Grigorij Rasputin

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Valentin Rasputin.
Grigorij Rasputin
rusa monaĥo
rusa monaĥo
Persona informo
Naskiĝo 10-a de januaro 1869
en Pokrovskoje, Tjumena distrikto, Tobolska gubernio, la Rusia imperio
Morto 30-a de decembro 1916
en Petrogrado, la Rusia imperio
Mortokialo drono • pafvundo
Lingvoj rusaangla
Ŝtataneco Axilas
Familio
Edz(in)o Praskovia Fyodorovna Dubrovina
Infano Maria Rasputin
Okupo
Okupo mistikulo • okultisto • politikistokamparanomonaĥo
vdr

Grigorij Jefimoviĉ RASPUTIN (ruse Григорий Ефимович Распутин, Grigorij Jefimoviĉ Rasputin; [ɡrʲɪˈɡorʲɪj jɪˈfʲiməvʲɪtɕ rɐˈsputʲɪn]; la 10-an de januaro 1869, Pokrovskoje, Tjumena distrikto, Tobolska gubernio, la Rusia imperio — la 30-an de decembro 1916, Petrogrado, la Rusia imperio) estis la rusa monaĥo kaj mistikulo, havinta signifan influon je la familio de la rusa caro Nikolao la 2-a.

Rasputin akiris famon de kuracanto kaj misterokreanto kaj en la jaro 1907 Rasputin estas invitita al la cara kortego.

Ĉi tie Rasputin akiris simpation precipe de la carino, Aleksandra Fjodorovna, kiu estis konvinkita, ke dank’ al hipnotaj kapabloj pliboniĝas stato de ŝia grave malsana (hemofilia) filo, carido Aleksej Nikolajeviĉ (19041918).

Kariero kaj impliko politika

Ekde la jaro 1911 poste Grigorij Jefimoviĉ Rasputin dank’ al sia influo je la carino intervenas ankaŭ en ŝtatajn aferoj de la cara Rusio – lia influo en la rusian politikon estas poste tre evidenta post la jaro 1915, kiam caro Nikolao transprenas persone komandadon super la rusia armeo kaj li forveturas en batalfronton – Rusion poste regas la carino kaj ŝia konsilanto – Rasputin.

Pro sia skandala privata vivo (en Sankt-Peterburgo Rasputin baldaŭ revenas al sovaĝaj ekstravagancoj de sia junaĝo) Rasputin post nelonge tre diskreditas la caran familion ne nur en la okuloj de peterburga publiko, sed ankaŭ antaŭ la tuta rusa nacio – ne estas mirinde, ke baldaŭ inter la rusa aristokrata opozicio, timanta pro absoluta perdo de la cara prestiĝo en Rusio kaj pro bolŝevisma revolucio, aperas ideoj por lia forigo.

Atenco

La 29-an de junio 1914 Grigorij Rasputin estis vundita de Ĥionia Guseva (ruse Хиония Гусева), kiu atakis lin per tranĉilo. La 33-jara virino konatiĝis kun li en 1910, kiam Rasputin vizitis la urbon Caricin kie li pasigis unu semajnon. Li frekventis tie domon de Natalia Tolmaĉova, kie Guseva servis kiel preĝulino (ruse келейница), voĉlegante preĝlibrojn. Li promesis reveni, sed tio ne okazis. Pastromonaĥo Iliodoro, kiu subtenis kaj promociis Rasputinon en Caricin, diris al Guseva, ke li faris tion plenumante ordonon de episkopo Hermogen (Dolganjov) kaj ke nur danke al tio Rasputin gloriĝis kaj famiĝis kiel monaĥo dum efektive li estas perversulo kaj malĉastulo. Tiuj ĉi vortoj kaj sekvinta publika kverelo de ambaŭ flankoj en gazetaro konvinkis ŝin, ke Rasputin estas falsa profeto, kiun necesas mortigi same kiel profeto Elija mortigis per tranĉilo 400 falsajn profetojn. Ŝi havis 39 rublojn, perlaboritajn per kudrado, do aĉetis en bazaro kontraŭ tri rubloj ponardon kaj veturis al vilaĝo Pokrovskoje, kiun ŝi atingis nokte al la 22-a de junio 1914. Ĝis la 29-a de junio ŝi loĝis ĉe diversaj vilaĝanoj, atendante revenon de Rasputin. Al siaj gastigantoj ŝi diris ke deziras renkontiĝi kun sagaca maljunulo pri kiu ŝi aŭdis tiom multe[1].

La 28-an de julio ĉirkaŭ la 8-a vespere venis Grigorij Rasputin, reveninta je vaporŝipo "Sokolovskij" el Sankt-Peterburgo por pasigi someron en sia ĵus konstruita granda domo. Sekvan tagon Guseva prenis la ponardon kaj iris al la domo de Rasputin por atendi lin. Je la 3-a horo li eliris por voki senditon kaj taskigi lin sendi telegramon, do Guseva profitis la momenton por saluti lin klininte sin. Li diris "Ne necesas klini sin" (ruse Не надо кланяться) kaj intencis doni al ŝi almozon, sed ŝi eligis la ponardon kaj batis lin kontraŭ la ventro. Rasputin ekkriis "ho, pro kio al mi" (ruse ох, почто мне) kaj kuris for, persekutata de Guseva. Kurinte 108 paŝojn li kaptis de surtere bastonon kaj batis ŝin ĉe la kapo. Venis vilaĝanoj, kiuj kaptis ŝin kaj metis en arestejon, ĉe tio ŝi hazarde vundis sian maldekstran manon[2].

El Tjumeno en speciale sendita vaporŝipo venis kirurgo Vladimirov kaj kuracisto Visockij. Vladimirov operaciis Rasputinon en lia domo kaj konstatis la vundon 1 x 2 cm grandan, kiu penetris la abdomenon inter pubo kaj umbiliko kaj trafis mesoenteron, sed ne la intestojn; li diris ke temas pri la grava, vivdanĝera vundo. Per la sama vaporŝipo Rasputin estis transportita al Tjumeno kaj enhospitaligita. Dum pridemandado li diris ke ne konas persone Gusevan kaj supozas ke ŝin sendis lia malamiko Iliodor. Li kuŝis en aparta ĉambro, kie lin prizorgis du flegistinoj de la Ruĝa Kruco[3]. En la hospitalo li pasigis unu monaton kaj estis vizitata de pluraj altranguloj, inkluzive de tobolska guberniestro Andrej Stankeviĉ, episkopo Varnava kaj aliaj[4].

Ĥionia Guseva estis juĝita en Tobolsko kaj sendita por psikiatria ekzamenado al Tomsko, kie oni konstatis ŝin freneza. Laŭ ordono de ministro pri justico Aleksandr Kerenskij la 5-an de decembro 1916 Guseva estis liberigita el la Tomska prizono kaj transdonita al sia fratino Pelagija Zavertina por plua kuracado[5].

Murdo

Tiuj ĉi ideoj poste fariĝos fakto fine de la jaro 1916 – nokte el la 29-a je la 30-a de decembro de la sama jaro proponos unue princo Felikso Jusupov, edzo de bofilino de la caro, al „la freneza monaĥo“ Rasputin en sia palaco venenigitan vinon kaj zakuskojn – sed la veneno ne efikas kaj Jusupov do ekpafos je Rasputin: Rasputin malgraŭe trafita fuĝos en la kortegon de la palaco, kie poste Jusupov kun siaj kunuloj pafas lin – sed Rasputin denove supervivos.

Li supervivos eĉ poste, kiam la komplotuloj klopodas finbati lin per kolboj de siaj armiloj – li mortas nur tiam, kiam ili kunligos lin kaj duonmorta ĵetos lin sub glacion de frostiĝinta rivero Nevo.

Sed la ekzameno de la korpo indikis akvon en la pulmoj. Tiu signifas ke Grigorij mortis nek pro la pafoj, nek pro la malvarmo, sed pro dronado en la Nevo.

Carino Aleksandra poste lasas elakvigi la mortan korpon de la monaĥo kaj ŝi sepultigas ĝin en parko de Carskoje Selo – poste, en la jaro 1917, la korpo de Rasputin estis elterigita kaj bruligita.

Interesaĵoj

Esoterismo. Sur la monto Athos Rasputin ricevis mision protekti la caran familion, kies konfesprenanto kaj sanigisto iĝis poste. Al la familio diris: "La haro ne falos de viaj kapoj ĝis la tempo kiam estos kun vi miaj portretoj kaj parto de mia vesto. Memoru!". Transdonis al ili sian disŝiritan al 7 pecoj silkan nigran bluzon de mistikulo. Duone de 1916, post atenco al lia vivo, fare de duonfreneza virino, sendita de monaĥo Heliodor, kiu kelkfoje vundis lian ventron, fotisto de la familio faris 7 grandajn portretajn fotojn.

Pli frue Rasputin - intence malfamigata - antaŭdiris al la caro, ke post lia morto atendos lin nigraj tagoj. Kiam komisaro Jurovskij forprenis de la familio la aĵojn ili estis murditaj.

Literaturo

  • Boris Almasoff: Rasputin und Russland. Almathea-Verlag. Zürich, Wien, Leipzig 1924.
  • Otto Antrick: Rasputin und die politischen Hintergründe seiner Ermordung. Dissertation Technische Hochschule Braunschweig, 1938
  • Theophile von Bodisco: Rasputin. Eine physiognomische Studie, In: Zeitschrift für Menschenkunde, Schriftpsychologie und Schriftvergleichung, Wien 7. 1931/32, 6, S. 183-187
  • Elisabeth Heresch: Rasputin. Das Geheimnis seiner Macht, München 1985, ISBN 3-7844-2506-2
  • Felix Jussupow: Rasputins Ende. Erinnerungen. Insel, Frankfurt 1990, ISBN 3-458-32982-X
  • Klaus Mailahn: Der russische Ödipus. Die erotische Marienverehrung des Grigori Jefimowitsch Rasputin, München 2008, ISBN 978-3-638-92366-8, 116 S.
  • Max Pulver: Rasputin (Über die Handschrift von Grigori Rasputin), In: Trieb und Verbrechen in der Handschrift. Ausdrucksbilder asozialer Persönlichkeiten, Zürich 1934, S. 202-213
  • Aron Simanowitch (1928) Rasputin, der allmächtige Bauer. Hensel und Co. Verlag. Berlin.
  • Edward Stanislawowitsch Radsinski: Die Geheimakte Rasputin. Neues über den Dämon am Zarenhof, München 2000, ISBN 3-8135-0173-6
  • René Fülöp-Miller, Rasputin. Demon i kobiety (Rasputin. Demono kaj virinoj), Zona Zero, Varsovio 2019, p. 512, ISBN 978-83-66177-74-1

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 269. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  2. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 271. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  3. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 271. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  4. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 272. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  5. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 272. ISBN = 978-5-91409-417-8.