Erzja lingvo
Erzja lingvo | |
эрзянь кель | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Mordva lingvaro | |
Parolata en | Rusio, Armenio, Azerbajĝano, Estonio, Kazaĥio, Kirgizio, Turkmenio, Ukrainio, Uzbekio |
Regiono | Mordvio, Niĵnij Novgorod, Ĉuvaŝio, Uljanovsk, Samara, Penza, Saratov, Orenburga, Tatario, Baŝkirio |
Parolantoj | ~500 000 |
Skribo | cirila alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Urala
| |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | myv |
ISO 639-3 | myv |
SIL | MYV |
Glottolog | erzy1239 |
Angla nomo | Erzya |
Franca nomo | erzya |
La erzja lingvo (erzje эрзянь кель, erzjanj kelj) estas parolata de ĉirkaŭ 500,000 homoj en la norda, la orienta, kaj la nordo-okcidentaj partoj de la Respubliko de Mordvio kaj najbaraj regionoj de Niĵnij Novgorod, Ĉuvaŝio, Penza, Samara, Saratov, Orenburg, Uljanovsk, Tatario kaj Baŝkirio en Rusio. Diasporo povas ankaŭ troviĝi en Armenio, Estonio, Kazaĥio kaj la aliaj nove sendependaj ŝtatoj de Mez-Azio. En Mordvio, la erzja estas kun-oficiala kun la mokŝa kaj la rusa.
Klasifiko
La lingvo apartenas al la mordva branĉo de finno-volga sub-branĉo de la finn-ugra lingvaro. La erzja estas proksime parenca al la mokŝa, sed estas klara en ĝiaj fonetiko, morfemologio kaj vortoprovizo.
Skribsistemo
La erzja estas nun skribata uzante la cirilan alfabeton sen ŝanĝoj al la varianto uzata de la rusa lingvo. Alfabeto: А/а, Б/б, В/в, Г/г, Д/д, Е/е, Ё/ё, Ж/ж, З/з, И/и, Й/й, К/к, Л/л, М/м, Н/н, О/о, П/п, Р/р, С/с, Т/т, У/у, Ф/ф, Х/х, Ц/ц, Ч/ч, Ш/ш, Щ/щ, Ъ/ъ, Ы/ы, Ь/ь, Э/э, Ю/ю, Я/я
Eksteraj ligiloj
- Finno-Ugra Elektronika Biblioteko de la Finno-Ugra Informa Centro en Siktivkar, Komiio (interfaco en la rusa kaj la angla, tekstoj en la Maria, Komia, Udmurta, Erzja kaj Mokŝa lingvoj): [1] Arkivigite je 2005-10-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Erzjanj Mastor - La socio por konservi la Erzjan lingvon (en la erzja kaj la rusa)
- Novaĵo en la erzja kaj la mokŝa mordvaj lingvoj
- kompilo de 22 diverslingvaj versioj de la historia himno de Sovetunio, grandparte la origina stalinisma, iuj versioj ankaŭ pli modernaj, ekzemple la ukraina parodia, ankaŭ muzike variigitaj kiel la japana aŭ hebrea, sed grandparte impresa gamo: en la rusa (pусский), ukraina (yкраїнська), tatara (tатар), ĉuvaŝa (чăвашла), maria (mарий), erzja (эрзянь), oseta (ирон), estona (eesti), latva (latviešu valoda), litova (lietuvių kalba), hungara (magyar), germana (deutsch), finna (suomi), angla (english), japana (日本語), hebrea (עברית), ĉina (中文), korea (한국어), hispana (español), brazila portugala (português brasileiro), pola (polski) kaj aldone en historia rusa germana (wolgadeutsch)
Bibliografio
- A.Mi. Bryzhinskiy, O.V. Pashutina, Ye.Mi. Chernov. "Писатели Мордовии" Биобиблиографический справочник. Saransk: Mordovskoye Knizhnoye Izdatelystvo, 2001. ISBN 5-7595-1386-9.
- Vasilij D'omin. "Сюконян тенк..." Эрзянь писательде ёвтнемат. Saransk, 2005. ISBN 5-7595-1665-5.
- Ksenija Djordjevic & Jean-Leono Leonard. "Parlons Mordve". Parizo: L'Harmattan, 2006, ISBN 2-296-00147-5.
- D.V. Tsygankin. "Память запечатленная в слове": Словарь географических названий республики Мордовия. Saransk, 2005. ISBN 5-7493-0780-8.
|