La irana rialo estas la nacia valuto de Irano. Unu rialo estas dividita je cent dinaroj (neoficiale ankaŭ je dek tomanoj), kvankam pro inflacia malvaloriĝo de la valuto la subunuoj nuntempe ne plu havas praktikan signifon. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas IRR. Valuta simbolo estas ﷼.