Dolinka (distrikto Veľký Krtíš)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dolinka |
Dolinka, hungare Inám estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.
- Areo: 7 km²
- Supermara alteco: 153 m
- Loĝantaro: 490
- Poŝtkodo: 991 28
- Aŭtokodo: VK
- Telefonprefikso: 47
Situo
La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Veľký Krtíš troviĝas 30 km-ojn for.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1260 en formo "Inam", la preĝejo menciiĝis en 1291. En 1910 loĝis tie 515 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1948 la nova vilaĝnomo estas Dolinka. En 2001 loĝis tie 513 da homoj, (496 hungaroj).
Vidindaĵoj
- novromanika katolika preĝejo omaĝe al Sankta Georgo de 1931
- kapelo omaĝe al Dipatrino de 1908
- iam baroka nobeldomo, trakonstruiĝis en 1870
- kolono de 1853
- skulptaĵo de Johano Nepomuka de 1797