Ĉirkaŭ 1 miliono da homoj kolektiĝis en Kairo (Egiptio) por partopreni la Marŝon de miliono, postulante demision de Hosni Mubarak. Laŭ pritaksoj de la Unuiĝintaj Nacioj dum tumultoj jam pereis 300 kaj vundiĝis 3000 homoj.[1] Hosni Mubarak en sia televida alparolo al nacio deklaris, ke ne plu kandidatiĝos kaj pace transdonos potencon al elektota posteulo. Ankaŭ li proponis kelkajn demokratiigajn ŝanĝojn en balotado.[2]
La reĝo de JordanioAbdullah la 2-a demisiigis la ĉefministron Samir Rifai, nomuminte anstataŭ li Maruf Baĥit.[3]
La Unuiĝintaj Nacioj informis, ke dum tumultoj en Tunizio pereis 219 kaj vundiĝis 510 homoj. 147 homoj pereis dum interpuŝiĝoj, 72 mortis en prizonoj.[4]
En la provinco Junano (Ĉinio) okzis la tertremo forta je 4,8 gradoj laŭ la skalo de Richter. Sekve de tio estis damaĝitaj 678 loĝejoj, senhejmiĝis 80,5 miloj da homoj, pli ol 64 mil estis evakuitaj.[7]
La prezidanto de JemenoAli Abdala Saleh deklaris, ke li ne kandidatiĝos plian fojon kaj ne transdonos potencon al sia filo.[8]
3-a de februaro
Vespere en la fervojo inter Razjezd 17 kaj Karbagali (Kizlara distrikto, Dagestano, Rusio) antaŭ 60-vagona ŝarĝtrajno eksplodiĝis memfarita eksplodaĵo. Viktimoj mankas. Trafiko estis ĉesigita.[9]
La prezidanto de AlĝerioAbdelaziz Bouteflika anoncis vespere politikajn reformojn. Ĝi promesis abolicion de esceptostato, permeson por pacaj manifestacioj (krom en Alĝero), eblecon por ĉiuj politikaj partioj prezenti sin en televido kaj radio.[10]
Militistoj komencis disdividon de subtenantoj kaj oponantoj de la prezidanto Hosni Mubarak, kiuj ekde hieraŭ batalis en la placo Tahrir (Kairo, Egiptio). Dum tiuj interpuŝiĝoj jam pereis 4 kaj estis vunditaj 600 homoj.[12]
Pli ol 20 miloj da homoj manifestacias en Sanao (Jemeno), postulante tujan eksiĝon de la prezidanto Ali Abdula Saleh. Samtempe ĉirkaŭ 2 miloj da liaj subtenantoj kolektiĝas ĉe la randoj de la ĉefurbo.[13]
La ciklonoJasi, trafinta je la komenco de februaro la nord-orientan parton de Aŭstralio, senigis je elektroprovizado 150 milojn da aŭstralianoj. Almenaŭ 1 homo pereis kaj 2 malaperis.[17]
La parlamento de Mjanmao elektis la prezidanton de la lando. Tiun postenon okupis la 65-jara emerita generalo Tein Sein. Por li voĉdonis 408 parlamentanoj el 659.[18]
Nekonatoj eksplodigis la gaskondukilon apud la urbo El Ariŝ (provinco Ŝimal Sinaj, Egiptio), kio kaŭzis incendion. Per ĝi oni liveras gason en Israelon kaj (eble) Jordanion.[20] Poste oni sciigis, ke Hosni Mubarak daŭre prezidas la partion.[21]
En la urbo El-Kef (Tunizio) okazis interpuŝiĝoj inter protestantoj, kiuj postulis eksiĝon de la urba policestro Haled Gazuani, kaj polico. Policanoj ekpafis, sekve de kio 2 junuloj pereis surloke kaj 3 estis grave vunditaj (2 poste mortis). Post aresto de Gazuani manifestaciantoj disiris. Entute laŭ informoj de la UN dum tumultoj en la lando jam pereis 219 homoj.[22]
6-a de februaro
Forpasis la fama gitaristo Gary Moore. Li havis 58 jarojn.[23]
Oni sciigas, ke la Fratoj-Islamanoj komencis intertrakton kun la registaro de Egiptio.[24] Rezulte opozicio kaj la registaro decidis establi la komitaton pri konstitucia reformo.[25]
La registaro de Sud-Sudano decidis konstrui novan ĉefurbon anstataŭ la laŭ ĝi maltaŭga por tiu celo nuna ĉefurbo Ĵubo.[26]
7-a de februaro
La rusia prezidantoDmitrij Medvedev subskribis la leĝon "Pri polico", kiu ekvalidos la 1-an de marto kaj transformos milicon en policon. Ĉiuj milicanoj estos maldungitaj kaj redungitaj nur post atestado. Kvanto da ili ŝrumpiĝos je 20 %.[27]
En Grozno (Ĉeĉenio, Rusio) okazis tri eksplodoj, sekve de kio estis vunditaj 5 homoj, inkluzive 3 milicanojn.[30]
La parlamento de Norvegio unuanime aprobis la interkonsenton pri demarkacio de maraj teritorioj en la Barenca maro kaj la Arkta Oceano inter Norvegio kaj Rusio — post 40 jaroj da intertraktado.[31]
En la urbo Temanggung (Javo, Indonezio) amaso da islamanoj bruligis kelkajn lernejojn kaj preĝejojn, kaj interpuŝiĝis kontraŭ polico, protestante kontraŭ laŭ ili tro milda puno por 58-jara Antonius Bawengan, antaŭtage kondamnita je 5 jaroj de malliberigo pro ofendo de islamo.[34]
La intertrakto inter Sud-Koreio kaj Nord-Koreio komenciĝis sur la nivelo de armeaj regimenestroj en la vilaĝo Phanmunĉĵom, situanta en la malmilitarigita teritorio.[35]
Israelaj arkeologoj sciigis pri eltrovo de la tombo de la biblia profetoZeĥarja. Ĝi situas en bizanca preĝejo de la 5-a/6-a jarcentoj en Hirbet-Midras.[37]
Malsukcesis la intertrakto de Sud-Koreio kaj Nord-Koreio. Ĝi finiĝis je ĉirkaŭ 15:00 sen eĉ nomi daton de sekva renkontiĝo kaj priparolotajn en ĝi temojn.[40]
En Egiptio komenciĝis amasaj strikoj, partoprenantoj de kiuj faras politikajn kaj ekonomiajn postulojn.[41]
10-a de februaro
Dum parado en la urbo Mardano (Pakistano) vestita kiel lernejano kamikazo eksplodigis sin. Laŭ AFP pereis 20 kaj vundiĝis 26 homoj, laŭ la pakistana gazeto The Express Tribune pereis 27 kaj vundiĝis 40 homoj.[42]
En flughaveno de la urbo Cork (Irlando) kraŝis aviadilo. Pereis almenaŭ 6 kaj vundiĝis 6 homoj.[43]
La intertrakto de egiptaj potenculoj kaj reprezentantoj de opozicio finiĝis senrezulte.[44]
11-a de februaro
La prezidanto de EgiptioHosni Mubarak eksiĝis de sia posteno.[45] La faktan povon nun havas la armea gvidantaro. La armeo deklaris, ke ĝi subtenas postulojn de protestantoj kiel liberan kaj honestan elekton de prezidento, ŝanĝon de la konstitucio kaj finon de la krizostato. En la antaŭa tago Mubarak ankoraŭ deklaris, ke li rifuzas demisii; li menciis, ke li transdonas parton de siaj regopovoj al la vic-prezidanto Omar Sulejman, kiu nun tamen laŭ la armea deklaro perdos sian postenon.[46][47]
En Sanao (Jemeno) polico dispelis amason da protestintoj, kiuj direktiĝis al la ambasadorejo de Egiptio. En la placon Tahrir (esperanteLiberiĝo) oni alveturigis per busoj ĉirkaŭ 5 milojn da subtenantoj de la nuna prezidanto Ali Abdula Saleh, kiuj establis tie tendaron.[51]
En Alĝero (Alĝerio) ĉirkaŭ 10 miloj da protestintoj eliris la stratojn kun postuloj pri demokratiigo. Ili estis dispelitaj de polico, ĉirkaŭ 400 homoj estis kaptitaj.[51]
Italio deklaris la staton de humana krizo pro inundego de rifuĝintoj el Tunizio. Nur ekde la 9-an de februaro alvenis ĉirkaŭ 3 miloj da tunizianoj. Ĉeborda gardistaro kaptas boatojn de rifuĝintoj kaj direktigas ilin al la insulo Lampedusa.[52]
En buso, plena je pilgrimantoj-ŝijaistoj, en kontrolejo apud la urbo Samaro (Irako) eksplodigis sin kamikazo. Pereis almenaŭ 27 kaj estis vunditaj 20 homoj.[53]
13-a de februaro
La Supera konsilio de la Militaj fortoj de Egiptio eksigis la prlamenton, haltigis funkciadon de la konstitucio kaj deklaris, ke balotado okazos post 6 monatoj.[54]
En la vilaĝo Gubden (Karabudahkenta distrikto, Dagestano, Rusio) okazis du teroraj agoj. Je ĉirkaŭ 19:40 (loka tempo) kamikazino eksplodigis sin apud milicejo, sekve de kio pereis 1 kaj estis vunditaj 4 milicanoj. Je ĉirkaŭ 22:35 en la elira kontrolejo okazis dua eksplodo fare de kamkazo, sekve de kio pereis 1 kaj estis vunditaj almenaŭ 16 homoj.[57]
En Teherano kaj aliaj urboj de Irano komenciĝis amasaj manifestacioj, evoluintaj al tumultoj kaj interpuŝiĝoj kontraŭ polico. Manifestaciantoj krias, ke iranajn gvidantojn atendas la sorto de la egipta prezidanto Hosni Mubarak. En Tehrano estis ĉesigita funkciado de movtelefonio kaj Interreto. Oni informas, ke la opozicia gvidanto Mir Hosejn Musavi sukcesis liberiĝi el sub hejmaresto aj aliĝis al protestantoj.[58] Almenaŭ 1 homo pereis, kelkdekoj estis vunditaj, pli ol 200 arestitaj.[59]
En Sanao (Jemeno) ĉirkaŭ 3000 protestintoj direktis sin al la placo Tahrir, kie okazis interpuŝiĝoj kontraŭ subtenantoj de la prezidanto Ali Abdula Saleh kaj polico. Similaj okazaĵoj estis en la urbo Taiz.[60]
En la ŝijaista vilaĝo Nevidrat (Barejno) okazis interpuŝiĝoj de manifestaciantoj kontraŭ polico, kiu dispelis ilin per gumokugloj kaj larmogaso.[61] Almenaŭ 1 homo pereis kaj 25 estis vunditaj.[62]
En la urbo Bengazi (Libio) okazis manifestacio, kiun partoprenis ĉirkaŭ 2000 homoj. Kaŭzis ĝin aresto de iu rajtdefendanto fare de potenculoj. Dum interpuŝiĝoj kontraŭ polico estis vunditaj 14 homoj.[64]
16-a de februaro
Daŭras protestoj de ŝijaistoj en Barejno. Ili postulas elekteblecon de ĉefministro, liberigon de politikaj prizonuloj kaj ĉesigon de torturado. Ministro pri internaj aferoj deklaris, ke policanoj kulpaj pri murdoj de du manifestaciantoj estis arestitaj.[65]
2000 policanoj estis venigitaj sur stratojn de Sanao (Jemeno). Ili blokadis elirojn kaj enirojn e la universitato por ke studentoj ne partoprenu protestojn.[66]
17-a de februaro
Dum interpuŝiĝoj de protestantoj kontraŭ polico en Adeno (Jemeno) pereis 3 kaj estis vunditaj 19 homoj. En Sanao subtenantoj de la prezidanto pafis en protestantojn.[67]
"Tago de kolero" okazis en kvin urboj de Libio, kie daŭras protestoj kontraŭ reganta reĝimo. Oni sciigas, ke dum interpuŝiĝoj de protestantoj kontraŭ polico en la urbo Bengazi pereis 4 homoj. Entute dum lastaj tagoj laŭdire pereis almenaŭ 20 manifestaciantoj.[68]
Armeo de Barejno deklaris, ke ĝi ekregis situacion en la ĉefurbo Manamo kaj malpermesas manifestaciojn. Kelkajn horojn antaŭ tio polico forpelis protestantojn de ĉefa placo de la ĉefurbo, sekve de kio pereis 4 homoj.[70]
18-a de februaro
Je ĉirkaŭ 18:55 apud la vilaĝo Zajukovo (Baksana distrikto, Kabardio-Balkario, Rusio) nekonataj viroj em maskoj haltigis minibuson, en kiu veturis en kurorton turistoj el Moskvo, kaj pripafis ilin. Kvar homoj pereis.[71]
Nokte de la 17-an al la 18-an de februaro nekonatoj eksplodigis la telferonAzau — Starij Krugozor (Kabardio-Balkario, Rusio). 30 el 45 ĉeloj falis. Neniu estis damaĝita.[72]
Dum interpuŝiĝoj de protestantoj kontraŭ polico pereis 20 homoj en Bengazi (Libio), kie manifestaciantoj kaptis radiostacion kaj bruligis ĝin. Pliaj 7 homoj pereis en la urbo Derna.[74]
Sud-Afriko oficiale aliĝis al BRIC, kiu de nun nomiĝos BRICS.[75]
Dekmiloj da homoj manifestaciis en Irano, sed estis dispelitaj de polico kaj basiĝoj. Almenaŭ1 homo pereis, dekoj estis vunditaj kaj centoj arestitaj.[76]
En la urbo Taiz (Jemeno) nekonato ĵetis grenadon en amason da protestintoj, sekve de kio estis vunditaj almenaŭ 22 homoj.[77]
En Tunizio estis deklarita amnestiopor politikaj prizonuloj.[79]
20-a de februaro
En Maroko komenciĝis amasaj protestoj, partoprenantoj de kiuj postulas limigu potencon de la reĝo kaj batalu kontraŭ korupto. Manifestacioj okazas en Rabato, Kazablanko kaj Marakeŝo.[80]
Estis deklaritaj la oficialaj rezultoj de la prezidanta balotado en Ugando. La nuna prezidanto Yoweri Museveni ricevis 59 % voĉdonoj, lia ĉefa rivalo Kizza Besigye — 37 %. Tuj post publikigo de la informoj Kizza Besigye deklaris la balotadon kontraŭleĝa kaj alvokis samlandanojn renversi la reĝimon kaj okazigi novan balotadon.[81]
21-a de februaro
Mario Uribe Escobar, eksa prezidanto de la kolombia parlamento kaj kuzo de la eksa prezidanto de la lando Álvaro Uribe Vélez, estis kondamnita al pli ol 7 jaroj de malliberigo pro rilatoj kun Unuiĝintaj fortoj de memdefendo de Kolombio (hispaneAutodefensas Unidas de Colombia — AUC).[82]
La pola ministro pri eksteraj aferoj Radosław Sikorski publike agnoskis, ke polaj stiristoj de la prezidanta aviadilo faris eraron, kiam ili decidis alterĝi apud Smolensko (Rusio) en nebulo.[83]
En stadiono en Bamako (Malio) post prediko de la loka imamoUsman Madani Hadajra, dediĉita al la islama festo Maŭlid An-Nabi (esperanteNaskiĝtago de Muhamedo), okazis interpremiĝo, pro kio pereis almenaŭ 30 homoj, plejparte virinoj, kaj almenaŭ 70 estis vunditaj.[84]
La aerarmeo de Libio atakis la militbazon en Bengazi, personaro de kiu transiris al la flanko de opozicio. Laŭ Al-Ĝazira, antaŭe opozicion eksubtenis polico de tiu ĉi urbo. En Tripolo manifestaciantoj kaptis la internacian flughavenon, bruligis domon de la registaro, damaĝis kelkajn policejojn kaj oficejon de la ŝtata televidkanalo.[85] Proteste kontraŭ apliko de perforto al pmanifestaciantoj eksiĝis la ministro pri justico Mustafa Abdel Ĝalil. Antaŭe pri sia subteno de la opozicio deklaris ambasadoro en la Ligo de Arabaj Ŝtatoj Abdel Moneim al-Honi kaj tiu en Ĉinio Husein Sadik.[86]
En la urbo Al Hoceima (Maroko) oni eltrovis en forbrulinta dum antaŭaj tumultoj bankoficejo kvin korpojn de pereintoj. Entute laŭ oficialaj informoj estis vunditaj 128 homoj (inkluzive 115 policanojn) kaj 120 estis arestitaj.[87]
Speciala komisiono de la kartvela parlamento deklaris, ke la kartvela prezidanto Zviad Gamsaĥurdja ne mortigis sin mem, sed estis murdita.[88]
En provinco Kunduz (Afganio) kamikazo eksplodigis sin apud registaraj oficejoj, sekve de kio pereis 30 kaj estis vunditaj almenaŭ 40 homoj.[89]
22-a de februaro
Laŭ pritaksoj de la Internacia puna kortumo kvanto de pereintoj dum tumultoj en Libio atingis 600. Oni informas, ke opozicio ekregis en plejparto da loĝlokoj de la lando kaj polico transiris al ĝia flanko. Multaj ambasadoroj kaj internaciaj reprezentantoj de Libio deklaris sian eksiĝon aŭ rompon de ligoj al la nuna reĝimo.[90]Muamar Kadafi en televida alparolo al nacio deklaris, ke li rifuzas demisii, ĉar li estas «ne kutima homo aŭ eĉ prezidanto, sed gvidanto de revolucio».[91] La konsulo de la Kultura misio de Libio en AŭstralioOmran Zved deklaris, ke de nun li reprezentas libian popolon, sed ne la regantan reĝimon. Reprezentantoj de Libio en la UN kulpigis Muamar Kadafi pri genocido kaj postulis lian eksiĝon.[92] Vespere la ministro pri internaj aferoj Abdul Fatah Junis al Abidi deklaris sian eksiĝon kaj alvokis armeon subteni la opozicion.[93] Laŭ oficialaj informoj en la lando jam pereis 111 militistoj kaj 189 civiluloj, inkluzive 104 civiluloj kaj 10 militistoj en Bengazi.[94]
La parlamento de Kosovo elektis la prezidanton de la lando. Tiun postenon okupis Behgjet Pacolli, entreprenisto, gvidanto de la partio Alianco por nova Kosovo (albane Aleanca Kosova e Re — AKR). La opozicio rifuzis voĉdonadon, do el 120 deputitoj ĉeestis nur 67, el kiuj 62 voĉdonis por li.[95]
Ĉirkaŭ 13:00 (loka horo) en Nov-Zelando okazis la tertremo forta je 6,3 gradoj laŭ la skalo de Richter kun la posttertremo forta je 5,7 gradoj. Pleje estis damaĝita la urbo Christchurch, situanta je 5 km de la epicentro. Pereis almenaŭ 65 homoj[96] Poste sciigis, ke kvanto de pereintoj jam atingis 75 kaj 300 homoj konsideratas malaperintaj. Tio estas la plej damaĝa tertremo post 1931.[97]
En Delhio (Barato) okazis manifestacio, kiun partoprenis almenaŭ 100 miloj da homoj. Ili aliris la parlamenton kaj transdonis al ties prezidanto Meira Kumar siajn postulojn: malpliigu inflacion kaj senlaborecon, batalu kontraŭ korupto.[99]
En Grekio okazas 24-hora tutnacia striko. Apud parlamento en Ateno manifestaciantoj atakis policon, kiu respondis per larmogaso. 20 homoj estis kaptitaj.[100]
Oponantoj de la libia reĝimo, nomantaj sin «idoj de la revolucio», okupis la libian ambasadon en Parizo (Francio), elpelis personaron kaj hisis la nacian flagon, kiu estis uzata ĝis la puĉo de 1969.[103]
La libia armeo pripafis en la urbo Ez-Zavija moskeon, apud kiu okazis manifestacioj de opozicio. Estis detruita minareto, pereis multe da homoj. Opoziciuloj ekkontrolis la urbojn Misurata kaj Zuara. La teritorio nekontrolata de la registaro estas jam ne nur nordoriente sed ankaŭ nordokcidente.[106]
La prezidanto de JemenoAli Abdula Saleh ordonis al polico defendi ĉiujn manifestaciantojn, inkluzive de opoziciuloj.[107]
25-a de februaro
En Adeno (Jemeno) polico vespere dispelis manifestaciantojn. Dum interpuŝiĝoj almenaŭ 4 homoj estis mortigitaj, ĉirkaŭ 40 vunditaj.[108]
La Konsilio pri homaj rajtoj de la UN faris specialan kunsidon, dum kiu estis akceptita la rezolucio pri Libio. Oni decidis establi konstantan komisionon por enketado de gravaj rompoj de homaj rajtoj dum armitaj interpuŝiĝoj de la registaro kaj opozicio. Oni substrekis, ke apliko de armiloj kontraŭ civiluloj povas esti konsiderata krimo kontraŭ homeco. La Konsilio rekomendis al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj haltigi anadon de Libio en la Konsilio.[109]
AFP sciigis, ke demisiis ambasadoro de Libio en FrancioSalah Zaren kaj reprezentanto de la lando en UNESKOAbdul Salam el-Halali. Ambaŭ diplomatoj deklaris, ke tiel ili protestas kontraŭ reprezalioj en Libio kaj aliĝas al la revolucio.[103]
Usono oficiale haltigis diplomatiajn rilatojn kun Libio.[110]
Amasaj kontraŭregistaraj manifestacioj okazas en Irako. En la placo Tahrir (Bagdado) miloj da homoj postulas eksiĝon de la ĉefministro Nuri al-Maliki, realan bataldon kontraŭ korupto kaj senlaboreco. Estiĝis interpuŝiĝoj kontraŭ polico. En la urbo Mosulo 5 manifestaciantoj estis mortigitaj kaj 10 vunditaj de polico. En Basro protestantoj forbruligis rezidejon de guberniestro.[111]
Ĉirkaŭ 20:10 (loka horo) pli ol deko da teroristoj atakis la urbon Nalĉik (Kabardio-Balkario, Rusio). Ili pripafis du milicejon, oficon de FSB kaj sanatorion «Leningrad» apartenatan al FSB. Almenaŭ 1 milicano estis vundita. Ĉiuj atakintoj fuĝis.[112]
En Tunizo (Tunizio) cent miloj da homoj manifestacias, postulante eksiĝon de la transira registaro.[113]
Apud la urbo Peŝavaro (Pakistano) nekonatoj eksplodigis 12 el 18 cisternoaŭtoj, kiuj veturigis fuelon por ISAF. 4 stiristoj kaj gardistoj pereis, 6 estis vunditaj.[114]
26-a de februaro
En Zagrebo (Kroatio) okazis interpuŝiĝoj de oponantoj de la ĉefministro Jadranka Kosor kontraŭ polico. Post paca manifestacio de partoprenantoj de la milito de la 1991-1995-aj jaroj, amaso da gejunuloj ekprovis trairi al la domo de la registaro. 33 homoj estis vunditaj, 38 kaptitaj.[115]
La Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj aprobis sankciojn kontraŭ libia reĝimo. Al 22 ties superuloj, inkluzive de Muamar Kadafi kaj ties familianoj, estas malpermesite forlasi la landon. Same malpermesita estas vendado de armiloj en Libio. Al la Internacia puna kortumo oni ordonis enketi cirkonstancojn de pereo de civiluloj en Libio, kiun oni povas konsideri krimo kontraŭ homeco.[116]
La eksa libia ministro pri justico Mustafa Abdel Ĝalil deklaris pri establo de la portempa registaro, kiu dum tri monatoj preparu novan balotadon. Li ankaŭ konfirmis, ke la ĉefurbo daŭre estos Tripolo kaj pri ĉiuj krimoj kulpas nur Muamar Kadafi.[117]
Potenculoj de Libio komencis disdonadon de armiloj al subtenantoj de Muamar Kadafi. Ili surportas verdajn bandaĝojn.[118]
AFP sciigas, ke la du plej influhavaj triboj de Jemeno eksubtenis opozicion. La gvidanto de la tribo ĥamid ŝejko Husejn bin Abdula al-Ahmar forlasis la regantan partion Tutnacia popola kongreso proteste kontraŭ kruela subpremado de manifestacioj.[119]
Ĉirkaŭ la 5-a horo grupo da armitaj homoj penetris en la plej grandan naftouzinon de Irako en la urbo Bajĝi, murdis du inĝenierojn kaj eksplodigis unu korpuson. Entute pereis 4 homoj. Produktado estis ĉesigita. Fajregon oni estingadis dum 5 horoj.[120]
27-a de februaro
Oni pliĝustigis, ke pro la tertremo en la urbo Christchurch (Nov-Zelando) pereis 147 homoj kaj pliaj 50 ankoraŭ estas konsiderataj malaperintaj.[121]
28-a de februaro
Eŭropa Unio aprobis sankciojn kontraŭ Libio. Aktivoj de Muamar Kadafi kaj 25 liaj kunuloj estos frostigitaj. Ankaŭ oni malpermesis al ili viziti Eŭropan Union, vendadi al Libio armilojn, larmogasojn kaj similaĵojn.[122]
La ministro pri eksteraj rilatoj de UsonoHillary Rodham Clinton deklaris, ke ŝia lando subtenas forigon de Muamar Kadafi. «Ni deziras, ke li foriru», diris ŝi.[124]