoj, do, ĝia industria konsumo ordinare pleniĝatas per kemiaj sintezoj komencante ekde la cinamaldehido. Rozarino kaj rosavino estas glukozidoj de la cinamila alkoholo izolitaj el la Rhodiola rosea.