Donecka provinco

Donecka provinco
(Донецька область)
provinco
Roka elirejo el supra kretaceo
Donecka provinco en Ukrainio (klakmapo)Aŭtonoma Respubliko KrimeoTranskarpata provincoLviva provincoIvano-Frankivska provincoĈernivca provincoTernopila provincoVolina provincoĤmelnicka provincoRivna provincoĴitomira provincoVinica provincoOdesa provincoOdesa provincoMikolajeva provincoĤersona provincoKirovohrada provincoĈerkasa provincoKieva provincoZaporiĵa provincoDnipropetrovska provincoPoltava provincoĈernihiva provincoSumia provincoĤarkiva provincoDonecka provincoLuhanska provinco
Donecka provinco en Ukrainio (klakmapo)
Oficiala nomo: Донецька область
Lando Ukrainio Ukrainio
Historiaj regionoj Ora Hordo (1236-1502), Donbas
Montaro Donecka krjaĵ
Najbaras kun
Konata loko Sanktmonta monaĥejo
Rivero Donec
Ĉefurbo Donecko
Areo 26 517 km² (2 651 700 ha)
Loĝantaro 4 200 461 (2018)
Denseco 158 loĝ./km²
Fondita 3-a de junio 1938
Guberniestro Pavlo Oleksandrovych Kyrylenko

(ekde 5-a de julio 2019)

Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo
Telefona prefikso +380-62
Kodo ISO 3166-2 UA-14
AKU АН
Administra divido -
Rajonoj (Distriktoj) 18
Donecka provinco
Donecka provinco
Donecka provinco
Vikimedia Komunejo: Donetsk Oblast
Retpaĝo: www.donoda.gov.ua

Donecka provinco (ukraine Донецька область, Donecka oblast) estas unu el la 24 administraj unuoj de Ukrainio, kiuj nomiĝas область. Fine de 2018 en la provinco vivis 4 200 461 loĝantoj sur areo de 26 517 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 158 loĝantoj/km².

Ĝiaj plej grandaj urboj estas krom la administra centro Donecko (Донецьк), la urboj Baĥmuto (Бахмут), Druĵkivka (Дружківка), Horlivka (Горлівка), Jasinuvata (Ясинувата), Jenakijevo (Єнакієве), Kostjantinivka (Костянтинівка), Kramatorsko (Краматорськ), Pokrovsk (Покровськ), Makijivka (Макіївка), Mariupolo (Маріуполь) kaj Slovjansko (Слов'янськ).

La provinco limas okcidente kun Zaporiĵa provinco kaj Dnipropetrovska provinco, nord-okcidente kun Ĥarkiva provinco, oriente kun Luhanska provinco kaj sud-oriente kun Rostova provinco.

En la provinco aktivas uzurpa Popola Respubliko de Donecko. La 11-an de majo 2014 okazis referendumo pri sendependeco en la regionoj de orienta Ukrainio, nome Donecko kaj Luganska provinco. La rezulto estis absolute majoritata por sendependeco, kvankam postaj deklaroj de novaj estroj kliniĝis al peto por aliĝo al Rusio.

Demografio

Nacieca konsisto de la provinco en 2001:

Kronologio de la kunteksto

Vidu ankaŭ