Docklands Light Railway
Docklands Light Railway | |
---|---|
DLR en stacio Shadwell | |
rapidtramo • automated rapid transit • fervoja linio | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Granda Londono, Anglio |
Transportsistema speco | Malpeza Metroo |
Komenco de trafiko | 31-a de aŭgusto 1987 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 38 km |
Nombro de linioj | 7 |
Nombro de veturiloj | 149 |
Nombro de stacioj | 45 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Docklands Light Railway Ltd |
Transportisto | KeolisAmey Docklands Limited |
Docklands Light Railway (DLR) estas aŭtomatigita malpeza metroo ĉefe servanta la renovigitan areon Docklands de Londono kaj disponiganta rektan ligon inter la du gravaj financaj distriktoj de Londono, Canary Wharf kaj la City de Londono. Unue malfermita la 31-an de aŭgusto 1987, la DLR estis plilongigita plurajn fojojn, donante totalan itineron de 38 km. Linioj nun atingas norde al Stratford, sude al Lewisham, okcidente al Tower Gateway kaj Bank en la financa distrikto City de Londono, kaj oriente al Beckton, Flughaveno London City kaj Woolwich Arsenal. Pliaj plilongigoj estas pripensitaj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- UrbanRail.Net (Londono)