Otemma-Glaĉero
Otemma-Glaĉero | ||
---|---|---|
Otemma-Glaĉero | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 601741 / 90566 (mapo)45.9666666666677.4611111111111Koordinatoj: 45° 58′ N, 7° 28′ O; CH1903: 601741 / 90566 (mapo) | |
| ||
Estiĝloko | Pigne d'Arolla | |
Longeco | 8,7 km | |
Larĝeco | 1 km | |
Areo | 17,51 km² | |
Glacikvanto | 0,2 km³ | |
Elfluanto(j) | Dranse de Bagnes→Rodano | |
Jara retiriĝo/kresko | 61,0 m retiriĝo en 2007 | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Otemma-Glaĉero (france Glacier d'Otemma, germane Otemmagletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 8,7 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de 17,51 km².
Priskribo
Otemma-Glaĉero havas sian originon ĉe la suda flanko de Pigne d'Arolla. Tiam ĝi fluas sudokcidenten. Je ĝia norda flanko situas la pintoj de Portons (kun altecoj ĝis 3513 m s.m.ü. M.), kaj je la suda flanko Aouille Tseuque (3554 m s.m) kaj Singla (3714 m s.m.). La frunto de la glaĉerlango nuntempe situas sur alteco de proksimume 2500 m s.m..
Ligitaj glaĉeroj kaj tributglaĉeroj
En nordoriento Otemma-Glaĉero tra la glacikovrita pasejo Col de Chermotane estas ligita en alteco de 3050 m s.m. kun Mont-Collon-Glaĉero. De sudo alfluas pluraj flankaj tributglaĉeroj kun longecoj de ĝis 2 km, nome Petit-Mont-Collon-Glaĉero (france Galcier du Petit Mont Collon), Blanchen-Glaĉero (france Glacier de Blanchen), Aiguilette-Glaĉero (france Glacier de l'Aiguillette kaj Aouille-Glaĉero (france Glacier de l'Aouille).
Elfluanto
Otemma-Glaĉero nutras la riveron Dranse de Bagnes, kies akvo estas kolektata en la baraĵlago Lago de Mauvoisin. Post la elfluo el la baraĵlago ĝi alfluas al Rodano.
Historio
Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko ankaŭ Epicoune-Glaĉero (france Glacier de l'Epicoune) kaj Crête-Sèche-Glaĉero (france Glacier de la Crête Sèche) estis ligitaj kun Otemma-Glaĉero. Ekde la mezo de la 19-a jarcento la glaĉero retiriĝis proksimume 3 km. Dum la retiriĝo de Crête-Sèche-Glaĉero inter ties langofrunto kaj la flankmoreno de Otema-Glaĉero plurfoje estiĝis natura baraĵlago, kiu okaze de siaj elrompiĝoj ĉirkaŭ la jaro 1900 kaŭzis grandajn damaĝinundojn en la Valo de Bagnes.