Meeuwen-Gruitrode (nederlande, proksimuma prononco [ME:Ŭ'n-GRUJTro:d']) estas municipo en Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 13 082 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Maaseik.
Ekde 1977 la municipoj Ellikom, Gruitrode, Meeuwen, Neerglabbeek kaj Wijshagen apartenas al Meeuwen-Gruitrode, la ĉefa municipo.