UAE-dirhamo
dirhamo | |
---|---|
valuto • Dirham | |
Ŝtato: | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj |
Subdivido: | 100 filsoj |
Kodo laŭ ISO 4217: | AED |
Mallongigo: | Dh |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro = 3,6725 AED (fikse)
(la 20-an de oktobro 2010) |
La UAE-dirhamo estas la nacia valuto de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Unu dirhamo estas dividita je cent filsoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas AED.
La vorto dirhamo
Etimologie la valuta nomo "dirhamo" origine devenas de la greka valuto draĥmo. Cetere ankaŭ la ŝtato Maroko uzas tiun valutan nomon.
Eksteraj ligiloj
- retejo de la nacia banko de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Arkivigite je 2010-11-01 per la retarkivo Wayback Machine
|