La honkonga dolaro - ĉine 港元 - estas la valuto de Honkongo kaj (neoficiale paralele al la makaa patako ankaŭ de) Makao, la du nunaj "specialaj administraj regionoj" de Ĉinio. Ĝis la jaro 1997 temis pri la valuto en la brita kolonio Honkongo. De 1983 la kurzo inter la usona dolaro kaj la honkonga dolaro estas fiksita.