Nová Ves estas municipo en nordo de Ĉeĥio en distrikto Liberec. Ĝi situas proksimume 7 km nordokcidente de Liberec sur ŝoseo el Chrastava ĝis Mníšek en valo de rivereto Jeřice. En la vilaĝo vivas 929 loĝantoj (2024).
La vilaĝo estiĝis verŝajne pro iom post ioma loĝigado de la valo laŭ rivereto Jeřice. La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1464. En mezepoko komencis en devene agrikultura vilaĝo estiĝi ankaŭ industrio.