Junio de 2015
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en junio 2015:
Mortis en Montrealo la eksĉefministro de Kebekio Jacques Parizeau.
Bombardado fare de Sauda Arabio en Sanao, ĉefurbo de Jemeno, kaŭzas mortojn kaj detruon de konstruaĵoj deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko.
Inundoj en Kartvelio kaŭzas mortojn, grandajn damaĝojn kaj panikon en Tibliso pro fuĝo de sovaĝaj bestoj el bestoĝardeno.
Oni atribuas al Wikipedia la premion Princo de Asturio de la ŝtato Hispanio.
Mortis la itala aktorino Laura Antonelli, ege fama en la 1970aj jaroj.
Mortis en akcidento de aviadilo la filma komponisto James Horner.
Okazis atenco en la parlamento de Afganio. Almenaŭ 19 homoj estis vunditaj.
Du preskaŭ samtempaj atencoj fare de ĝihadistoj okazigas 37 mortojn en du hoteloj de Susa, Tunizio, kaj 25 mortojn en ŝijaisma moskeo en Kuvajto.
Aliaj eventoj
Servo Yandex Radio aperis ĉe Yandex en Rusio.
|