Saúca

Saúca
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19262
Demografio
Loĝantaro 48  (2024) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 2° 32′ U (mapo)41.0325-2.5280555555556Koordinatoj: 41° 2′ N, 2° 32′ U (mapo) [+]
Alto 1 099 m [+]
Areo 49 km² (4 900 ha) [+]
Saúca (Kastilio-Manĉo)
Saúca (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Saúca
Saúca (Hispanio)
Saúca (Hispanio)
DEC
Situo de Saúca

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saúca [+]
vdr

Saúca [SAŬka] (Saliko aŭ Salikejo) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 48 loĝantoj sur areo de 49 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 loĝantoj/km². Krom la samnoma vilaĝo apartenas al la municipo ankaŭ la submunicipo Jodra del Pinar. La loĝantoj nomiĝas sauqueños [saŭKEnjos] respektive sauqueñas [saŭKEnjas].

Situo

Saúca situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la norda parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1100 m super marnivelo; je 72 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°01′57″N 2°31′41″Ok. Najbaras la municipoj Alcolea del Pinar, Torremocha del Campo, Sigvenco kaj Estriégana. Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:

Nordokcidente: Sigüenza Norde: Sigüenza Nordoriente: Estriégana
Okcidente: Sigüenza Oriente: Alcolea del Pinar
Sudokcidente: Torremocha del Campo Sude: Alcolea del Pinar Sudoriente: Alcolea del Pinar

Historio

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis ĉiam ĉirkaŭ la 500 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 664 loĝantoj en 1910 al 59, tio estis oni perdis pli ol 600 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Saúca, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Saúca kie oni falis al la nunaj 59.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo: ĉefa vidindaĵo estas romanika preĝejo, konstruita en la unua duono de la 13a jarcento. Ununava, kun podo kaj portika galerio, kapiteloj kaj baptujo.

Vidu ankaŭ