Kander-Glaĉero
Kanderglaĉero | ||
---|---|---|
Kanderfirn vidita de Hockenhorngrat | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 627514 / 147910 (mapo)46.4819444444447.7969444444444Koordinatoj: 46° 29′ N, 7° 48′ O; CH1903: 627514 / 147910 (mapo) | |
| ||
Estiĝloko | Tschingelhorn | |
Longeco | 6,75 km | |
Larĝeco | 1,5 km | |
Areo | 13,92 km² | |
Glacikvanto | 2 km³ | |
Elfluanto(j) | Kander→Lago de Thun→Aro | |
Jara retiriĝo/kresko | 25 m retiriĝo en 2007 | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Kander-Glaĉero (germane Kandergletscher en kelkaj mapoj ankaŭ Kanderfirn) estas valglaĉero sur la teritorio de la komunumo Kandersteg en la Bernaj Alpoj en Svislando. Ĝi havas longecon de 6,75 km, en la valo averaĝan larĝecon de 1,5 km kaj kovras areon de 13,92 km².
Priskribo
La glaĉero havas sian originon ĉe la okcidenta flanko de Tschingelhorn kaj sur la preskaŭ komplete per glacia kovrita Petersgrat, kiu havas altecon de ĝis 3203 m s.m. kaj laŭ kiu kondukas la limo inter Kantono Berno kaj Kantono Valezo. Petersgrat estas grava glacialportareo por Kander-Glaĉero. La glaĉero fluas kun regula deklivo de proksimume 10 % sudokcidenten, en nordo ĝin flankigas la krutaj rokvandoj de Blüemlisalp. En sia suba parto oni nomas la glaĉeron ankaŭ Alpetli-Glaĉero (germane Alpetligletscher). La frunto de la glaĉerlango situas nuntempe (2007) je alteco de 2300 m s.m. supre de la kruta rokvando al la Gastern-Valo kiel nomiĝas la plej supra parto de Kander-Valo. La elfluanto de Kander-Glaĉero, respektive Alpetli-Glaĉero estas la rivero Kander, kiu alfluas la Lagon de Thun. En nordoriento Kander-Glaĉero estas ligita tra la firnkovrita Tschingelpass (2787 m s.m.) kun Tschingel-Glaĉero.
Altmontara turismo
Ĉe la rokdeklivo de Mutthorn sude de la pasejo al Tschingelfirn situas la Mutthorn-Kabano de Svisa Alpismo-Klubo (SAC) je alteco de 2900 m s.m.. La kabano atingeblas nur super glaĉeroj, aŭ de Gastern-Valo aŭ de Lauterbrunnen-Valo.