Orta triangulo
Orta triangulo estas triangulo, unu el kies anguloj estas orta.
La plej longa latero - do tiu kontraŭa al la orto - nomiĝas hipotenuzo, la aliaj du katetoj.
La fama teoremo de Pitagoro diras: La sumo de la kvadratoj de la katetoj (a kaj b) egalas al la kvadrato de la hipotenuzo (c). Tion montras la apuda bildo.
Areo
- La areo de triangulo estas egala al la duon-produto inter la longo de unu bazo kaj la alto relativa al tiu:[1]
- kie b estas la bazo de la triangulo kaj h estas la alto koresponda al tiu bazo (oni povas konsideri ajnan lateron kiel bazo).
- Se la triangulo estas orta, la alto koincidas kun unu el la katetoj, pro kio la areo estas egala al la duonproduto de la katetoj:
- kie a kaj b estas la katetoj.
- Se oni scias la longojn de ĝiaj lateroj, oni povas apliki la formulon de Heron.
- kie a, b, c estas la valoroj de la longoj de ties lateroj, s = ½ (a + b + c) estas la duonperimetro de la triangulo.
Referencoj
- ↑ Spiegel kaj Abellanas, 1992, p. 9