Majo de 2019
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en majo 2019:
- 41 homoj mortis en la incendio de pasaĝera aviadilo Sukhoi Superjet 100, kiu kraŝis ĉe flughaveno Ŝeremetjevo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Naskiĝis Archie Mountbatten-Windsor, la unua filo de Princo Harry, Duko de Sussex, kaj Meghan, Dukino de Sussex; la knabo havas la sepan lokon en la reĝa sukcedo.
- Pro la venonta 30-a datreveno de la Protestoj sur placo Tian An Men, la ĉina registaro decidis cenzuri Vikipedion en ĉiuj lingvoj, iganta la retejojn neatingeblaj.
- Nove inaŭgurita prezidento de Ukrainio Volodimir Zelenskij dissolvis la parlamenton. Dum du monatoj li planas ŝanĝi ankaŭ kelkajn registaranojn.
- La Eŭropa baloto de 2019 vidigas kreskon de verduloj, de la ELDP kaj de ekstremdekstraj partioj, malprofite al la tradiciaj partioj EPP kaj PES.
- Liviu Dragnea, prezidanto de la rumania ĉambro de deputitoj kaj de la nune reganta partio PSD, kiu estis provinta akomodiĝi la kontraŭkoruptajn leĝojn kaj malkreskigi la sendependecon de la justico, finfine estis malliberigata post proceso kaj kondamno al tri kaj duono jaroj da prizontempo pro defraŭdo de publikaj fondusoj.
- Ekde la 17-a de majo 14:12 UTC la brita elektroenergia sistemo dum 2 semajnoj ne uzis elektron el karbaj elektrejoj. Temas pri la plej longa tia periodo ekde fino de la 19-a jarcento.
|