Světlá pod Ještědem
Světlá pod Ještědem | |||
germane Swetla | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Nikolao
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Světlá pod Ještědem | |||
Kromnomo: Světlá | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Liberec | ||
Administra municipo | Český Dub | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Ješ.-kozák. montodorso | ||
Situo | Světlá pod Ještědem | ||
- alteco | 545 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 42′ 41″ N 14° 59′ 10″ O / 50.71139 °N, 14.98611 °O (mapo) | ||
Areo | 13,19 km² (1 319 ha) | ||
Loĝantaro | 979 (2024) | ||
Denseco | 74,22 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1291 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 463 43 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0513 | ||
NUTS 5 | CZ0513 564427 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 8 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Světlá pod Ještědem | |||
Retpaĝo: www.svetlapodjestedem.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Světlá pod Ještědem (germane Swetla) estas vilaĝo en Ĉeĥio kaj komune kun pluaj 7 vilaĝoj ankaŭ municipo situanta en Regiono Liberec, en distrikto Liberec. Ĝi situas proksimume 7 km sudokcidente de Liberec, 2 km sude de montopinto de monto Ještěd en Ještěda-kozákova montodorso. Světlá estas verŝajne plej konata municipo de Podještědí, ĝi estas konata ĉefe kiel loko de restado de Karolina Světlá. Vivas ĉi tie 979 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Proseč pod Ještědem, Křižany, Kryštofovo Údolí, Osečná, Český Dub, Janův Důl kaj Liberec.
Historio
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1291.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 760 |
1880 | 1 810 |
1890 | 1 828 |
1900 | 1 931 |
1910 | 1 867 |
1921 | 1 707 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 791 |
1950 | 1 094 |
1961 | 1 064 |
1970 | 948 |
1980 | 778 |
1991 | 724 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 790 |
2014 | 937 |
2016 | 937 |
2017 | 942 |
2018 | 962 |
2019 | 950 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 956 |
2021 | 951 |
2022 | 958 |
2023 | 979 |
2024 | 979 |
Partoj de municipo
- Dolení Paseky
- Hodky
- Hoření Paseky
- Jiříčkov
- Křižany (sole malgranda domaro, ne la tuta najbara memstara municipo Křižany)
- Rozstání
- Světlá pod Ještědem
- Vesec
Memorindaĵoj
- Masonita preĝejo de sankta Nikolao devenas el la jaro 1643
- Monumento de Karolina Světlá antaŭ la preĝejo
- Bieno de Antoš (hodiaŭa gastejo U Richtrů) el la jaro 1835 estas okazejo de Vesnický román de Karolína Světlá. La verkistino ĉi tie vivis en la jaroj 1853–1865 kun sia edzo Petr Mužák (kiu en la jaro 1821 naskiĝis en la municipo) kaj ŝi lokajn realaĵojn prilaboris en siajn romanojn.
- Kruco ĉe rojo (ĉeĥe: Kříž u potoka) sur dislimejo de Rozstání kaj Dolení Paseky, okazejo de la samnomata romano de Karolína Světlá.
- Mazova horka kaj Skalákovna, la norda fino de Čertova zeď
- Naturmemorindaĵo Terasoj de Ještěd, restaĵoj de frosta eroziado
Personecoj
Naskiĝis ĉi tie krom aliaj:
- Petr Mužák (1821-1892), praga mezlerneja profesoro, edzo de verkistino Karolina Světlá
- Alois Bulíř (1838-1899), arkitekto, direktoro de urba konstruofico en Prago
- Karel Bulíř (1840-1917), praga instruisto, aŭtoro de lernolibroj kaj libroj por junularo
Pluaj fotoj
-
Municipa ofico
-
Bieno de Antoš – U Richtrů
-
Domoj en Světlá
|