Nemecká
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo. Pri samnomata rojo temas artikolo Nemecká (rojo).
Nemecká | |
hungare Garamnémetfalva, germane Deutschendorf an der Granestas | |
municipo | |
Municipo Nemecká
| |
Oficiala nomo: Nemecká | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Brezno |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Horehronie |
Montaro | Malaltaj Tatroj |
Parto(j) | Dubová |
Rivero | Hron |
Situo | Nemecká |
- alteco | 425 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 48′ 50″ N 19° 25′ 06″ O / 48.81389 °N, 19.41833 °O (mapo) |
Areo | 24,630522 km² (2 463,05 ha) |
Loĝantaro | 1 845 (31.12.2010) |
Denseco | 74,91 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1281 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 976 97 |
Telefona antaŭkodo | +421 48 |
Aŭtokodoj | BR |
NUTS | 508829 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Nemecká | |
Retpaĝo: www.nemecka.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Nemecká (hungare Garamnémetfalva, germane Deutschendorf an der Granestas) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. La historia hungara loknomo estis Nemec(z)ka. En la loknomoj nemec, német kaj deutsch signifas: germana. 2 vilaĝetoj apartenas al la municipo.
Situo
Nemecká situas en valo laŭ maldekstra bordo de Hron, laŭ traira flankovojo (trairanta la ponton tie estas ĉefvojo), laŭ fervojo Banská Bystrica-Brezno. La lasta urbo troviĝas 20, Banská Bystrica 23 km.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1281 en formo "Nempti". La fondintoj estis germanaj ministoj, kie ĉie serĉis ercojn. En 1828 loĝis tie 496 homoj en 62 domoj. En 1910 loĝis en Garamnémetfalva 607 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Brezno, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. Post la 1-a mondmilito brikofarejo kaj kalkoforno ekfunkciis. En 1945 la faŝistoj 900 homojn bruligis en la kalkoforno. En 2001 loĝis en Nemecká 1778 homoj (1734 slovakoj, 19 ciganoj, 17 ĉeĥoj, 3 hungaroj, po 2 germanoj kaj rusoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo el la 15-a jarcento, post 3 jarcentoj barokiĝis,
- monumento pri suferintoj
- memorejo kaj muzeeto pri oferintoj
- hidroelektra centralo de 1908
Fontoj
- http://adatbazis.mtaki.hungary.com Arkivigite je 2011-01-13 per la retarkivo Wayback Machine
|