Registaro de Jean-Marc Ayrault (2-a)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Registaro de Jean-Marc Ayrault (1-a). |
La 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault estis la 36-a registaro de la Kvina Respubliko de Francio.
Post prezento de la demisio de sia registaro sekve de la deputitaj balotoj, la eliranta ĉefministro Jean-Marc Ayrault estis, per apliko de la artikolo 8 de la Konstitucio[1], renomumita en tiu ofico per dekreto de la prezidanto de la respubliko, de la 18-a de junio 2012[2].
La aliaj anoj de la registaro estis nomumitaj per dekreto de la 21-a de junio 2012[3].
Temas pri la dua registaro nomumita de la prezidanto de la franca respubliko François Hollande.
Konsisto
Sekve de la dekretoj de la 18-a de junio 2012, 21-a de junio 2012 kaj 19-a de marto 2013, la registaro konsistas el :
- 11 virinaj kaj 9 viraj ministroj ;
- 8 virinaj kaj 9 viraj delegitaj ministroj.
Listo de la ministroj ekde la 18-a de junio 2012
Ĉefministro
Foto | Ofico | Nomo | Partio | |
---|---|---|---|---|
Ĉefministro | Jean-Marc Ayrault | PS |
Ministroj
Delegitaj ministroj
Bildo | Ofico | Supera ministro | Nomo | Partio | |
---|---|---|---|---|---|
Ministro delegita al buĝeto | Ministro pri ekonomio kaj financoj | Jérôme Cahuzac (ĝis la 19-a de marto 2013) ; Bernard Cazeneuve (ekde la 19-a de marto 2013)[4] |
PS | ||
Ministro delegita al eŭropaj aferoj | Ministro pri eksteraj aferoj | Bernard Cazeneuve (ĝis la 19-a de marto 2013) ; Thierry Repentin (ekde la 19-a de marto 2013)[4] |
PS | ||
Listo de la francaj ministroj pri profesia klerigo kaj metilernado | Ministro pri laboro, dungo, profesia klerigo kaj sociala dialogo | [4] | Thierry Repentin (ĝis la 19-a de marto 2013)PS | ||
Ministro delegita al eduka sukceso | Ministro pri nacia edukado | George Pau-Langevin | PS | ||
Ministro delegita al rilatoj kun la parlamento | Ĉefministro | Alain Vidalies | PS | ||
Ministro delegita al urboj | Ministro pri teritoria egaleco kaj loĝado | François Lamy | PS | ||
Ministro delegita al maljunularo kaj aŭtonomeco | Ministro pri socialaj aferoj kaj sano | Michèle Delaunay | PS | ||
Listo de la franca ministroj pri sociala kaj solidara ekonomio kaj konsumado | Ministro pri ekonomio kaj financoj | Benoît Hamon | PS | ||
Ministro delegita al familioj | Ministro pri socialaj aferoj kaj sano | Dominique Bertinotti | PS | ||
Ministro delegita al handikapuloj kaj batalo kontraŭ ekskludo | Ministro pri socialaj aferoj kaj sano | Marie-Arlette Carlotti | PS | ||
Ministro delegita al evoluigo | Ministro pri eksteraj aferoj | Pascal Canfin | EELV | ||
Ministro delegita al frankofonio | Ministerio pri eksteraj aferoj | Yamina Benguigui | DVG | ||
Ministro delegita al transportoj, maro kaj fiŝkaptado | Ministro pri ekologio, daŭriva evoluigo kaj energio | Frédéric Cuvillier | PS | ||
Ministro delegita al etaj kaj mezaj kompanioj, inovado kaj cifereca ekonomio | Ministro pri produkta reprogreso | Fleur Pellerin | PS | ||
Ministro delegita pri militintoj | Ministro pri defendo | Kader Arif | PS | ||
Ministro delegita al malcentralizo | Ministro pri ŝtata reformo, malcentralizo kaj ŝtatoficistaro | Anne-Marie Escoffier | PRG | ||
Ministro delegita al agronutrado | Ministro pri agrikulturo, agronutrado kaj arbaro | Guillaume Garot | PS | ||
Ministro delegita al eksteraj francoj | Ministro pri eksteraj francoj | Hélène Conway-Mouret | PS |
Politika konsisto
La dua registaro de Jean-Marc Ayrault konsistas precipe el personoj membroj de la PS :
- inter la ministroj :
- 17 apartenas al la socialista partio ;
- 2 apartenas aŭ proksimas al la Maldekstra Radikala Partio (PRG) ;
- 1 apartenas al Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV).
- inter la delegitaj ministroj :
- 14 apartenas al la Socialista Partio ;
- 1 apartenas al la Maldekstra Radikala Partio (PRG) ;
- 1 apartenas al Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV);
- 1 estas Diversa Maldekstro.
Male al la registaroj de François Fillon, kiu antaŭis ĝin, la registaro de Jean-Marc Ayrault estis konsistigita sen politika malfermo al personoj apartenantaj al la opozicio.
Politika deveno de la ministroj
Inter la ministroj :
- 25 venis de la Nacia Asembleo (Jean-Marc Ayrault, Laurent Fabius, Pierre Moscovici, Marisol Touraine, Cécile Duflot, Manuel Valls, Delphine Batho, Aurélie Filipetti, Geneviève Fioraso, Stéphane Le Foll, Marylise Lebranchu, Victorin Lurel, Sylvia Pinel, Valérie Fourneyron, Georges-Pau Langevin, Alain Vidalies, François Lamy, Bernard Cazeneuve, Michèle Delaunay, Benoit Hamon, Marie-Arlette Carlotti, Frédéric Cuvillier, Kader Arif, Guillaume Garot, Michel Sapin (celui-ci était député titulaire et est devenu député suppléant).
- 5 estis nur deputitoj antaŭ la deputitaj balotoj de 2012 sed estis elektitaj tiuokaze (Marie-Arlette Carlotti, Cécile Duflot, Stéphane Le Foll, Benoit Hamon, Kader Arif).
- 4 venis de la Senato (Nicole Bricq, Thierry Repentin, Anne-Marie Escoffier, Hélène Conway-Mouret).
- 2 estis membroj de la Eŭropa Parlamento (Vincent Peillon et Pascal Canfin).
- 7 estis nur loke elektitaj (Christiane Taubira, Arnaud Montebourg, Michel Sapin, Jean-Yves Le Drian, Najat Vallaud-Belkacem, Dominique Bertinotti, Yamina Benguigui).
- 1 havis neniun politikan mandaton antaŭ ol esti nomumita (Fleur Pellerin).
- 2 estis deputitoj en la unua registaro de Jean-Marc Ayrault sed ne rekandidatis por la deputitaj balotoj en junio (Christiane Taubira, Arnaud Montebourg).
- 1 estis plenrajta deputito sed fariĝis anstataŭanta deputito : Michel Sapin (anstataŭanto de Jean-Paul Chanteguet).
- 2 estis prezidantoj de regiono (Jean-Yves Le Drian kaj Victorin Lurel).
- 2 estis prezidantoj de departemento (Marisol Touraine kaj Arnaud Montebourg).
- 9 estis urbestroj (Jean-Marc Ayrault, Manuel Valls, Michel Sapin, Valérie Fourneyron, François Lamy, Bernard Cazeneuve, Dominique Bertinotti, Frédéric Cuvillier kaj Guillaume Garot).
- 4 estis vicurbestroj (Laurent Fabius, Geneviève Fioraso, Najat Vallaud-Belkacem, Thierry Repentin).
- 9 estis prezidantoj de interkomunumoj (Jean-Marc Ayrault, Laurent Fabius, Pierre Moscovici, Manuel Valls, Michel Sapin, François Lamy, Bernard Cazeneuve, Frédéric Cuvillier et Guillaume Garot).
- 5 estis vicprezidantoj de interkomunumoj (Geneviève Fioraso, Stéphane Le Foll, Valérie Fourneyron, Thierry Repentin, Kader Arif).
Konsisto laŭ aĝo
La meza aĝo de la dua registaro de Jean-Marc Ayrault estas 53 jaroj :
- la plej juna ministro estas Najat Vallaud-Belkacem, 34-jara. ;
- la plej maljuna ministro estas Anne-Marie Escoffier, 69-jara.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Konstitucio de la Kvina Respubliko
- ↑ Dekreto de la 18-a de junio 2012 pri la nomumo de la Ĉefministro, JORF n° 0141 de la 19-a de junio 2012, p. 10160.
- ↑ Dekreto de la 21-a de junio 2012 pri la konsisto de la registaro, JORF n° 0144 de la 22-a de junio 2012, p. 10288.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 RTL, Jérôme Cahuzac, ministro pri Buĝeto, demisiis Arkivigite je 2013-03-22 per la retarkivo Wayback Machine, 19-an de marto 2013
Vidu ankaŭ
Vidu ankaŭ
- Listo de la francaj ĉefministroj
- Prezidentaj balotoj de 2012 en Francio
- Francaj deputitaj balotoj de 2012
- 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault
Eksteraj ligiloj
|
|