Édouard Balladur

Édouard Balladur
Persona informo
Édouard Balladur
Naskiĝo 2-a de majo 1929
en İzmir (Turkio)
Religio Katolika Armena Eklezio vd
Etno armenoj vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Marsejlo vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
Nacia Lernejo pri Administrado
Partio RPR
UMP
Familio
Edz(in)o Marie-Josèphe Delacour
Parencoj Jean-Pierre Balladur (en) Traduki (kuzo aŭ kuzino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ekonomikisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Parizo vd
14-a franca ĉefministro
(162-a registarestro)
Dum 29-a de marto 199311-a de majo 1995
Prezidento François Mitterrand
Antaŭulo Pierre Bérégovoy
Sekvanto Alain Juppé
Ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financoj kaj privatigo
13-a ministro pri financoj de la 5-a Respubliko
Dum 20-a de marto 198610-a de majo 1988
Prezidento François Mitterrand
11-a ĉefsekretario de la
prezidejo de la Franca Respubliko
Dum 5-a de aprilo 19732-a de aprilo 1974
Prezidento Georges Pompidou
Sekvanto Bernard Beck
(sub Alain Poher, provizora prezidento)
Claude Pierre-Brossolette
(sub Valéry Giscard d'Estaing)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Édouard Balladur, naskiĝinta la 2-an de majo 1929 en İzmir en Turkio (tial la unuajn 3 vivjarojn li havhis turkan ŝtatanecon kaj nure en 1932 oficiale iĝis francia ŝtatano), estas franca politikisto. Li havas altlernejajn diplomojn de la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo kaj Nacia Lernejo pri Administrado.

Ŝtatkonsiliano, li oficis kiel ĉefsekretario de la prezidejo de la Franca Respubliko de 1973 ĝis la morto de prezidanto Georges Pompidou, en 1974. Poste li estis ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financoj kaj privatigo en la unua registaro de la kunregado (la dua ministraro gvidata de Jacques Chirac), de 1986 ĝis 1988.

La 29-an de marto 1993, Édouard Balladur estis nomumita ĉefministro, post la venko de la tiutempa partio Unuiĝo por Francio en la deputitaj balotoj, tiel inaŭgurante la duan kunregadon. Kandidato en la prezidanta baloto de 1995, subtenata de Unuiĝo por la Franca Demokratio (UDF) kaj parto de Kuniĝo por la Respubliko (RPR), li fine rangis en tria pozicio kun 18,58 % da voĉoj.

Post eksiĝo de ofico de ĉefministro, Édouard Balladur reprenis sian seĝon de deputito de Parizo, poste li prezidis la komisionon pri eksterlandaj aferoj de la Nacia Asembleo de 2002 ĝis 2007.

Verkoj pri Édouard Balladur

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


kun Jacques Santer en 1996