Sint-Lievens-Houtem
Sint-Lievens-Houtem | |||
---|---|---|---|
municipo | |||
la loka kirko Sankta Mikaelo
| |||
municipo en Belgio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Belgio | ||
Provinco | Orienta Flandrio | ||
Poŝtkodo | 9520 | ||
Kodo laŭ NIS | 41063 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Tim De Knyf | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 152 (januaro 2016) | ||
Loĝdenso | 370 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 55′ N, 3° 52′ O (mapo)50.9166666666673.8666666666667Koordinatoj: 50° 55′ N, 3° 52′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 26,66 km² (2 666 ha) | ||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Sint-Lievens-Houtem (nederlande, proksimuma prononco [SINT-LIfens-HOŬtem]) estas municipo en Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 10 152 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto Aalst.
Ekde 1977, la municipoj Bavegem, Letterhoutem, Vlierzele kaj Zonnegem apartenas al Sint-Lievens_Houtem.
Historio
La areo estis en 976 dividita en du partojn. Unu parto estis regata de la "Sint-Baafs"-abatejo de Gento, la alia apartenis al la lando de Aalst (Alosto) kun sia propra juĝejo.
En la mezepokoj, la vilaĝo havis gravajn pilgrimadon kaj jaran bazaron.
La pilgrimado de "Sint-Lievens" okazis dum la lundo post Pasko kaj rememorigis la transdonadon de la relikvoj de "Sint-Lievens" de la vilaĝo al la "Sint-Baafs"-abatejo. Karlo la kvina aboliciis la pilgrimadon.
|