El Pobo de Dueñas
El Pobo de Dueñas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19326 | ||
Retpaĝaro | [1] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Alberto Checa Araúz (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 100 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2,28 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 47′ N, 1° 39′ U (mapo)40.7762278-1.6500158Koordinatoj: 40° 47′ N, 1° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 260 m [+] | ||
Areo | 55,28 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Pobo de Dueñas [+] | |||
El Pobo de Dueñas estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas pobano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 126 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,28 loĝ/km².
Situo
El Pobo de Dueñas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la plej orienta pinto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1260 m super marnivelo; je 162 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 55,28 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°46′34″N 1°39′00″Ok.
Historio
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2,289 loĝantoj en 1950 al 126, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Pobo de Dueñas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe El Pobo de Dueñas kie oni falis al la nunaj 126.
En novembro 2008 oni inaŭguris inter la municipo de El Pobo kaj tiu de Hombrados la Ventoparkon de Caldereros, kun 16 ventogeneratoroj kiuj produktas 37,8 MW de elektro.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. En la vilaĝo estas etnografia muzeo kie troviĝas diversaj utilaĵoj uzitaj de la lokanoj antaŭ jardekoj.