El Pedregal
El Pedregal | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19327 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Carlos García Clemente | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 63 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3,36 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 47′ N, 1° 34′ U (mapo)40.7795239-1.5708608Koordinatoj: 40° 47′ N, 1° 34′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 193 m [+] | ||
Areo | 23,2 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Pedregal, Guadalajara [+] | |||
El Pedregal [elpedreGAL] (La Ŝtonejo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas pedregaleño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 78 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,36 loĝ/km².
Situo
El Pedregal situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la plej orienta pinto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1193 m super marnivelo; je 167 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 23,2 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°46′46″N 1°34′15″Ok.
Historio
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 78, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Pedregal, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe El Pedregal kie oni falis al la nunaj 78.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.