Herk-de-Stad (nederlande, proksimuma prononco [HERK-d'-stad]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1386. Komence de januaro 2016 ĝi havis 12 608 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Haselto.
Ekde 1977 la municipoj Berbroek, Donk kaj Schulen apartenas al Herk-de-Stad, la ĉefa municipo.