Leo Esaki
Leo ESAKI (Osako, Japanio, 12-an de marto 1925 -) estas japana fizikisto, kiu ricevis, kune kun Ivar Giaever kaj Brian David Josephson, la Nobel-premion pri Fiziko en 1973 por la malkovro de la elektrona tunela efiko. Li ankaŭ estas konata pro la invento de la diodo Esaki, kiu utiligis ĉi tiun fenomenon.[1]
Li naskiĝis en Osako, kaj studis fizikon ĉe la Universitato de Tokio. Akirinte sian diplomon en 1947, li faris esploradon pri elektronaj tuneloj en solidoj ĉirkaŭ 1958. En 1959 li doktoriĝis pri fiziko.
Referencoj
|