La komi-zirjana lingvo, aŭ simple la komia lingvo (коми кыв) estas la plej granda grupo. Ĝiaj dialektoj estas parolataj en Komiio kaj apude. Ekzistas la literatura normo de Komi-Zirjana lingvo, kiu estas oficiala en Komiio. En 2010 estis ĉ. 160000 parolantoj.
La komi-permjaka lingvo (перем коми кыв / коми-пермяцкӧй кыв) estis parolata en la Permja regiono, kie en 2010 estis ĉ. 63000 parolantoj de ĝi. En la Komi-Permjaka distrikto de la Permja regiono la lingvo havas oficialan statuson.
La komi-jodza lingvo (коми-ёдз көл, nomata laŭ la rivero Jazva) estas parolata fare de malgranda izolita grupo de komioj, loĝanta en Krasnoviŝerska distrikto de la Permja regiono. Oni rigardas la komi-jodzan lingvon aŭ aparta lingvo, aŭ dialekto de la komi-permjaka. Estas ĉ. 2000 parolantoj de la komi-jodza.[1]