Ministraro de Lionel Jospin

Ministraro de Lionel Jospin
registarofranca registaro
Jurisdikcio Francio
Lando Francio
Dum 2-a de junio 1997 - 6-a de majo 2002
Antaŭulo Ministraro dua de Alain Juppé
Sekvanto Ministraro unua de Jean-Pierre Raffarin
vdr

La franca ministraro de ĉefministro Lionel Jospin oficis de la 2-a de junio 1997 ĝis la 6-a de majo 2002, t.e. dum 4 jaroj kaj 338 tagoj. Ĝi estis la tria ministraro nomumita de la respublika prezidento Jacques Chirac. Lionel Jospin estis la dua ĉefministro de la prezidento.

En 1997 la dekstra prezidento Jacques Chirac eksigis la Nacian Asembleon. Sed la deputitaj balotoj venkigis la maldekstrajn partiojn, unuarange la Socialista Partio. Prezidento Chirac sekve nomumis Lionel Jospin kiel ĉefministron, ĉar ĉi tiu estis la gvidanto de la maldekstra plurpartia alianco t.n. Gauche plurielle (plureca maldekstro).

La ministraro de Lionel Jospin daŭris dum la tuta mandatperiodo de la tiel balotita Nacia Asembleo ĝis la prezidenta baloto en majo 2002, pri kiu Jacques Chirac venkis kontraŭ Lionel Jospin.

Tiun periodon 1997-2002 estas kutime nomata "la tria kunestado" (la troisième cohabitation) de la Kvina Franca Respubliko, ĉar tiam la du ĉefuloj de la plenuma povo (ekzekutivo) —nome la prezidento kaj la ĉefministro— estis el du malsamaj politikaj flankoj.

La ministraro de Jospin estis la plej longdaŭra ministraro sub la prezidenteco de Jacques Chirac.

Konsisto laŭ la oficiala ordo

La ministraro konsistis komence (fine) el 26 (32) membroj krom la ĉefministro, nome 14 (15) ministroj, 2 (7) subministroj kaj 10 (10) ŝtatsekretarioj.

Ministroj

Subministroj

Ŝtatsekretarioj

  • Ŝtatsekretario pri transmaraj teritorioj ĉe la ministrop pri enlando:
  • Ŝtatsekretario pri sano ĉe la ministro pri dungado kaj solidareco:
  • Ŝtatsekretario pri kunlaboro ĉe la ministro pri eksterlando: s-ro Charles Josselin (ĝis la 13-a de februaro 1998; de la 22-a de novembro 1997 kiel ŝtatsekretario pri kunlaboro kaj franclingvismo)
  • Ŝtatsekretario pri loĝado ĉe la ministro pri infrastrukturo, transporto kaj loĝado:
  • Ŝtatsekretario pri ekstera komerco ĉe la ministro pri ekonomio, financo kaj industrio:
  • Ŝtatsekretario pri buĝeto ĉe la ministro pri ekonomio, financo kaj industrio:
  • Ŝtatsekretario pri malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj, komerco kaj metiistaro ĉe la ministro pri ekonomio, financo kaj industrio:
  • Ŝtatsekretario pri industrio ĉe la ministro pri ekonomio, financo kaj industrio: s-ro Christian Pierret (ĝis la 25-a de februaro 2002)
  • Ŝtatsekretario pri veteranaro ĉe la ministro pri defendo:
  • Ŝtatsekretario pri turismo ĉe la ministro pri infrastrukturo, transporto kaj loĝado:
  • Ŝtatsekretario pri profesia formado ĉe la ministro pri dungado kaj solidareco: s-ino Nicole Péry (de la 30-a de marto 1998; de la 17-a de novembro 1998 kiel ŝtatsekretario pri virinaj rajtoj kaj profesia formado)
  • Ŝtatsekretario pri solidara ekonomio ĉe la ministro pri dungado kaj solidareco: s-ro Guy Hascoët (de la 27-a de marto 2000)
  • Ŝtatsekretario pri heredaĵo kaj kultura malcentralizo ĉe la ministro pri kulturo kaj komunikado: s-ro Michel Duffour (de la 27-a de marto 2000)
  • Ŝtatsekretario pri maljunularo kaj handikapularo ĉe la ministro pri dungado kaj solidareco:

Vidu ankaŭ