Březiny
Březiny | |
municipo | |
Vido de tombejo al oriento
| |
|
|
Oficiala nomo: Březiny | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Svitavy |
Administra municipo | Polička |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Žďárské vrchy |
Rivero | Svratka |
Situo | Březiny |
- alteco | 605 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 41′ 55″ N 16° 06′ 33″ O / 49.69861 °N, 16.10917 °O (mapo) |
Areo | 7,2 km² (720 ha) |
Loĝantaro | 130 (2023) |
Denseco | 18,06 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1702 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 569 95 ĝis 572 01 |
NUTS 3 | CZ053 |
NUTS 4 | CZ0533 |
NUTS 5 | CZ0533 577898 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de vilaĝo | 1 |
Bazaj setlejunuoj | 1 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Březiny | |
Retpaĝo: www.breziny.net | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Březiny situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 15 km okcidente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 130 loĝantoj (2023).
Historio
Ekesto de la vilaĝo laŭ legendo datiĝas en tempo de tridekjara milito, kiam loĝantaro devis fuĝi de svedoj kaj kaŝadis sin en teritorio de Březiny, en betulejo, regiono marĉa kaj malfacile irebla. Aliaj homoj, kiuj venadis ĉi tien por kaŝi sin, estis evangelianoj, dum rekatoligado de ĉeĥaj landoj kruele persekutataj. Venintoj faligadis arbojn, fondis kampojn kaj konstruis domojn, sed izolitaj inter si, ne intencante fondi novan setlejon. Tiu maniero de la prikonstruo estas ankoraŭ nun videbla sur mapo de la vilaĝo, kie preskaŭ tuta katastra distrikto de Březiny estas prikonstruita de izolitaj domoj. En la vilaĝo iam estis vitrofarejo kaj tri martelmaŝinoj.
Vidindaĵoj
Magia animo kaj beleco de la regiono alparolis multajn poetojn, pentristojn kaj muzikistoj, kiuj ŝatis ĉi tie serĉi inspiron por sia kreado. El la plej famaj ni nomu Teréza Nováková, Karel Václav Rais, František Halas, Bohuslav Martinů. Aparte Teréza Nováková per sia restado en la muelejo de familio Kučera kolektis materiojn por siaj belegaj verkoj Drašar, Jiří Šmatlán, Jan Jílek, Děti čistého živého (Gefiloj de pura viva), Na Librově gruntě (En bieno de Libra).
Al ĉarmo de ĉi tiea pejzaĝo apartenas, bedaŭrinde malaperantaj, simplaj, kalkigataj kabanoj kaj bienetoj.
Per senpretenda promeno en vilaĝa ĉirkaŭaĵo ni povas viziti:
- Čtyři palice (Kvar marteloj) estas rokfiguro de tri rokoj, en kiuj la meza, nomata "Paličatá" konsistas el kvar blokoj - marteloj.
- Milovské Perničky (Mielkuketoj de Mílovy), gnejsa rokfiguro sur kies vertoj estas bizaraj ovalaj kavoj, mielkuketoj, 30 cm profundaj kun diametro ĉirkaŭ 80 cm. Nek ilia origino, nek celo estis ĝis nun bone klarigitaj. Verŝajne ili devenas el pratempo kaj ekestis artefarite. Ĉu ili servis por kultaj celoj, raportado aŭ eĉ alie ne estas klare.
- Zkamenělý zámek (Ŝtonigita kastelo) - gnejsa monteto, kies rokoj similas al ruinoj de burgo. En pratempo ĝi verŝajne estis naturdevena opidumo.
- Karlštejn estas rokoka ĉaskasteleto. Kun fama burgo de imperiesto Karolo la 4-a ĝi havas nenion komunan.
- Devět skal (Naŭ rokoj) (836 m) estas la plej alta punkto de Žďárské vrchy kaj la dua en Bohemia-Moravia montetaro. Belvidejo, panoramo estas parte limigita per arbaro. La ĉaskabano en la jaro 1945 servis al partizanoj.
- Bílá skála kaj Lisovská skála (Blanka roko kaj Roko de Lisov)
- Malínská skála (Roko de Malín) - belvidejoj.
- Dráteníčky - roka supraĵo kun bela panoramo.
- Buchtův kopec (Monteto de Buchta) - sur verto estas radara stacio por gvidi civilajn aviadilojn.
- Štarkov - ruinoj de burgo
- Lucký vrch (Monto Lucký) - ekskursa loko kun bela panoramo.
- Rybenské perničky (Mielkukoj de Rybná) - rokoj, ankaŭ kun ovalaj kavoj.
Memorindaĵoj
- Kapelo de Sankta Roĥo
- Ciril-Mdetoda paciĝa kruco
- Tilio de Luňáček
- Vilao de Jílek el la jaro 1936, estinta havaĵo de fabrikisto Jílek, nuntempe luata al ripozgrupoj de ĉirkaŭ 12 personoj.