Michalová
Michalová | |
hungare: Mihálytelek | |
municipo | |
Michalová
| |
|
|
Oficiala nomo: Michalová | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Brezno |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Montaro | Slovaka ercmontaro |
Najbaras kun | Pohronská Polhora |
Rivero | Rohozná |
Situo | Michalová |
- alteco | 590 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 45′ 47″ N 19° 46′ 40″ O / 48.76306 °N, 19.77778 °O (mapo) |
Areo | 14,325 km² (1 432,5 ha) |
Loĝantaro | 1 381 (31.12.2011) |
Denseco | 96,4 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1786 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 976 57 |
Telefona antaŭkodo | +421 48 |
Aŭtokodoj | BR |
NUTS | 508772 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Michalová | |
Retpaĝo: www.michalova.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Michalová (hungare Mihálytelek) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. Ĝis 1886 la oficiala hungara loknomo estis Mihalova, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis pli hungarecan formon.
Situo
Michalová situas en valo de rojo sub montoj 1149 kaj 1228 m altaj, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Tisovec-Brezno. La lasta urbo troviĝas 12 km.
Historio
Ministoj kaj arbohakistoj fondis la komunumon en 1788. En 1910 loĝis en Mihálytelek 665 homoj, (615 slovakoj, 40 hungaroj, 3 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Brezno, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Michalová 1371 homoj (1360 slovakoj, 4 hungaroj, po 3 ĉeĥoj kaj poloj, unusola serbo).