Lauteraar-Glaĉero
Lauteraar-Glaĉero | ||
---|---|---|
Lauteraarhorn kun nutraj firnoj de Lauterar-Glaĉero meze kaj Bärglistock kun Gauli-Glaĉero dekstre | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 656060 / 159008 (mapo)46.588.17Koordinatoj: 46° 35′ N, 8° 10′ O; CH1903: 656060 / 159008 (mapo) | |
| ||
Estiĝloko | Lauteraarhorn | |
Longeco | 9 km | |
Larĝeco | 1 km | |
Areo | 9 km² | |
Glacikvanto | 2 km³ | |
Elfluanto(j) | Unteraar-Glaĉero→ Grimsel-Lago→Aro | |
Jara retiriĝo/kresko | 0 | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Lauteraar-Glaĉero (germane Lauteraargletscher; en Esperanto ankaŭ Laŭterar-Glaĉero) estas tributglaĉero de Unteraar-Glaĉero en Berna Oberlando. La glaĉero havas longecon de 9 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj surfacon de proksimume 9 km².
Priskribo
Lauteraar-Glaĉero estiĝas inter la orienta flanko de Lauteraarhorn kaj la suda flanko de Bärglistock. La kresto inter Schreckhorn kaj Bärglistock disigas ĝin de la glaĉersistemo de Suba Grindelwald-Glaĉero. La glaĉero fluas nun suden flankita oriente de Ewigschneehorn, kies kresto disigas ĝin de Gauli-Glaĉero, kaj okcidente de Abschwunghorn. La glaĉero estas nutrita de multaj flankaj firnkampoj. Post 7 km la glaĉero atingas la nordan fruntmorenon de Finsteraar-Glaĉero, kiu tie transiras al Unteraar-Glaĉero kaj devigas Lauterar-Glaĉeron kurbiĝi orienten kaj flui paralele al ĝi kaj poste Unteraar-Glaĉero. La glaĉerlango de Lauterar-Glaĉero, de la flankmoreno - respektive mezmoreno inter la du glaĉeroj - restas disigita de Unteraar-Glaĉero, do ne vere kuniĝas kun ĝi kaj post la kurbiĝo pli kaj pli maldikiĝas, ĝis ĝi finiĝas en mallarĝa pinto, el kiu elfluas rivero, kies akvo malaperas post kelkaj metroj en la flanka moreno de Unterar-Glaĉero.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Glaciepokaj kaj postglaciepokaj glaĉerrestaĵoj Arkivigite je 2007-09-23 per la retarkivo Wayback Machine Eseo de Hantke Wagner kaj aliaj en germana lingvo
- Google-Mapo de Lauteraar-Glaĉero