Edward Victor Appleton
Siro Edward Victor APPLETON (6-an de septembro 1892, Bradford, Yorkshire, Anglio – 21-an de aprilo 1965, Edinburgo) ricevis en 1947 Nobel-premio pri fiziko[1] pro malkovro de la t.n. Appleton-tavolo de la jonosfero. Tiu tavolo grandparte repuŝas la radioondojn, tiel ĝi estas uzebla en la telekomunikado. La aliaj tavoloj de la jonosfero nur parte repuŝas la ondojn – depende de la temperaturo kaj tagperiodo.
Appleton studis en Kembriĝo, en la St. John's College, laboris ekde 1920 en la Laboratorio Cavendish, ekde 1924 en la Londona Universitato, en la King's College, en la katedralo de Wheatstone iĝis instruisto pri fiziko. Li atingis internacian reputacion per esploroj pri disvastiĝo de la elektromagnetaj ondoj kaj pri specifeco de la jonosfero. Li prezentis, ke tiuj mallongaj ondoj, kiuj penetras la suban tavolon de la jonosfero, respeguliĝas de la supra tavolo (oni nomumas tion Appleton-tavolo aŭ F2-tavolo). Tiu malkovro ebligis la longdistancan radiokomunikadon kaj helpis evoluigon de la radaro.
Appleton en 1936 revenis al Kembriĝo kiel profesoro pri la naturfilozofio. Li iĝis en 1939 sekretario de la registara organizo koordinante sciencajn kaj industriajn esplorojn. Li laboris dum la Dua Mondmilito pri radaro kaj atombombo. Li iĝis en 1941 kavaliero, en 1949 estima rektoro de la Universitato de Edinburgo.
Referencoj
|