Fuentelsaz
Fuentelsaz | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio type locality (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19287 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 83 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 4′ N, 1° 50′ U (mapo)41.074722222222-1.8294444444444Koordinatoj: 41° 4′ N, 1° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 120 m [+] | ||
Areo | 40 km² (4 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fuentelsaz [+] | |||
Fuentelsaz (signifo eble "fonto de la saliko") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 83 loĝantoj sur areo de 40 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,1 loĝantoj/km².
Situo
Fuentelsaz situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1120 m super marnivelo; je 149 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 205 km el Madrido, kaj je 135 km el Zaragozo. La geografiaj koordinatoj estas 41°04′29″N 1°49′46″Ok. Najbaras la municipoj Tartanedo, Milmarcos, Campillo de Aragón, Cimballa kaj Tortuera.
Nordokcidente: Milmarcos | Norde: Campillo de Aragón | Nordoriente: Cimballa |
Okcidente: Milmarcos | Oriente: Cimballa | |
Sudokcidente: Tartanedo | Sude: Tartanedo | Sudoriente: Tortuera |
Historio
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis ĉirkaŭ 500 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Fakte ankoraŭ kreskis sed post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 586 loĝantoj en 1940 al 104, tio estis oni perdis preskaŭ 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Fuentelsaz, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Fuentelsaz kie oni falis al la nunaj 83 loĝantoj en 2024.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Rura turismo: en la teritorio de Fuentelsaz oni instalis oran najlon indikante la limon inter Aaleniense, plej antikva periodo de Meza Ĵurasio, do estas loko de geologia intereso. Aliaj vidindaĵoj estas la kastelo. la Ermitejo de la Virgulino, la Ermitejo de Sankta Roĥo, la Fontano de la Placo, la preĝejo konstruita en 1608, la urbodomo kaj senjoraj domegoj.