La ministraro konsistis el 5 ŝtatministroj, 14 ministroj, 10 subministroj kaj 16 ŝtatsekretarioj.
Ŝtatministroj
Ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financo kaj buĝeto: s-ro Pierre Bérégovoy
Ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ro Roland Dumas
Ŝtatministro, ministro pri publika oficistaro kaj administracia modernigo: s-ro Jean-Pierre Soisson (ĝis la 28-a de marto1992)
Ŝtatministro, ministro pri urbo kaj teritoria aranĝado: s-ro Michel Delebarre
Ŝtatministro, ministro pri nacia edukado: s-ro Lionel Jospin.
Ministroj
Ministro pri sociaj aferoj kaj integriĝo: s-ro Jean-Louis Bianco
Ministro pri agrokulturo kaj forestaro: s-ro Louis Mermaz
Ministro pri kulturo kaj komunikado, parolisto de la ministraro: s-ro Jack Lang
Ministro pri kunlaboro kaj evoluigo: s-ino Edwige Avice
Ministro pri defendo: s-ro Pierre Joxe
Ministro pri laboro, dungado kaj profesia formado: s-ino Martine Aubry
Ministro pri medio: s-ro Brice Lalonde
Ministro pri infrastrukturo, loĝado, transporto kaj kosmo: s-ro Paul Quilès
Ministro pri enlando: s-ro Philippe Marchand
Ministro pri junularo kaj sporto: s-ino Frédérique Bredin
Ministro pri transmaraj departementoj kaj teritorioj: s-ro Louis Le Pensec
Ministro pri esploro kaj teknologio: s-ro Hubert Curien
Ministro pri rilato kun parlamento: s-ro Jean Poperen
Ministro pri justico: s-ro Henri Nallet
Subministroj
Subministro pri eŭropaj aferoj ĉe la ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ino Élisabeth Guigou
Subministro pri franclingvismo ĉe la ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ino Catherine Tasca
Subministro pri komerco kaj metiistaro ĉe la ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financo kaj buĝeto: s-ro François Doubin (ĝis la 25-a de oktobro1991 kaj de tiam kiel subministro pri komerco, metiistaro kaj konsumo)
Subministro pri buĝeto ĉe la ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financo kaj buĝeto: s-ro Michel Charasse
Subministro pri industrio kaj ekstera komerco ĉe la ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financo kaj buĝeto: s-ro Dominique Strauss-Kahn
Subministro pri poŝto kaj telekomunikado ĉe la ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financo kaj buĝeto: s-ro Jean-Marie Rausch
Subministro pri sano ĉe la ministro pri sociaj aferoj kaj integriĝo: s-ro Bruno Durieux
Subministro pri komunikado ĉe la ministro pri kulturo kaj komunikado: s-ro Georges Kiejman
Subministro ĉe la ministro pri justico: s-ro Michel Sapin
Subministro pri turismo ĉe la ministro pri infrastrukturo, loĝado, transporto kaj kosmo: s-ro Jean-Michel Baylet
Ŝtatsekretarioj
Ŝtatsekretario pri homsava agado ĉe la ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ro Bernard Kouchner
Ŝtatsekretario pri eksterlando ĉe la ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ro Alain Vivien
Ŝtatsekretario pri teknika instruado ĉe la ŝtatministro, ministro pri nacia edukado: s-ro Jacques Guyard
Ŝtatsekretario pri urbo kaj teritoria aranĝado ĉe la ŝtatministro, ministro pri urbo kaj teritoria aranĝado: s-ro André Laignel
Ŝtatsekretario pri sociaj aferoj kaj integriĝo ĉe la ministro pri sociaj aferoj kaj integriĝo: s-ro Kofi Yamgnane
Ŝtatsekretario pri familio kaj maljunularo ĉe la ministro pri sociaj aferoj kaj integriĝo: s-ro Laurent Cathala (de la 22-a de julio1991 kiel ŝtatsekretario pri familio, maljunularo kaj patrujrevenintoj)
Ŝtatsekretario pri handikapularo kaj akcidentiĝintoj ĉe la ministro pri sociaj aferoj kaj integriĝo: s-ro Michel Gillibert
Ŝtatsekretario pri grandaj konstruoj ĉe la ministro pri kulturo kaj komunikado: s-ro Émile Biasini
Ŝtatsekretario pri defendo ĉe la ministro pri defendo: s-ro Jacques Mellick
Ŝtatsekretario pri veteranaro kaj militviktimaro: s-ro Louis Mexandeau
Ŝtatsekretario pri loĝado ĉe la ministro pri infrastrukturo, loĝado, transporto kaj kosmo: s-ro Marcel Debarge
Ŝtatsekretario pri maro ĉe la ministro pri infrastrukturo, loĝado, transporto kaj kosmo: s-ro Jean-Yves Le Drian
Ŝtatsekretario pri vojaj kaj riveraj transportoj ĉe la ministro pri infrastrukturo, loĝado, transporto kaj kosmo: s-ro Georges Sarre
Ŝtatsekretario pri lokaj aŭtoritatoj ĉe la ministro pri enlando: s-ro Jean-Pierre Sueur
Ŝtatsekretario pri ekstera komerco ĉe la subministro pri industrio kaj ekstera komerco: s-ro Jean-Noël Jeanneney
Ŝtatsekretario pri virinaj rajtoj ĉe la ministro pri laboro, dungado kaj profesia formado: s-ino Véronique Neiertz (de la 25-a de majo1991 kiel ŝtatsekretario pri virinaj rajtoj kaj ĉiutaga vivo)