Lanaken (nederlande, proksimuma prononco [LANa:k'n]) estas municipo en Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 25 793 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Tungro.
Ekde 1977 la municipoj Kesselt, Gellik, Smeermaas, Neerharen, Veldwezelt, Lanaken kaj Rekem apartenas al la pligrandigita municipo Lanaken.