Novembro de 2010

novembro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en novembro de 2010.

1-a de novembro

2-a de novembro

  • En Usono okazis la Unueca balottago, dum kiu estis elektitaj 435 deputitoj de la Usona Domo de Reprezentantoj, 10 senatanoj kaj 37 guberniestroj.[3]
  • En Nacian Asembleon de Tanzanio estis elektita la unua albino-deputito Salum Khalfani Bar'wani. Li havis 51 jarojn, balotiĝis en la distrikto Lindi Urban kaj estis subtenata de unu el la ĉefaj opoziciaj partioj — la Civila unuiĝinta fronto (angle Civic United Front).[4]
  • Malgrandaj bomboj estis trovitaj en Ateno (Grekio) antaŭ la parlamenta sidejo kaj la ambasadorejoj de Bulgario, Svisio kaj Rusio. Eksplodoj okazis antaŭ la du lastaj. Ne okazis damaĝoj.[5]
  • Japanio anoncis revokon de sia ambasadoro el Rusio proteste al la vizito de la rusa prezidanto Dmitrij Medvedev al la Kuriloj.[6]
  • Rusio deklaris pri komenciĝo de la senpaga liverado de pafista armilaro por la afgana polico. La unua ŝarĝo jam estis liverita al Kabulo per aviadilo Il-76.[7]
  • En Bagdado (Irano) eksplodiĝis 11 aŭtoj, parkumitaj en ŝijaistaj distriktoj. Laŭ oficialaj informoj pereis 35 kaj estis vunditaj 320 homoj. Laŭ informo de la novaĵagentejo Associated Press pereis 62 kaj vundiĝis 180 homoj.[8]

3-a de novembro

  • En kamparejo apud la urbo Akapulko (Guerrero, Meksiko) estis trovita la amastombejo, enhavanta almenaŭ 18 korpojn. Verŝajne temas pri viktimoj de drogistoj.[9]
  • Irano kaj Kartvelio subskribis en Tbiliso la interkonsenton pri la establo de la senviza reĝimo inter la du landoj ekde 2011.[10]
  • Matene en Moskvo forpasis Viktor Ĉernomirdin, fama rusia politikisto, la eksa ĉefministro de Rusio. Li havis 72 jarojn.[11]
  • En Latvio estis formita la nova registaro, konsistanta el reprezentantoj de la du politikaj unuiĝoj: "Unueco" (latve Vienotība), estrata de la ĉefministro Valdis Dombrovskis, kaj "Unuiĝo de verduloj kaj agrikulturistoj" (Zaļo un Zemnieku savienība).[12]
  • Apud militbazo en la urbo Saitama (Japanio) okazis du eksplodoj. Neniu damaĝiĝis.[13]
  • AFP sciigas, ke DNA-ekspertizo konfirmis la identecon de la restaĵoj de la rumania diktatoro Nicolae Ceaușescu.[14]
  • Apud la orienta marbordo de Indonezio, je 106 km sud-oriente de la urbo Kaimana, okazis la tertremo forta je 6,1 gradoj laŭ la skalo de Richter. Samtempe okazis la nova erupcio de la vulkano Merapi, daŭrinta dum du horoj kaj kaŭzinta la panikan fuĝon de de lokuloj el tendaro, situanta je 10 km de la vulkano.[15]
  • En Grekio por 48 horoj estis malpermesita la funkciado de la internacia poŝto, kion kaŭzis antaŭaj sendoj de bomboj per tiu ĉi servo.[16]
  • La irana prezidanto Mahmud Ahmadineĵad dum sia parolado antaŭ televidkameraoj en la urbo Bodĵnurdo kulpigis Rusion pri perfido, pro rifuzo vendi al Irano la kontraŭaviadilajn instalaĵojn C-300. Li diris, ke tio estis farita sub la premo de Satano (tio estas — Usono).[17]
  • Ĉe la limo inter Meksiko kaj Usono estis trovita 500-metrojn longa tunelo, tra kiu narkotikistoj liveradis drogojn al Usono. Ĝi kunigis la drogdeponejon en la meksika urbo Tijuana kun tiu apud la usona urbo San-Diego. En tunelo troviĝis 200 tunoj da mariĥuano.[18]

4-a de novembro

5-a de novembro

  • UN decidis, ke la domajno .cym daŭre apartenos al la Kajmana Insularo kaj ne estos transdonita al Kimrio, kiu pretendis je tio.[23]
  • En la urbo Matamoros (Meksiko) dum interpafado kontraŭ militistoj estis mortpafita Ezequiel Cardenas Guillen (kromnomo Toni-Tormenta, esperante Toni-Fulmotondro), unu el fondintoj de la fifama narkotikista Cartel del Golfo (esperante Kartelo de la golfo).[24]
  • Oni sciigas, ke en ĉirkaŭaĵoj de la urbo Iasi (Rumanio), en la arbaro Vulturi, apud la vilaĝo Popricani estis trovita amastombejo, en kiu troviĝas korpoj de judoj, mortpafitaj dum Holokaŭsto. Oni supozas, ke tion faris batalantoj de la rumana 6-a montpafista regimento.[25]
  • Oni informas, ke formacio de la nikaragva armeo invadis la teritorion de Kostariko, kion kaŭzis la eraro en la mapo de la retservilo Google Maps. Sur ĝi la insulo Calero, situanta en la mezo de la ĉelima rivero San-Huan, estis bildigita en la teritorio de Nikaragvo. La kostarika prezidantino Laura Chinchilla alvokis la loĝantaron konservu trankvilecon kaj ne reagu provokojn.[26]
  • Dum la vendreda preĝo en sunaisma moskeo en la urbo Peŝavaro (Pakistano) eksplodigis sin kamikazo. Pereis almenaŭ 50 (inkluzive almenaŭ 11 infanojn) kaj vundiĝis pli ol 100 homoj.[27]
  • Sekve de la nova erupcio de la vulkano Merapi (Indonezio) pereis almenaŭ 21 homoj kaj dekoj estis vunditaj.[28]
  • En Pakistano kraŝis la aviadilo, frajtita de la itala naftogasa koncerno Eni kaj fluganta el la urbo Karaĉio al la provinco Sindh. En ties ferdeko troviĝis almenaŭ 20 pasaĝeroj. Neniu postvivis.[29]

6-a de novembro

7-a de novembro

8-a de novembro

9-a de novembro

  • La polico de Maroko faras multajn arestojn en Ajuno (Okcidenta Saharo) post starigo de protesta kampadejo fare de miloj da saharanoj kiuj petis plibonigon de ekonomia situacio, detruo de la kampadejo fare de la maroka polico (9 al 12 mortintoj) kaj sekvaj surstrataj protestoj en Ajuno. Dume sekvas ĉe Unuiĝintaj Nacioj negocado inter la reprezentantoj de la okupanta lando Maroko kaj la sendependismaj saharanoj.

11-a de novembro

13-a de novembro

15-a de novembro

  • En la urbo Haitia Kabo (Haitio) matene okazis du manifestacioj kiuj transformiĝis en interpuŝiĝojn kontraŭ pacigantoj de la UN. Urbanoj kulpigis nepalajn pacigantojn pri disvastigo de ĥolero. Multaj estis vunditaj, sed neniu pereis. Estis forbruligita policejo.[45]
  • Laŭ hispanaj spionoj en Okcidenta Saharo la maroka polico arestis el 400 al 800 saharanoj, el kiuj multaj estas torturataj. Aliaj aktivuloj estas kaŝitaj, inklude internaciaj apogantoj aŭ ĵurnalistoj, kiuj krome ne rajtas eniri en la landon. La maroka polico montris filmetojn montrantajn saharanan perforton.
  • Post estingado de la fajrego, trafinta la 28-etaĝan nubskrapulon en la urbo Ŝanhajo (Ĉinio), fajrobrigadistoj trovis tie 42 korpojn de pereintoj.[46]
  • En Pollando ekvalidiĝis la leĝo, malpermesinta fumadon en publikaj lokoj.[47]

16-a de novembro

17-a de novembro

  • La kortumo de Nov-Jorko (Usono) deklaris la verdikton de asizaj ĵuĝantoj pri afero de la 36-jara eksa prizonulo de la Malliberejo de Guantanamo tanzaniano Aĥmed Hasan Gilani. El 286 kulpigoj li estis agnoskita kulpa nur pri 1 (komploto por neniigo de usona havaĵo).[52]
  • En la Kukinsuloj okazis la parlamenta balotado. Venkis la opozicia Partio de la Kukinsuloj, kiu gajnis 15 el 24 lokoj en la parlamento. Ĝis tio la partio havis nur 7 lokojn.[53]
  • En Madagaskaro okazis la puĉo, sekve de kiu la prezidanto Andry Rajoelina estis demisiigita kaj la povon kaptis la junto subestre de la regimentestro Charles Andrianasoavina. La renverso okazis en la tago de la referendumo pri ŝanĝiĝo de la konstitucio, rezulte de kio la eksa prezidanto povus okupadi sian postenon sen iuj datlimoj.[54]
  • Pluvegoj kaj terglitiĝoj trafis Kornvalon (Britio), kaŭzinte interrompon de trafikado. Estis inunditaj urboj Bodmin, St Austell, Par, Lŭulyan kaj St Blazey. Per helikopteroj estis evakuitaj loĝantoj de ĉirkaŭ 100 domoj.[55]
  • En Gvineo estis deklarita esceptostato pro tumultoj, ekflamiĝintaj post deklaro de la rezultoj de la prezidanta balotado.[48]
  • En Domingo estis oficiale agnoskita unua kazo de ĥolero. Malsaniĝis 32-jara konstruisto, kiu devenas el Haitio kaj la 12-an de novembro revenis el naskiĝlando.[56]
  • 33 virinoj malsupreniris malfunkciantan ŝakton en la urbo Lota (Ĉilio) kaj ŝlosis sin tie proteste kontraŭ nuligo de la programo pri laborigo de homoj, suferintaj pro la Tertremo en Ĉilio en 2010 tertremo, okazinta la 27-an de februaro. Tiele ili memorigas la faman minejan akcidenton, sukcese finintan la 13-an de oktobro.[57]

18-a de novembro

19-a de novembro

20-a de novembro

  • Oni tutmonde kunmemoras la 100-an datrevenon de la morto de la rusa verkisto Lev Tolstoj.
  • La ĝenerala sekretario de NATO Anders Fogh Rasmussen deklaris, ke NATO kaj Afganio subskribis la interkonsenton pri longdaŭra kunlaborado. Laŭ ĝi en 2014 NATO transdonos kontrolon sub la landa sekureco al afganaj fortoj.[62]

22-a de novembro

23-a de novembro

24-a de novembro

25-a de novembro

  • En Rio de Janeiro (Brazilo) estis venigitaj almenaŭ 6 tankoj. Tion kaŭzis tumultoj, ekflamiĝintaj la 21-an de novembro post komenco de la policoperacio en faveloj. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 17,5 mil policanoj, kirasaŭtoj kaj helikopteroj. De tiam jam pereis 22 suspektataj krimuloj, estis vunditaj 2 policanoj kaj 1 civilulo.[70]

27-a de novembro

28-a de novembro

  • Forpasis la usona aktoro Leslie Nielsen. Li havis 84 jarojn.[73]
  • En Moldavio okazis la antaŭtempa parlamenta balotado.[74]
  • Okazis la unua rondo de la parlamenta balotado en Egiptio. La reganta Nacional-Demokratia partio, gvidata de la prezidanto Hosni Mubarak, gajnis almenaŭ 209 lokojn el 508. La ĉefa opozicia partio Fratoj-Islamanoj ricevis eĉ ne unu lokon kaj tuj kulpigis la aŭtoritatulojn pri falsado de la rezultoj.[75]

29-a de novembro

30-a de novembro

Referencoj

  1. В Афинах почтовая посылка взорвалась в руках у курьера ruse
  2. Власти Нагорного Карабаха приняли решение переименовать город Агдам в Акну[rompita ligilo] ruse
  3. Обама взял на себя ответственность за провал демократов на выборах ruse
  4. В Танзании впервые в парламент избрался альбинос ruse
  5. Возле посольства РФ в Афинах произошел взрыв ruse
  6. Япония отзовет своего посла из России ruse
  7. Россия начала безвозмездные поставки оружия Афганистану ruse
  8. В результате серии взрывов в Багдаде погибли 62 человека ruse
  9. Suman 18 cuerpos extraídos en fosa clandestina Arkivigite je 2010-11-07 per la retarkivo Wayback Machine hispane
  10. Грузия и Иран упразднили визы ruse
  11. Объявлена дата похорон Виктора Черномырдина ruse
  12. В Латвии сменилось правительство ruse
  13. Рядом с японской военной базой произошли два взрыва ruse
  14. Эксперты подтвердили подлинность останков Чаушеску ruse
  15. В Индонезии снова произошли землетрясение и извержение вулкана ruse
  16. В Греции запретили всю международную почту ruse
  17. Ахмадинеджад обвинил Россию в предательстве ruse
  18. В тоннеле на границе США и Мексики нашли 200 тонн марихуаны ruse
  19. На Кубе потерпел крушение пассажирский самолет ruse
  20. Пассажирами разбившегося на Кубе самолета были граждане 11 стран ruse
  21. Число российских городов воинской славы достигло тридцати ruse
  22. В Германии появилась первая после Холокоста немецкая женщина-раввин ruse
  23. Wales loses virtual turf war with Caymans over '.cym' domain name angle
  24. В Мексике уничтожен лидер "Картеля Залива" ruse
  25. World War Two mass grave of Jews found in Romania Arkivigite je 2010-11-09 per la retarkivo Wayback Machine angle
  26. Ошибка на Google Maps привела к вторжению войск Никарагуа в Коста-Рику ruse
  27. Количество жертв взрыва в Пакистане достигло 50 человек ruse
  28. В результате нового извержения вулкана Мерапи погиб 21 человек ruse
  29. Все находившеся на борту упавшего в Пакистане самолета погибли ruse
  30. В Польше возвели самую большую статую Иисуса Христа ruse
  31. Пираты получили рекордный выкуп за супертанкер ruse
  32. В результате извержений вулкана в Индонезии погибли 138 человек ruse
  33. В Азербайджане прошли парламентские выборы ruse
  34. Бенедикт XVI освятил собор Саграда Фамилия ruse
  35. В Мексике бензовозом раздавило пассажирский автобус ruse
  36. В Мьянме начались первые за 20 лет парламентские выборы ruse
  37. 37,0 37,1 В Таиланд из Мьянмы за сутки проникло около 10 тысяч беженцев ruse
  38. Argentina's Massera, top junta figure, dies at 85 Arkivigite je 2010-11-13 per la retarkivo Wayback Machine angle
  39. Израиль одобрил строительство 1300 домов Восточном Иерусалиме ruse
  40. Президент Гамбии решил стать королем ruse
  41. Посол Японии вернулся в Москву ruse
  42. Five Anglican bishops join Catholic Church angle
  43. Лидер оппозиции Мьянмы освобождена из-под домашнего ареста ruse
  44. Талибы попытались взять штурмом аэропорт в Джелалабаде ruse
  45. Гаитяне заподозрили миротворцев ООН в распространении холеры ruse
  46. На пепелище шанхайской высотки нашли 42 трупа ruse
  47. В Польше запретили курение в общественных местах ruse
  48. 48,0 48,1 Guinea: state of emergency after post-poll riots angle
  49. Обама вручил первую после Вьетнама прижизненную Медаль почета ruse
  50. Виктора Бута передали властям США ruse
  51. Шестьдесят человек погибли в Дели в результате обрушения дома ruse
  52. В Нью-Йорке осужден первый узник Гуантанамо ruse
  53. Оппозиция победила на выборах в парламент Островов Кука ruse
  54. На Мадагаскаре произошел военный переворот ruse
  55. Landslide cuts off Cornwall as storms hit south west Arkivigite je 2010-11-20 per la retarkivo Wayback Machine angle
  56. Гаитянская эпидемия холеры достигла Доминиканы ruse
  57. 33 чилийки заперлись в шахте в знак протеста ruse
  58. Холеру с Гаити обнаружили в США ruse
  59. Россия проигнорирует вручение Нобелевской премии мира ruse
  60. Rescue team yet to enter West Coast mine angle
  61. 61,0 61,1 Оказавшиеся под завалами новозеландские шахтеры объявлены погибшими ruse
  62. НАТО и Афганистан договорились о передаче контроля ruse
  63. Число жертв давки на фестивале в Пномпене превысило 450 человек ruse
  64. Piraten-Prozess beginnt mit Streit um das Alter germane
  65. В Хорватии затопило курорт Дубровник ruse
  66. Jiji Tsushin. Arkivita el la originalo je 2015-09-28. Alirita 2010-11-25.
  67. Умер создатель стиля индастриал ruse
  68. Назван лауреат премии Сервантеса ruse
  69. В Португалии началась крупнейшая за 20 лет забастовка ruse
  70. В Рио-де-Жанейро ввели танки ruse
  71. В Дагестане взорван участок железнодорожного полотна ruse
  72. Умер режиссер пятого эпизода "Звездных войн" ruse
  73. Скончался актер Лесли Нильсен ruse
  74. Выборы в Молдавии признаны состоявшимися ruse
  75. Египетская партия власти лишила оппозицию мест в парламенте ruse
  76. Number of Haiti dead from cholera rises to 1,721 angle
  77. Солдатам бундесвера впервые вручили боевые медали ruse
  78. Умерла поэтесса Белла Ахмадулина ruse
  79. ЦИК Молдавии огласил окончательные итоги парламентских выборов ruse
  80. Приговоренного к казни Тарика Азиза осудили еще на десять лет ruse
  81. Japan Adds 29-Stroke Character for `Depression' to Updated List of Kanji angle
  82. В Тегеране взорвали машины с физиками-ядерщиками ruse
  83. Названо имя нового главы "Моссада" ruse
  84. Rusia are o "ostilitate" faţă de România Arkivigite je 2010-12-06 per la retarkivo Wayback Machine rumane
  85. В Киргизии сформирована правящая коалиция ruse