Persa lingvo
Persa lingvo | ||
perse فارسی Farsi | ||
natura lingvo • moderna lingvo • makrolingvo • fako • studfako • dialekta kontinuaĵo • lingvo • lingva familio • dialektogrupo | ||
---|---|---|
moderna persa lingvo | ||
Parolata en | Irano, Afganujo, Taĝikio, Uzbekio, Turkmenio, ... | |
Parolantoj | 45 000 000 | |
Denaskaj parolantoj | Taksitaj 70 milionoj | |
Skribo | araba-persa alfabeto, araba skribo | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindo-Eŭropa
| ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Irano (kiel Farsi) Afganio (kiel Dari) Taĝikio (kiel Tajik) | |
Reguligita de | Akademio de Lingvo kaj Literaturo Persaj, Akademio de Sciencoj de Afganio, Rudaki Institute of Language and Literature | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | fa | |
ISO 639-2 | ||
Bibliografia | per | |
Terminologia | fas | |
ISO 639-3 | fas | |
Glottolog | fars1254 | |
Angla nomo | Persian | |
Franca nomo | persan | |
Vikipedio | ||
La persa lingvo (perse فارسی Farsi, taĝike Форсӣ (taĝike Тоҷикӣ)) estas hindeŭropa lingvo, parolata kiel oficiala lingvo en Irano kaj Afganio (kun la nomo daria).
Ĝi estas okcidentirana lingvo apartenanta al la irana branĉo de la hindirana subdividaĵo de la hindeŭropaj lingvoj. Persa estas plurcentra lingvo precipe parolata kaj uzata oficiale en Irano, Afganio kaj Taĝikio en tri reciproke kompreneblaj normigaj variaĵoj, nomitaj "irana persa" (oficiale konata kiel persa),[1][2][3] daria persa (oficiale konata kiel dari aŭ daria ekde 1964)[4] kaj taĝika persa (oficiale konata kiel taĝika ekde 1999).[5] Ĝi estas parolata ankaŭ indiĝene en la taĝika variaĵo fare de grava populacio ene de Uzbekio,[6][7][8] same kiel ene de aliaj regionoj kun persa historio en la kultura influsfero de Granda Irano. Ĝi estas verkita oficiale en Irano kaj Afganio en persa alfabeto, derivaĵo de la araba alfabeto, kaj en Taĝikio en la taĝika alfabeto, derivaĵo de la cirila alfabeto.
Moderna persa estas pluigo de Mezpersa, oficiala lingvo de la Sasanida Imperio (224–651 n.e.), siavice kontinuaĵo de la Malnova persa, kiu estis uzita en la Akemenida Imperio (550–330 n.e.).[9][10] Ĝi originiĝis en la regiono Farso (Persio) en sudokcidenta Irano.[11] Ties gramatiko estas simila al tiu de multaj eŭropaj lingvoj.[12]
Laŭlonge de la historio, la persa estis uzita kiel prestiĝa lingvo fare de variaj imperioj centritaj en Okcidenta Azio, Centrazio, kaj Suda Azio.[13] Malnova persa estas atestita en malnovpersa kojnoskribo ĉe skribaĵoj el inter la 6a kaj 4a jarcento a.n.e. Mezpersa estas atestita en arame-derivitaj skribmanieroj (Pahlavi kaj Manikea) ĉe surskribaĵoj kaj en Zoroastrismaj kaj Manikeismaj skribaĵoj en inter la 3-a kaj la 10-a jarcentoj. Novpersa literaturo estis por la unua fojo registrita en la 9-a jarcento, post la Islama konkero de Persio, ekde tiam adoptante la araban alfabeton.[14]
La persa estis la unua lingvo kiu elrompis la monopolon de la araba en la skribado en la Islama mondo, kaj la perslingva poezio iĝis tradicio en multaj orientaj kortegoj.[13] Kiel brita fakulo David G. Hogarth ingenie asertis, "Neniam kaptinto pli rapide kaj subtile estis kaptita per sia kaptito ol la araba fare de Persio".[15] Ĝi estis uzita oficiale kiel lingvo de burokratio eĉ fare de neindiĝenaj parolantoj, kiel fare de otomanoj en Anatolio,[16] de mogoloj en Suda Azio, kaj de paŝtunoj en Afganio. Ĝi influis lingvojn parolitajn en najbaraj regionoj kaj transe, inklude aliajn iranarajn lingvojn, la tjurkajn lingvojn, armenan, kartvelan, kaj la hindarjajn lingvojn. Ĝi faris ioman influon ankaŭ super la araba,[17] kvankam prunteprenante grandan vortotrezoron el ĝi en la Mezepoko.[9][12][18][19][20][21]
Konsiderita bela lingvo kun allogaj himnoj,[22] kelkaj el la plej famaj pecoj de literaturo en la mondo el la Mezepoko, kiel la Ŝahnameo de Ferdousio, la verkoj de Rumi, la Robajoj de Omar Ĥajam, la Panj Ganj de Nezami Ganjavi, La Divano de Hafez kaj La kongreso de la birdoj de Attar de Niŝapur, kaj la miksaĵoj Golestano kaj Bustano de Sadi Ŝirazi, estas verkitaj en persa.[23] Kelkaj el plej elstaraj modernaj persaj poetoj estis Nima Juŝiĝ, Ahmad Ŝamlu, Simin Behbahani, Sohrab Sepehri, Rahi Mo'ayyeri, Mehdi Aĥavan Sales, kaj Forug Farroĥ-Zad.
Estas proksimume 110 milionoj da persaj parolantoj tutmonde, kiel Persianoj, Luroj, Taĝikoj, Hazaroj, Iranaj azeroj, Iranaj kurdoj, Iranaj baluĉoj, Kaŭkazaj tatoj kaj Aimakoj. Ankaŭ la termino Persofono povus esti uzita por referenci al parolanto de persa lingvo.[24][25]
Historio
5 000 jaroj antaŭ la K.E. en la regiono inter sud-Rusio kaj la oriento de la rivero Dnepro, norde de Kaŭkazio kaj okcidente de la Ural-montaro vivis etno, kiun la germano Franz Bopp (1791-1867) nomis “Hindo-Eŭropa”. Meze de la 2-a jarmilo a.K, grupo de tiu etno – kiu nomis sin la Arjoj – okupis regionon, kiu nomiĝis Irano. Ĉirkaŭ komence de la unua jarmilo a.K, la irananoj fondis ŝtaton oriente de la nuna Irano, en la regionoj de Herato kaj Marv. Informoj pri tio videblas – miksite kun mitoj – en la granda epopea libro de la irananoj: Ŝahnameo verkita de Ferdousio. En la finaj jaroj de la 8a jarcento a.K, Diako – Diaoko - (Deioces) fondis la Med-registaron en Hamadan (antikvaforme Hegmatane). Lia ŝtato estis subo de la pli forta imperio Asirio (Aŝur). Komence de la 7-a jarcento a.K Kserkso la 1-a (nunperse Hahhamanesh) en la regiono Parsumaŝ proksime de la urbo Suzo fondis la persan ŝtaton Aĥemenidojn. Tiu ĉi ŝtato subis la Medan ŝtaton. Je 612 a.K, Huvahhŝtra la medo, uzurpinte Nejnava - la ĉefurbo de Aŝuro fondis la memstaran medan (medojn en la nuna persa lingvo oni nomas Mad-oj) dinastion. Ciro (nunperse Kurosh), la persa, – el nepoj de Aĥaŝveroŝo (Hahhamanesh), en la jaro 550 a.K. venkinte Astiages-on (la plej lastan reĝon de la medoj) disfaligis la medan dinastion kaj fondis la memstaran Aĥemenidan dinastion. La Aĥemenidojn venkis Aleksandro la Granda en 331 a.K. La periodo ekde la enmigrado de la arjoj en tiun ĉi landon ĝis la jaro 331 a.K.E., en la irana historio nomiĝas antikva erao.
La lingvo en kiu la irananoj parolis en la tempo de okupo de Irano nomiĝas Antikva Irana lingvo. Ne restis memoraĵo de la antikva irana lingvo. La antikva irana lingvo devenas de la lingvogrupo Hindeŭropa (Indoeŭropa). Ĝis la jaro 1786, neniu sciis ke la persa lingvo – kiu estas unu el la restintaj lingvoj de la antikva irana lingvo — estas samdevena kun la lingvoj Latina , Helena , antikva hinda aŭ angla. En tiu jaro, Sir William Jones, angla juĝisto, dum prelego ĉe la Azia Asocio de Kalkato pridiris ke tiuj lingvoj havas la saman devenon. Li argumentis pri la komuna deventrunko de la tri lingvoj sanskrito, greka lingvo kaj latino (kaj aldone la persa) jene:
|
En la unuaj jaroj de la unua jarmilo a.K la antikva irana lingvo en la diversaj partoj de Irano transformiĝis en diversajn formojn el kiuj iuj fariĝis memstaraj lingvoj. El la lingvoj devenintaj de la antikva irana lingvo, nur el la sube menciataj lingvoj restis memoraĵoj:
La sekaa lingvo
La Sekaoj estis irana etno kiu loĝis en vasta regiono ekde la bordoj de Nigra-Mar ĝis la landlimoj de Ĉinio de la unua jarmilo a.K ĝis la unua jarmilo p.K. El tiu lingvo restis neniu skribaĵo, nur kelkaj vortoj – ofte propraj nomoj - en la skribaĵoj Helena, Latina kaj Hinda.
La meda lingvo
Ankaŭ el tiu ĉi lingvo restis neniu skribaĵo, nur kelkaj vortoj en la lingvoj antikva persa kaj Helena .
La antikva persa
La plej grava restaĵo de la antikva persa lingvo estas ŝtonskribaĵo de Dario la 1-a (reĝis 521 - 486 a.K), kiu estas gravurita sur la monto Bistun en tri lingvoj: Antikv-Perse, Elame, Akade. La alfabeto de la antikva persa lingvo pro sia simileco al la najloj aŭ kojnoj nomiĝas Najlalfabeto aŭ kojnoforma alfabeto. Tiu alfabeto havis 36 literojn, 2 vortdisigilojn kaj 8 ideogramojn. Ĝi estis skribite de maldekstre dekstren. Pliaj informoj pri tiuj lingvo kaj alfabeto estas troveblaj en la libro: Kent, R.G Old Persian,…, New Haven, Connecticut 1953 p. 9 Seq .
La avesta lingvo
Tiu lingvo estis lingvo de orienta parto de Irano, sed ĝuste ni ne scias kiu parto! La sola restintaĵo el tiu lingvo estas La Avesto, la sankta libro de la zoroastranoj. La avesta lingvo estas skribite per alfabeto kies nomo estas Din Dabiri. Tiu alfabeto por po ĉiuj vokaloj kaj konsonantoj havas apartan klaran literon kaj skribiĝas de dekstre maldekstren. …
La meza erao
En la jaro 331 a.n.e. Dario la III-a (aĥemenida) estis mortigita. Kun lia morto komenciĝas nova erao por la persa lingvo. Tiu ĉi erao estas la meza erao kiu daŭras ĝis la jaro 867 p.K (= 254 post Heĝiro) kiam Jaqub Lejs Saffar fariĝis reĝo kaj la persan lingvon li oficialigis… (ĝis tiam pro venko de arabaj islamanoj la araba lingvo estis la oficiala lingvo de Irano). Dum la meza erao, la avesta lingvo, kiu jam estis mortinta lingvo, estis uzata nur inter la zoroastranaj religiaj medioj. La meza persa lingvo estas postsekvo de la antikva persa. Alia nomo de la meza persa lingvo estas "Sasanida Pahlavi". Kvar tipoj de skribaĵoj restis de tiu ĉi lingvo. Ili estas en kvar diversaj alfabetoj:
Epigrafoj de sasanidaj reĝoj kaj granduloj
Tiuj epigrafoj estas skribitaj en alfabeto kies nomo estas “epigrafa alfabeto”. Epigrafoj skribitaj komence de la sasanida erao ofte estas kunigitaj kun ties Helena kaj Aŝkanid-Pahlavia tradukoj.
Pahlavia Psalmaro
Iranaj kristanoj dum la sasanida erao verkis librojn en la meza persa aŭ tradukis en tiun lingvon siajn religiajn librojn. Restis nur parto de tiu psalmaro kiu troviĝis inter la maniĥeaj skribaĵoj de ĉina Turfan. La origino rilatas al la 6-a jarcento kaj la manuskripto al la 8-a p.K. La alfabeto de la psalmoj nomiĝas Psalma Alfabeto kaj la lingvo La Kristana Mez-Persa.
Zaratuŝtraj verkaĵoj
La verkaĵoj kaj skribaĵoj de la zaratuŝtranoj dividiĝas en jenajn:
- Tradukoj kaj komentoj de Avesto en la Mez-Persa, kiun en la nunpersa lingvo oni nomas Zand.
- Religiaj tekstoj
- Pahlaviaj konsillibroj
- Ne-religiaj tekstoj
La lingvo uzita por verki la zoroastranajn tekstojn havas la nomon Zaratuŝtra Mez-Persa Lingvo kaj ties alfabeto Libra Alfabeto.
Alfabetoj de la mezeraa persa
La tutaj alfabetoj uzitaj por skribi la meziranajn (okcidentajn) lingvojn estis prunteprenitaj de la Aramea alfabeto, rekte aŭ malrekte. La Aramea gento, el ŝemida gentaro, fondis la ŝtaton Kaldeon en Babilonio. Tiun ŝtaton malfondis Ciro la Granda (nacilingve Kuroŝ) je la jaro 529 a.K kaj Babelon li igis gubernio (satrapio) de Aĥemenida imperio. La aĥemenida ŝtato oficialigis la aramean lingvon en la tutaj landoj de la imperio, dum sia tuta erao. Post la disfalo de la aĥemenidoj ,la aramea lingvo daŭris sian vivon inter la irananoj. Je la unuaj jardekoj de la 3-a jarcento a.K. malmultiĝis tiuj kiuj sciis la aramean lingvon. Tial kiam skribisto ne sciis vorton eĉ frazon en la aramea lingvo, uzis ĝian sinonimon de sia propra lingvo. Pli poste la uzado de la aramea lingvo tute malaperis kaj anstataŭiĝis la lingvoj aŝkanida pahlavio kaj mezpersa, sed la skribistoj uzis vortojn arameajn en siaj skribaĵoj. Tiuj vortoj estis elparolitaj en la aŝkanida pahlavia lingvo aŭ la mezpersa lingvo. Tiaj vortoj nomiĝas Hozvaresh. La alfabeto uzita por aŝkanida pahlavio iom post iom diferenciĝis kun tiu de la mezpersa. La alfabeto de la mezpersa lingvo ŝanĝiĝis en la kristan mezpersan alfabeton kaj zoroastran mezpersan alfabeton. El tiuj ĉi du alfabetoj je la 6-a jarcento p.K naskiĝis la avesta alfabeto. Maniĥeo (nacilingve: Mani) irana profeto, uzis alian alfabeton por siaj verkoj ; la Tadmora (palmira). Ĉiuj tiuj alfabetoj estas skribitaj dekstre maldekstren. Ĉiuj literoj de tiuj alfabetoj (escepte de zaratuŝtra mezpersa) estis aparte skribataj unu de alia. Por pliaj informoj vidu jenajn librojn:
- - Nyberg , H. S. , Manual Of Pahlavi , I , Wiesbaden 1964
- - Mitteliranische Manichaica aus Chinesisch – Turkestan , Von F . C . Andreas und W.B.Henning, Berlin 1934
La persa lingvo en la nova erao
Je la jaro 31 p.H (post Heĝira) Jazdgerd la tria sasanida reĝo estis mortigita. Lia morto kaŭzis disfalon de la irana sasanida dinastio kaj Irano fariĝis parto de la islama imperio. Persoj estis devigataj konverti sin al Islamo kaj paroli la araban. Kvankam la islamigo iris glate, la arabigo nemiam bone sukcesis pro la povo de la persa kulturo[27].
Je la 254 p.H.L Jaqub Lejs Saffar fondis iranan memstaran ŝtaton en la urbo Zarangh de la gubernio Sistan. Li oficialigis la novan persan lingvon (nacilingve : Farsi Dari). Tiu oficialigo daŭras ĝis nun. Je la epoko inter la disfalo de la sasanidoj ĝis la fondiĝo de la Saffara ŝtato, la klera lingvo de la zaratuŝtranoj estis la zaratuŝtra mezpersa kaj tiu de la maniĥeanoj : Maniĥea mezpersa, kaj tiu de la iranaj musulmanoj : la araba. Uzado de la araba lingvo en Irano kaŭzis eniĝon de multaj arabaj vortoj en la persan.
Je la jaro 261 p.H.L Nasr filo de Ahmad el la samanida familio fondis la samanidan ŝtaton. En la samanida dinastio kies ĉefurbo estis Bukaro la oficiala lingvo estis la daria persa lingvo. La samanidaj reĝoj emis disvastigi la persan lingvon. Je 351 fondiĝis la gaznavida dinastio. Mahmud la gaznavida aldonis parton de Hindio al sia imperio kaj la persa lingvo eniĝis Hindion.
Je 932, Baber, kies praularo post kvin generacioj rilatas al Timur, (perslingve: Tejmur lang) fondis la Mongol-Hindan imperion. Ties reĝado daŭris ĝis 1275 p.H.L kiam la brita imperio venkis ilin. La oficiala lingvo de la mongola hinda ŝtato estis la persa. La efiko de la persa al la hinda kaŭzis la naskiĝon de la urdua lingvo nun uzata en Pakistano.
Je 699 p.H.L Otomano fondis la otomanan imperion en la malgranda Azio. La otomanidoj dum postaj jaroj regis konsiderindajn partojn de Eŭropo, Azio kaj Afriko. En la otomana ŝtato – kiu daŭris ĝis 1342 p.H.L (1923 p.K)- la persa lingvo estis uzata. Kelkaj el la otomanaj sultanoj -kiel Sultan Mohammad la Venkinto kaj Sultan Salim la 1-a- mem verkis poemojn en la persa lingvo. Dum la gaznavida kaj salĝugida dinastioj eniĝis la persan lingvon multaj turkaj vortoj.
Dum la rego de Ĝingis-Ĥano kaj liaj posteuloj, ankaŭ Timur Lenk, eniĝis multaj mongolaj vortoj en la persan. Dum la Safavida dinastio (907-1148 p.H.L) oni ne tiom konsideris la persan lingvon. Dum la rego de la dinastioj Safavida, Afŝarida kaj gaĝarida disvastiĝis la turka lingvo en Irano. Dum la gaĝarida dinastio (1193-1344 p.H.L), la irananoj ekspertis la kulturajn interrilatojn kun la francoj kaj aliaj eŭropaj popoloj. Tial multaj eŭropaj vortoj eniĝis en la persan el la eŭropaj lingvoj (ĉefe la franca). Ahmad Ŝah Dorrani, generalo de irana Nader Ŝah Afŝar, fondis Afganion je 1160 p.H (= 1747 p.K). Afganio ĝis 1919 p.K ne fariĝis memstara ŝtato pro intervenoj de Britio kaj Rusio. Unu el la du oficialaj lingvoj de Afganio estas la persa. La oficiala lingvo de Taĝikio estas la taĝika, sed laŭ multaj lingvistoj tio vere estas dialekto de la persa, ĉar la du estas interkompreneblaj.
La strukturo de la persa lingvo
La nuna persa lingvo – kiun la nunaj angleparolantoj, kiel la irananoj mem, nomas farsi – estas la oficiala lingvo de Irano.
Sonsistemo
Vokaloj
perse | en ifa | transskribe | elparole |
---|---|---|---|
ـَ | /æ/ | a | kiel a en la esperanta vorto afero |
ـِ | /e/ | e | kiel e en la esperanta vorto veni |
ـُ | /o/ | o | kiel o en la esperanta vorto oni |
آ | /ɒ:/ | â | kiel a en la angla vorto father |
ـو | /u/ | u | kiel u en la esperanta vorto kune |
ـی | /i/ | i | kiel i en la esperanta vorto fino |
Klasike â u i estas rigardataj longaj vokaloj, a o e mallongaj vokaloj. Tiel ili funkcias en prozodio, kaj tiel ili sonas en eldiro de poeziaĵoj. En ordinara parolo la distingo inter la diversaj vokaloj estas precipe aŭ nure sonora.
Per la duonvokalo ي j oni faras aj, aj, ej, uj, oj; per la duonvokalo ŭ oni faras la diftongon وا oŭ.
Konsonantoj
lipaj | gingivaj | post-gingivaj | velaj | glotaj | |
senvoĉaj eksplodaj | p | t | k | ʔ | |
voĉaj eksplodaj | b | d | g | ||
senvoĉaj frotaj | f | s | ʃ | x | h |
voĉaj frotaj | v | z | ʒ | ɣ | |
senvoĉaj ekfrotaj | t͡ʃ | ||||
voĉaj ekfrotaj | d͡ʒ | ||||
nazaj | m | n | |||
duonbaraj | l, r | ||||
alproksimaj | j |
Akcento
La vortakcento mildas. Ĝi ordinare trafas la lastan silabon. Kelkaj verbaj prefiksoj مي mi-, ن na/ne-, ب be- logas la akcenton al la unua silabo. Kelkaj gramatikiloj ĉiam ricevas akcenton en la unua silabo, kiel ekzemple بله bale (jes).
Skribo
Signaro
La alfabeto estas pli malpli la sama araba alfabeto, kiun nuntempe la araboj uzas, kun kelkaj adaptoj, kiuj estigas la araban-persan alfabeton.kiu havas 36 literojn, kvar pli ol en la araba lingvo.
Literumo
Kiel ordinare en la araba skribsistemo, precipe konsonantoj estas notataj. Longajn vokalojn oni notas tiele:
- â per ا kaj per آ vortkomence
- i kaj ej per ی kiu notas ankaŭ j
- u kaj oŭ per و kiu notas ankaŭ v
Mallongajn vokalojn oni notas nur parte, precipe komence kaj fine de vortoj. Ene de vortoj povas ilin marki kromsignoj, kiuj tamen estas uzataj nur en iuj vortaroj aŭ en koranaj eldonoj, ne en ordinara skribo.
Ekzemple
- نور literumiĝas kiel n-u-r kaj legiĝas kiel nur (lumo)
- ني literumiĝas kiel n-i kaj legiĝas kiel nej (kano, fluto)
- آتش literumiĝas kiel â-t-ŝ kaj legiĝas kiel âteŝ (fajro).
Enpreno de arabaj vortoj kaŭzas, ke pluraj literoj notas la saman sonon en persa elparolo:
- ﺕ te< kaj ﻁ tâ< egale valoras kiel /t/
- ﺱ sin ﺙ se kaj ﺺ sâd egale valoras kiel /s/
- ﺯ ze ﺫ zâl ﺽ zâd kaj ﻅ zâ egale valoras kiel /z/
- ﻩ he (duokula) ﺡ he (de ĝo) egale valoras kiel /h/
- ﻍ ghejn kaj ﻕ qâf egale valoras kiel /q/.
La unuaj estas la ordinaraj literoj. Enesto de tâ, se, sâd, zâl, zâd, zâ, aŭ he (de ĝo) en vorto signas, ke ĝi devenas de la araba lingvo, iom simile kiel ph, th... anstataŭ f, t... en anglaj vortoj signas grekdevenajn radikojn.
Kelkaj nekonsekvencaĵoj havas diversajn kaŭzojn:
- historia evoluo interalie en la silabo /xwa:/ evoluinta al /xa:/ sed skribe konservanta la literon و vâv: خواب ĥ(ŭ)âb (dormo).
- hezitoj pri literumo de sonsinsekvoj, kiuj eventuale postulas plurajn ی je aŭ plurajn و vâv: طاووس tâvus (pavo) kun du vavoj, sed داود dâvud (Davido) kun unu vavo.
Vortprovizo
Devenoj
La persa lingvo pruntis pli ol 50 elcentojn de sia vortprovizo de la araba. En la ordinara vortprovizo proksimume 8000 el 20000 vortoj estas arab-devenaj. Pli moderne ĝi ankaŭ pruntis de la turka, franca, angla kaj rusa.
La hindeŭropa deveno de la lingvo restas rimarkebla en la kerna vortprovizo, ekzemple en la vortoj por nombroj aŭ por parenceco.
perse | malnovgreke | latine | germane | angle | pole | svede |
---|---|---|---|---|---|---|
پدر pedar | patēr | pater | Vater | father | ojciec | fa(de)r |
مادر mâdar | mētēr | mater | Mutter | mother | matka | mo(de)r |
برادر barādar | adelphos | frater | Bruder | brother | brat | bro(de)r |
Ekzemplaj vortoj
- اب âb (akvo)
- ابی âbi (blua)
- اپارتمان âpârtemân (apartamento)
- است ast (estas)
- اسیا âsiâ (Azio)
- اتومبیل، ماشین otomobil, mâŝin (aŭtomobilo, aŭto)
- ارتش ârteŝ (armeo)
- استخوان ostoĥân (osto)
- آندرون ândarun (internaĵo)
- باد bâd (vento)
- بد bad (malbona)
- بازار bâzâr (bazaro)
- بزرگ bozorg (granda)
- بیم bim (timo)
- پا pâ (piedo, gambo)
- پاک pâk (pura)
- پارسا pârsâ (pia)
- تو to (vi, ci)
- تندر tondar (tondro)
- جان ĝân (animo)
- جشن ĝaŝn (festo)
- جنگل ĝangal (arbaro, (ĝangalo))
- گیتی giti (mondo)
- دریا darjâ (maro)
- زیست zist (ekzisto)
- ستاره setâre (stelo)
- سر sar (sur)
- سینه sine (sino)
- کرم kerm (vermo)
- کنون konun (nun)
- گرم garm (varma)
- نه na (ne)
- نو noŭ (nova)
Ekzemplaj frazoj
La nuna persa vortaro estas plena de arabaj, eŭropaj kaj alilingvaj vortoj, sed ankoraŭ estas memstara kaj memstarsona lingvo. Se ĝi estus skribata per latinbaza alfabeto estus pli facile por eŭropanoj. Rigardu kelkajn frazojn kun iom laŭvorta traduko:
transskribe | esperante | |
---|---|---|
man nân miĥoram | Mi panon manĝas | |
mâdar dar ĥane ast | [La] patrino en [la] hejmo estas | |
bâzâr koĝâst? | [La] bazaro kie-estas? | |
telefon kon tâksi bijâjad marâ be hotel bebarad | Telefonvoku [al] taksio, ke ĝi venu al mi kaj al hotelo portu. | |
sigâr dârid? | [Ĉu] cigaredon vi havas? | |
guŝt-e gâv miĥorid? | [Ĉu] [la] viandon-de bovo vi manĝas? | |
na mersi man kâlbâs miĥoram | Ne dankon mi kolbason manĝas. |
Gramatiko
Vortkonstruo
O-vortoj kaj a-vortoj ne havas klasojn aŭ genrojn.
O-vortoj povas ricevi sufikson de plurnombro, klasike:
- vivuloj ricevas plurnombron per ان ân (eŭfonie jân aŭ gân); ekzemple اسب asb (la ĉevalo) اسبان asbân (la ĉevaloj)
- nevivuloj ricevas plurnombron per ها hâ; ekzemple در dar (la pordo), درها darhâ (la pordoj)
sed pli kaj pli ĝeneraliĝas la universala uzo de hâ en ĉiuj okazoj. Pruntoj el la araba lingvo kelkfoje konservas plian vokalŝanĝan plurnombron; ekzemple کتاب ketâb (la libro) کتب kotob aŭ کتابها ketâbhâ (la libroj).
Plurnombro ne aperas post nombro; ekzemple سه کتاب se ketâb (tri libro(j)).
Nemarkita estas la difinita o-vorto; ekzemple دختر doĥtar (la knabino). Nedifinecon markas precipe la sufikso ی i (iu), ekzemple دختری dokhtar-i ((iu) knabino).
Verbaj formoj
La formoj de verboj konstruiĝas per prefiksoj, sufiksoj kaj helpoverboj surbaze de du radikaloj.
La unuan radikalon oni regule ricevas el la infinitivo, forigante la finaĵon ن an (an); ekzemple el خوردن ĥordan (manĝi) oni ricevas خورد ĥord. Per tiu unua radikalo oni konstruas perfekton, int-participon, per plusa helpoverbo بودن budan pluskvamperfekton, per helpoverbo خواستن ĥastan (voli) os-tempon.
La duan radikalon oni ricevas per stumpigo de la verbo, pro kio la rezulta formo ne estas facile antaŭdirebla; ekzemple por ĥordan ĝi estas خور ĥor. Per tiu dua radikalo oni konstruas as-tempon, u-modon (de ordonoj kiel manĝu) kaj u-tempon (de dependaj subfrazoj, kiel mi volas, ke vi manĝu).
La persa lingvo multajn verbojn karakterize konstruas per (plejofte) o-vorto plus iu el kelkaj helpoverboj, kiel کردن kardan (fari, igi), شدن ŝodan (iĝi), بودن budan (esti)...; ekzemple per صحبت sohbat (parolo) oni faras صحبت میکردم sohbat mikardam (parolon mi-faras, mi parolas). La objekto de tiuj verbaĵoj neniam ricevas la objektan vorteton را râ.
Aliaj ekzemploj:
- کمک کردن komak kardan (helpon fari, helpi)
- گریه کردن gerje kardan (ploron fari, plori)
- درست کردن dorost kardan (ĝusta igi, rebonigi)
- قهوهای شدن qahve'i shodan (bruna iĝi, bruniĝi).
Vortgrupkonstruo
La persa merkas la kernon prefere ol la dependanton de grupo per la ezafe, kiu aperas kiel sufikso -e (eŭfonie -je) de o-vorto kaj dependigas egale:
- a-vorton, ekzemple ديوار سبز divâr-e sabz (muro verda)
- komplementan o-vorton, ekzemple پدر سارا pedar-e sârâ (la patro de Sara)
- klarigan o-vorton, ekzemple شهر تهران ŝahr-e tehrân (la urbo Teherano).
Posedon markas
- serio de personaj sufiksoj م -am (mia), ت -at (via) ktp., ekzemple پدر pedar (la patro), پدرم pedar-am (mia patro)
- aŭ la dependigo per ezafo: ماشين من mâŝin-e man (la aŭto de mi).
Ĉar ĝi konsistas el mallonga vokalo, la ezafo plejofte ne estas skribata.
La persa uzas antaŭmetitajn rolvortojn: از az (el, ol), با bâ (kun), بر bar (sur), kaj aliaj. Multajn rolmontrajn esprimojn oni konstruas el o-vorto kaj ezafeo; ekzemple per دست dast (mano) oni faras بدست bedast-e (permane de, far). Iuj priskribaj grupoj povas stari sen rolvorto: صبح sobh (mateno, t.e. matene). Ankaŭ iuj verbaj komplementoj povas ellasi la rolvorteton: به بازار رفت be bâzâr raft ((li/ŝi) iris al (la) merkato) facile staras kiel بازار رفت bâzâr raft ((li/ŝi) iris (la) merkato).
Frazkonstruo
La persa lingvo estas baze SOV-orda; ekzemple من نان ميخورم man nân mixoram (mi panon manĝas).
Pli precize asertoj ricevas la ordon: "(S) (RG) (O) V": subjekto, rolgrupoj, objekto kaj verbo. Se la objekto estas difinita ĝi antaŭas la rolgrupojn kaj ĝi finiĝas per la vorteto را râ: "(S) (O + râ) (RG) V".Ĝeneralaj demandoj povas ricevi la frazkomencan vorton آیا âjâ (ĉu); ekzemple ایا مریض هستی؟ âjâ mariz hasti (ĉu vi estas malsana?). Sed ofte la demando distingiĝas sole per fraztono. Specialaj demandoj konstruiĝas per respektivaj demandiloj چه کسی ĉe kasi (kiu), چطور ĉetoŭr (kiel), ktp.
Persa literaturo
Persa literaturo estas la literaturo skribita aŭ kolektita en persa lingvo ĉefe en Irano, respektive Persio, sed ankaŭ en aliaj landoj de la regiono kaj escepte en diasporo. Pli precize oni povus termini per Perslingva literaturo, en la ideo, ke Persa literaturo povus aludi al literaturo verkita en la iama Persio, sed en Esperanto ĝenerale persa jam aludas al la lingvo, kaj ne nepre al la iama regno.
Esperantaj vortoj el persa deveno
Tra historio, pluraj persaj vortoj atingis Esperanton tra la araba kaj la eŭropaj fontolingvoj de Esperanto: babuŝo, bezoaro, magio, melongeno, paradizo, parsio, paŝao, piĵamo, ŝaho (shah), ŝako (ankaŭ el shah), tafto, tapiŝo, tigro, zirkono, zirkonio.
Referencoj
- ↑ Persian, Iranian. Ethnologue. Alirita 25a de Februaro 2021.
- ↑ 639 Identifier Documentation: fas. Sil.org. Alirita 25a de Februaro 2021.
- ↑ The Constitution of the Islamic Republic of Iran. Arkivita el la originalo je 2016-10-27. Alirita 18a de Januaro 2022. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-27. Alirita 2022-08-15.
- ↑ Olesen, Asta. (1995) Islam and Politics in Afghanistan 3. Psychology Press, p. 205. “There began a general promotion of the Pashto language at the expense of Farsi – previously dominant in the educational and administrative system (...) — and the term 'Dari' for the Afghan version of Farsi came into common use, being officially adopted in 1958.”.
- ↑ Baker, Mona. (2001) Routledge Encyclopedia of Translation Studies. Psychology Press, p. 518. ISBN 978-0-415-25517-2. “All this affected translation activities in Persian, seriously undermining the international character of the language. The problem was compounded in modern times by several factors, among them the realignment of Central Asian Persian, renamed Tajiki by the Soviet Union, with Uzbek and Russian languages, as well as the emergence of a language reform movement in Iran which paid no attention to the consequences of its pronouncements and actions for the language as a whole.”.
- ↑ Foltz, Richard (1996). “The Tajiks of Uzbekistan”, Central Asian Survey 15 (2), p. 213–216. doi:10.1080/02634939608400946.
- ↑ Jonson, Lena. (2006) Tajikistan in the new Central Asia, p. 108.
- ↑ Cordell, Karl. (1998) Ethnicity and Democratisation in the New Europe. Routledge, p. 201. ISBN 0415173124. “Consequently the number of citizens who regard themselves as Tajiks is difficult to determine. Tajiks within and outside of the republic, Samarkand State University (SamGU) academics and international commentators suggest that there may be between six and seven million Tajiks in Uzbekistan, constituting 30 per cent of the republic's twenty-two million population, rather than the official figure of 4.7 per cent (Foltz 1996:213; Carlisle 1995:88).”.
- ↑ 9,0 9,1 Lazard 1975: "The language known as New Persian, which usually is called at this period (early Islamic times) by the name of Dari or Farsi-Dari, can be classified linguistically as a continuation of Middle Persian, the official religious and literary language of Sassanian Iran, itself a continuation of Old Persian, the language of the Achaemenids. Unlike the other languages and dialects, ancient and modern, of the Iranian group such as Avestan, Parthian, Soghdian, Kurdish, Balochi, Pashto, etc., Old Persian, Middle and New Persian represent one and the same language at three states of its history. It had its origin in Fars (the true Persian country from the historical point of view) and is differentiated by dialectical features, still easily recognizable from the dialect prevailing in north-western and eastern Iran."
- ↑ Ammon, Ulrich. (2006) Sociolinguistics: An International Handbook of the Science of Language and Society, 2‑a eldono 3, Walter de Gruyter. “The Pahlavi language (also known as Middle Persian) was the official language of Iran during the Sassanid dynasty (from 3rd to 7th century A. D.). Pahlavi is the direct continuation of old Persian, and was used as the written official language of the country. However, after the Moslem conquest and the collapse of the Sassanids, Arabic became the dominant language of the country and Pahlavi lost its importance, and was gradually replaced by Dari, a variety of Middle Persian, with considerable loan elements from Arabic and Parthian (Moshref 2001).”.
- ↑ “Iran, vi. Iranian languages and scripts”, Encyclopædia Iranica.
- ↑ 12,0 12,1 “Persian”, Medieval Islamic Civilization.
- ↑ 13,0 13,1 “Persian literature”, Encyclopædia Britannica.
- ↑ “Iran vi. Iranian languages and scripts (2) Documentation”, Encyclopædia Iranica.
- ↑ Hogarth, David. (1922) Arabia. Oksfordo: Clarendon Press, p. 63.
- ↑ Egger, Vernon O.. (16a de Septembro 2016) A History of the Muslim World since 1260: The Making of a Global Community. ISBN 9781315511078.
- ↑ Holes, Clive. (2001) Dialect, Culture, and Society in Eastern Arabia: Glossary. BRILL, p. XXX. ISBN 90-04-10763-0.
- ↑ “Pahlavi, Pârsi, dari: Les langues d'Iran d'apès Ibn al-Muqaffa”, Iran and Islam. In Memory of the late Vladimir Minorsky.
- ↑ . Persian Loan Words in Arabic (24a de Novembro 2008). Arkivita el la originalo je 20a de Majo 2011. Alirita 1a de Junio 2009. Arkivigite je 2011-05-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-20. Alirita 2022-08-15.
- ↑ Classe, Olive. (2000) Encyclopedia of literary translation into English. Taylor & Francis, p. 1057. ISBN 1-884964-36-2. “Since the Arab conquest of the country in 7th century AD, many loan words have entered the language (which from this time has been written with a slightly modified version of the Arabic script) and the literature has been heavily influenced by the conventions of Arabic literature.”.
- ↑ Lambton, Ann K. S.. (1953) Persian grammar. Cambridge University Press. “The Arabic words incorporated into the Persian language have become Persianized.”.
- ↑ Dalal, G.A. (1995) Ethics in Persian Poetry. Abhinav Publications, p. 22–29. ISBN 8-170-17314-0.
- ↑ (2021) Persian Literature as World Literature. Usono: Bloomsbury Publishing, p. 2–14. ISBN 978-1-501-35420-5.
- ↑ Perry, John R.. (2005) A Tajik Persian Reference Grammar: Handbook of Oriental Studies 2. Boston: Brill, p. 284. ISBN 90-04-14323-8.
- ↑ Green, Nile. (2012) Making Space: Sufis and Settlers in Early Modern India. Oxford University Press, p. 12–13. ISBN 9780199088751.
- ↑ William Jones, Tria Parolado al la Azia Societo de Kolkato, 1786.
- ↑ (en) Art of Persian, serio de dokumentfilmoj fare de Samira Ahmed, en BBC4 televido i.a. pri kiel la lando konservis sian kulturon kaj lingvon, 2018
Ekstera ligilo
(angla) The Persianate World: The Frontiers of a Eurasian Lingua Franca (esperanto + persa) Persaj proverboj klarigitaj en Esperanto