Post la defalo de lia patro Karlo la 3-a, la estonta Ludoviko la 4-a estis reĵetita el la trono fare de Rodolfo kaj edukita en Anglio (kie li akiris sian kromnomon), en la kortego de sia avo Eduardo. Post la morto de Rodolfo en 936, Ludoviko estis alvokita de la potenca grafo de Parizo, Hugo la Granda, por fariĝi la nova reĝo de Okcidenta Frankio. Li estis kronita la 19-an de junio936 de la ĉefepiskopo de Reims, en la abatejo Saint-Vincent de Laon, sia naskiĝurbo tre favora al la Karolidoj.
La reĝa tereno ĉefe situis en la regiono de Laon. La reĝo ne havis aŭtoritaton en iu ajn regiono sude de la Luaro : la vera reganto de Okcidenta Frankio kaj Burgonjo estis fakte Hugo la Granda.
Lotaro la 1-a • Ludoviko la 2-a, la Juna • Lotaro la 2-a
(nomdonanto de "Lotaringo") • Karlo de Provenco • Hugo • Ludoviko la 3-a, la Blinda • Berengaro • Ratoldo
Klodvigo la 1-a • Klotaro la 1-a • Kariberto la 1-a • Guntramo la 1-a • Ĉilperiko la 1-a • Sigeberto la 1-a • Klotaro la 2-a • Dagoberto la 1-a • Sigeberto la 3-a • Klodvigo la 2-a • Klotaro la 3-a • Teodoriko la 3-a • Klodvigo la 3-a • Ĉildeberto la 3-a • Dagoberto la 3-a • Ĉilperiko la 2-a • Klotaro la 4-a • Teodoriko la 4-a • Ĉilderiko la 3-a